Freŝakva testudo estis ŝatata manĝaĵo de Ĝeng Laŭĝi, kiu vivis en Ankang, Dantu, Ĝjangsu-provinco. Li ŝatis manĝi freŝakvajn testudojn pro tri kaŭzoj. Unue, li diris, ke la viando de tia testudo estas ĝusta, nek tro mola, nek tro malmola. Due, li dormis bone manĝinte la testudon. Trie, li opiniis, ke la testudaĵo estas bona al oniaj koro kaj reno. Do kiam ajn li havis sufiĉan monon en la poŝo, li ĉiam aĉetis testudon por kuiri.
"Liberigu min, bonvole! Estu bonkora, kaj ne mortigu min!" petegis iu en nigra kostumo en lia sonĝo. La homo genuis antaŭ Ĝeng Laŭĝi por peti sian vivon. La plej stranga afero estis tio, ke post lia vekiĝo, li trovis, ke lia edzino ankaŭ vidis saman sonĝon.
La sekvan matenon, fiŝisto venis por vendi freŝakvan testudon grandan kaj dikan, kiun li kaptis. Ĝeng Laŭĝi ĝojegis de tio. Li ne povis deteni la salivon kiam li pagis monon al la fiŝisto, kvankam la prezo estis sufiĉe alta. "Kuiru ĝin!" li kantetis ĝojplene.
"Momenton," kriis lia edzino, "Ĉu vi forgesis kion ni ambaŭ sonĝis lastanokte?" "Ba! Tio ja estis nur absurda sonĝo. Ne kredu la vidaĵon en la sonĝo!"
"Sed mi ne opinias, ke la viro en nigra kostumo portos al ni bonan aŭguron. Rigardu, mia edzo, kial vi ne lasu la kompatindan testudon libera?"
"Kio? Ĉu vi volas, ke mi liberigu la testudon ĉe la kuirejo? Vi virinaĉoj ĉiam havas kuriozajn opiniojn."
Dirinte, Ĝeng iris en la kuirejon kaj kuiris la testudon. Poste, li manĝis, gustumis kaj ĝuis ĉiun pecon da testudaĵo. Oni ne sciis kial, ke manĝinte la testudon, li ekvolis sin bani.
Lia edzino atendis longan tempon ekster la banĉambro, sed li ankoraŭ ne eliris; ŝi aŭskultis atente, sed ne aŭdiĝis eĉ sono de lia sinbanado; ŝi frapetis je la pordo, sed aŭdis nenian respondon.
Fine, ŝi eniris por rigardi, kio okazas al li. Kiam ŝi malfermis la pordon, ŝi vidis eksteratende, ke la banujo estas plena de sango. Ŝia edzo likviĝis en la banakvon kvazaŭ la testudo en supon. Nenio de li restis krom la hararo!