Ebudhana Reto: Retejo por Esperantistoj kaj Budhanoj

Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 81. La Tria Vulpo 
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



   Ŭang Hŭonan estis riĉulo en Hŭajnan. Lia familio entreprenis lombardejon, kaj la komerco iris bone. Ili bezonis pli da spaco por teni la varojn, ili do aĉetis plurajn malplenajn domojn ĉe la lombardejo. Ili eksteratende trovis tri malgrandajn vulpojn en unu el la aĉetitaj domoj. La laborantoj provis forpeli ilin, tamen Ŭang Hŭonan donis alian proponon.
   "Ili donus al ni senfinajn malagrablaĵojn se vi lasos ilin forfuĝi vivaj. Mortigu ilin." Du el la vulpetoj estis mortigitaj de ili kaj nur unu eskapis.
   Ek de tiam, Familio Ŭang ne plu havis pacan tempon. Iuj objektoj malaperis, dum aliaj malutiliĝis mistere, aŭ ĉiuj objektoj ne plu restis en la antaŭaj lokoj. Oni diris, ke tion faris la tria vulpo.
   En vintro de 1815, brulego okazis en la tenejo senkaŭze. Feliĉe oni trovis tion senprokraste, kaj la damaĝo ne estis granda. Ŭang Hŭonan petis sorĉiston okazigi ceremonion por forpeli la malagrablaĵojn, tamen post nur pluraj monatoj okazis alia brulego. Oni scias, kiel ruzaj estas la vulpoj. Se ili volas, ili ja povas kaŭzi senfinajn malagrablaĵojn.
   Fine, post jaraj senĉesaj malagrablaĵoj, Ŭang decidis forvendi la tenejon, kaj interkonsentiĝis pri tio kun Ĉen, loka riĉulo, kiu ankaŭ bezonas tenejon. Ĉen venis kaj inspektis la tenejon. Ili interkonsentis la pri la taŭga prezo de 40000 oraj ingotoj, kaj decidis la tagon por subskribi kontrakton.
   Ĝuste je la tago antaŭ subskribo de la kontrakto, Gesinjoroj Ĉen aŭdis voĉon dirantan al ili, "Estas malamo nur inter mi kaj Ŭang, tute ne estas via afero, do ne intervenu pri tio." Ili ne povis distingi, de kie venis la voĉo, sed Sinjoro Ĉen konvinkiĝis, ke li devus serĉi tenejon aliloke.
   "Ĉiuj miaj havaĵoj ruiniĝos en brulego." La vekrio de Ŭang vekis aliajn familianojn iunokte en marto 1841. Li kuris el la loĝĉambro eĉ sen pantalonoj kaj ŝuoj.
   Oni ne sciis, kiel brulego okazis en la kuirejo kaj sinetendis al la tenejoj. Kiam la familio vekiĝis de tio, ĉiuj tenejoj jam estis en la fajrego. Do en la mateno tie restis nenio pli ol ruino.
   La tria vulpo plenumis la finan venĝon.

  Bestoj ne havas la inteligentecon de homaro, tamen ili ankaŭ povas memori kiu estas bona al ili, kaj kiu iam faris malutilon al ili. Saĝaj bestoj kiel vulpoj eĉ povas kroĉiĝi al venĝemo. Neniu povas teni ilin for de la venĝo, kaj eĉ la spertaj sorĉistoj ne povas subigi ilin.
   La ununura metodo por eviti malfeliĉaĵon estas pento kaj kompato. Ŭang devus penti pri la mortigo al vulpoj, fari bonajn aferojn kompense, kaj ĉesi mortigi bestojn por pruvi sian sincerecon. Tiam, se li kapablus instrui al la vulpo pri la budhisma dharmo, kiu eksplikas la ekvilibron kaj naturon de la universo, ili povus likvidi la la malpacon inter si, fariĝus amikoj kaj evitus la malfeliĉaĵon.
   En konkludo, venĝo povas alporti nenian bonon.