Ebudhana Reto: Retejo por Esperantistoj kaj Budhanoj

Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 1. La Ploranta Simio
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

 

    Printempon antaŭ tre longa tempo, militĉaroj veturis rapide sur ebenaĵo. La kirasoj de la militistoj brilis sub la suno kaj la standardoj flirtis en milda brizo.
   La generaloj rajdis malantaŭe tenante glavon aŭ lancon en la mano, kaj ilin sekvis belega ĉaro, en kiu sidas la granda reĝo de Chu-regno (Ĉu).
   Ĉiujare la reĝo gvidis armeon inspekti sian regnon, ĉasi, aŭ trejni la soldatojn, forlasante la enuige malnovan palacon.
   La reĝo havis generalon nomatan Yang Youji (Jang joŭĝji), kiu famis pro sia arkopafado. Eĉ en la nuna tempo oni ankoraŭ memoras kiel bone li pafis per pafarko. Li neniam maltrafis. La reĝo tre fidis al li. Dum la ĉasado kunikloj, cervoj kaj ĉiuj aliaj animaloj fuĝis tien kaj reen terurite, tamen nenie ili kapablis sin kaŝi for de la sagoj de Generalo Yang. Se li pafis cent fojojn, li trafis dekoble dek fojojn...
   Arbo granda kaj maljuna staris en la ebenaĵo. Kiam la soldatoj pasis preter ĝi, ili aŭdis bruon kaj vidis simion sur la branĉoj supre. Ĝi saltadis malrespekte, mokadis la ĉasantajn soldatojn kaj eĉ ĵetis nukson al ili.
   "Bonege, beluleto! Mi donu al vi lecionon," diris iu arkopafisto dum li celis sian pafarkon al la simio. Sed je lia pafo, la simio sin flankenigis per artifiko, tiel ke la sago flugis sentrafe en la aeron. Tio kaŭzis ridegon el la militistaro.
   "Jen harzardo. Gardu la alian!" Li pafis alifoje, sed la simio ne plu provis eviti la sagon. Anstataŭe, ĝi kaptis la flugantan sagon, snufis malestime kaj rompis en du pecojn.
   La soldatoj freneziĝis de kolero. Ili pafadis al ĝi, tamen ĝi reagis sagace kaj lerte. Ĝi kaptadis iliajn sagojn en la aero kaj mokis ilin desplie.
   Kiam la reĝo vidis la malestiman simion, li ordonis Generalon Yang pafi ĝin.
   La simio ŝajne ekkomprenis la situacion. Tuj kiam Generalo Yang rajdis al la arbo, ĝi ekploris. Ĝi ploris kaj kriis korŝire kun torentaj larmoj sur la vizaĝo.
   La reĝo demandis mirigite: "Pro kio la simio ploras?"
   Generalo Yang respondis: "Eble ĝi scias, ke miaj sagoj neniam maltrafas. Do kiel lerta kaj sagaca ĝi estas, ĝi ne povos eviti morton pro la ordono de Via Moŝto. Jen kial ĝi ploras."
   La reĝo mallevis la kapon kaj enpensiĝis: "Kiel malĝoja estas la simio! Ĉiuj aliaj animaloj suferas same!" Kompato estiĝis kaj regis en la koro de Lia Moŝto. Li ordonis, ke Generalo Yang demetu sian armilon, kaj haltigu la armeon por ke la animaloj ne plu suferu de la ĉasado.
   Li anticipe revenis al la ĉefurbo. Oni informiĝis, ke la reĝo emociiĝis de simiaj larmoj. Ĉiuj en la regno sin opiniis feliĉaj sub la regado de tiel bonkora kaj amema reĝo, ili do laboradis despli diligente por sia regno. Ekde tiam Chu-regno estis prospera kaj potenca dum centoj da jaroj.

   La reĝo diris al siaj korteganoj: "Tiuj, kiuj faras bonon, rikoltas bonon. Lordo Kong Ju ja estas bona ekzemplo por tio."