Iam estis malbona bonzo nomata Liaokong. Li tute ne kondutis kiel bonzo. Li Iam estis malbona bonzo nomata Ljaŭkong. Li tute ne kondutis kiel bonzo. Li neniam faris bonan aferon aŭ helpis vivestaĵojn. Li ankaŭ ne aspektis kiel bonzo. La bonzoj faris tiel multajn bonajn aferojn kaj havis tiel multajn bonajn ideojn, ke ili aspektis favoraj kaj ĝentilaj. Sed Ljaŭkong ĉiam ĉirkaŭvagadis kun esprimo kiel kolera histriko.
Li ekinteresiĝis pri Cerva Bambuo, membro de lilia familio. La formala nomo de Cerva Bambuo estas Hŭang Ĝing. Ĝi kreskas tri futojn alta, kun pintaj folioj. En la komenco de somero, pale verdaj bulboj aperas pendante sub la folioj, kaj poste, ili fariĝas koloraj fruktoj tiel grandaj kiel faboj. La folioj kaj la radikoj estas dolĉaj. Oni diras, ke Cerva Bambuo povas plilongigi onian vivon.
Ĉu vere? Tio povas plilongigi onian vivon? Ljaŭkong volegis scii pri tio, sed li ne aŭdacis eksperimenti per si mem. Li havis najbaron nomatan A San, kiu havas nur numeron anstataŭ nomon. Li estis la plej malsaĝa en ilia regiono.
Ljaŭkong metis faskon da Cerva Bambuo en la fundon de malseka puto, kaj alvenigis A San.
"A San, Mi devas diri, ke vi estas granda homo, kaj mia vera amiko. Mi vere ŝatas vin tiel, ke mi diru al vi sekreton. Rigardu en la puton ĉitie. Ĉu vi povas vidi la Cervan Bambuon en la fundo? Vi vivus porĉiam se vi restus tie kaj snufus ĝin."
"Ĉu vere? Bonege! Mi vere estas bonsorta, ke mi havas tiel bonan amikon kiel vi." A San kredis la vortojn de Ljaŭkong, kaj li tiel emociiĝis, ke li preskaŭ ekploris kiam li grimpas en la puton. Sed apenaŭ li estis en la puto, Ljaŭkong senprokraste kovris la puton firme per la kovrilo. Kiam A San ekkonsciis, ke li estis katenita, li komencis ploregi.
Ĉe la sunsubiro, la aero en la puto pli kaj pli maldensiĝis. A San pensis, "Se mi ne povis eliri baldaŭ, mi mortos pro sufokiĝo antaŭ la malsato."
Ĝuste tiam, li aŭdis voĉon vokanta lin inter la voĉo de sia plorĝemo. "A San! A San! Tang A San! Ĉu vi aŭdas min?"
"Kiu vi estas?" Estis tiel mallume, ke li povis vidi nenion.
"Ne maltrankviliĝu! Estas malgranda truo en la puta kovrilo. Se vi riagardas ĝin atente, vi povas vidi sunlumon tra la truo.Tio, kion vi devas fari nun estas kuŝi kviete kaj rigardi tra la truo. Vi devas koncentriĝi, kaj konstante koncentri vian atenton. Poste, via tuta korpo flugos en la aeron kaj vi povos flugi el la puto. "
"Ĉu vi ŝercas? Kiu estas vi?"
"Mi estas vulpo. Ĉiuj ja scias bone, ke vulpoj estas plenaj de saĝoj kaj artifikoj. Ankaŭ mi estas sama. Iam mi estis katenita, kaj vi liberigis min. Ĉu vi ne memoras tion?"
"Oh, jes. Mi vere faris tion, tamen mi ne sciis, ke vi kapablas paroli."
"Mi ne parolas se ne en urĝa bezono. Nun vi estas en granda danĝero. Mi devas helpi vin elputiĝi, ĉar vi savis mian vivon antaŭe. Nun rapidu kaj ne plu babilu. Kuŝiĝu kaj najlu vian rigardon al la truo. Via vivo dependas de tio."
A San faris laŭ la instruo de la vulpo, kaj li vere elflugis post semajno. Tiam, li hejmenrevenis kaj manĝis ĝissate.
Kiam Ljaŭkong vidis, ke A San jam revenis, li certigis al si mem, ke efikas la Cerva Bambuo. Li do metis faskon da Cerva Bambuo en la puton, kaj li ankaŭ ensaltis. Li petis, ke unu el liaj amikoj kovru la puton post lia enputiĝo.
Forpasis pli ol unu monato, lia amiko pensis, "Ljaŭkong certe estas en la puto kviete. Eble mi devas rigardi, kiel li fartas." Li malfermis la kovrilon, rigardis al la fundo, kaj vidis, ke la malbona bonzo Ljaŭkong jam mortis pro sufokiĝo, kuŝanta sur la Cerva Bambuo.