77. ARBARAJ ERMITOJ EN LA PLEZURA ĜARDENO

 
 
          

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

          
 
 
  

 

  [Lernantoj sen Instruisto]

  Iam antaŭe estis altklasa riĉulo, kiu rezignis siajn riĉaĵon kaj facilan vivon de la ordinara mondo. Li iris en Himalajan arbaron kaj vivis kiel senhejma ermito. Li disvolvis sian menson kaj gajnis la plej altan scion per praktikado de meditado. Vivante en alta mensstato, li ĝuis internajn feliĉon kaj pacon en la menso. Post nelonge li havis kvincent lernantojn.

  Iujare je la komenco de la pluvsezono, la lernantoj diris al la instruisto: "Ho, saĝa majstro, ni volas iri al regiono, kie loĝas pli da homoj. Ni volas kolekti iom da salo kaj aliaj spicaĵoj por ni."

  La instruisto respondis: "Mi permesos vin. Estos bone por vi tion fari. Revenu post finiĝo de la pluvsezono. Sed mi restos ĉi tie kaj daŭrigos la meditadon sola." La lernantoj genuiĝis kaj esprimis sian respekton por adiaŭi.

  La kvincent lernantoj iris al Benareso kaj ekloĝis en la plezura ĝardeno de la reĝo. En la sekva tago ili petis almozon en vilaĝoj ekster la urbo kaj ricevis malavarajn donacojn de manĝaĵo. En la posta tago ili reiris en la urbon. Oni ĝojplene donis manĝaĵon al ili.

  Post kelkaj tagoj oni raportis al la reĝo: "Ho, Via Reĝa Moŝto, kvincent arbaraj ermitoj venis de Himalajo kaj loĝis en via plezura ĝardeno. Ili vivas simple sen luksaĵo. Ili regas sian menson kaj oni scias, ke ili estas tre bonaj ermitoj."

  Aŭdinte tiel bonan informon, la reĝo iris por viziti ilin. Li genuiĝis kaj esprimis sian estimon. Li invitis ilin loĝi en la ĝardeno dum la tuta pluvsezono de kvar monatoj. Ili akceptis la inviton kaj ekde tiam, la reĝo provizis al ili manĝaĵon en la palaco.

  Post nelonge okazis festotago. Oni celebris la feston per trinkado de alkoholaĵo, kiu laŭdire donis al ili bonan sorton. La reĝo de Benereso pensis: "Bona alkoholaĵo ne estas kutima al ermitoj simple vivantaj en arbaroj. Mi regalos ilin per iom da alkoholaĵo kiel speciala donaco." Do li donis al la kvincent ermitoj multe da bongusta alkoholaĵo.

  La ermitoj tute ne kutimiĝis al alkoholaĵo. Ili trinkis la alkoholaĵon de la reĝo kaj revenis al la ĝardeno. Kiam ili atingis la loĝejon, ili tute ebriiĝis. Iuj el ili ekdancis dum la aliaj ekkantis. Kutime ili aranĝis siajn bovlojn kaj vivbezonaĵojn bonorde, sed tiufoje ili dise ĵetis ĉiujn objektojn kaj baldaŭ dronis en ebria dormo.

  Vekiĝinte el la ebrieco, ili vidis la malordajn objektojn disĵetitaj ĉie. Ili malĝojegis kaj diris unuj al aliaj: "Ni faris fikonduton, kiu ne estas konvena al ermitoj kiel ni." Ili pentoplene ploris pro siaj bedaŭro kaj honto. Ili diris: "Ni faris tiujn malbonajn aferojn nur pro tio, ke ni estis malproksimaj de nia sankta instruisto."

  La kvincent arbaraj ermitoj tuj forlasis la plezuran ĝardenon kaj reiris al Himalajo. Atinginte Himalajon, ili metis siajn bovlojn kaj vivbezonaĵojn bonorde laŭ sia kutimo. Poste ili iris al sia estimata instruisto kaj salutis lin respektoplene.

  Li demandis ilin: "Kiel vi fartas, miaj lernantoj? Ĉu vi trovis sufiĉan manĝaĵon kaj loĝejon en la urbo? Ĉu vi estas feliĉaj kaj harmoniaj?"

  Ili respondis: "Eminenta majstro, ni estis feliĉaj kaj harmoniaj. Sed ni trinkis tion, kio estas ne deca al ni. Ni perdis ĉiujn niajn konsciencon kaj memregadon. Ni dancis kaj kantis kiel malsaĝaj simioj. Estas feliĉe, ke ni ne fariĝis veraj simioj! Post la drinkado, ni dancis kaj kantis, kaj en la fino ni ploregis pro honto kaj bedaŭro."

  La bonkora instruisto diris: "Tiaj aferoj facile okazas al la lernantoj, kiuj ne havas instruiston por gvidi ilin. Lernu de tio kaj ne plu faru tion en la estonteco."
Ekde tiam ili vivis feliĉe kaj progresis multe.

  La moralinstruo estas: Lernantoj sen instruisto facile dronas en embarasiĝo.

 

 
 
Antaŭa 
Ĉefpaĝo
Enhavo

Posta

 

 

Budhana Retejo Esperantista

http://www.budhano.cn  http://www.budhano.com