93. SAĜA ADMONO DE LA PATRINO

 
 
          

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

          
 
 
  

 

  [Neperforteco]

  Iam antaŭ longa tempo, la filo de Brahmadato regis juste en Benareso de norda Hindio. Okazis, ke Reĝo de Kosalo lanĉis militon, mortigis la Reĝon de Benareso kaj prenis lian reĝinon kiel sian edzinon.

  Tiam la filo de la reĝino sukcese eskapis tra akvokondukilo. Fine li starigis grandan armeon en la kamparo, kaj ĉirkaŭis la urbon. Li sendis mesaĝon al la reĝo, la mortiginto de sia patro kaj la edzo de sia patrino. Li informis lin, ke tiu cedu la regnon aŭ kontraŭbatalu.

  La patrino de la reĝido, la reĝino de Benareso, aŭdis pri la provoko de sia filo. Ŝi estis ĝentila kaj bonkora virino, kiu ĉiam volis preventi perforton, suferigojn kaj mortigojn. Do ŝi sendis mesaĝon al sia filo: "Ne necesas riski la batalon. Estos pli saĝe ĉirkaŭfermi ĉiujn enirejojn de la urbo. Eventuala manko de manĝaĵo, akvo kaj brullignaĵo konsumos la civitanojn. Poste ili cedos la urbon al vi sen ajna batalo."

  La reĝido decidis sekvi la saĝan admonon de sia patrino. Lia armeo blokadis la urbon dum sep tagoj kaj noktoj. Poste la civitanoj kaptis sian maljustan reĝon, detranĉis lian kapon kaj prezentis ĝin al la reĝido. Li eniris la urbon triumfe kaj fariĝis nova reĝo de Benareso.

  La moralinstruo estas: Bonkora admono estas saĝa konsilo.

 

 
 
Antaŭa 
Ĉefpaĝo
Enhavo

 

 

 

Budhana Retejo Esperantista

http://www.budhano.cn  http://www.budhano.com