75. SENPATRINA FILO

 
 
          

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

          
 
 
  

 

  [Perfido]

  Iam antaŭe Reĝo Brahmadato regis en Benareso de norda Hindio. Li havis saĝan ministron, kiu tre plaĉis al li. Por montri sian aprezon al li, la reĝo enoficigis lin kiel estron de malproksima limvilaĝo. Kiel reprezentanto de la reĝo, la vilaĝestro kolektis imposton de la vilaĝanoj.

  Post nelonge la estro estis tute akceptita de la vilaĝanoj. Ĉar li estis sendito de la justa Reĝo Brahmadato, oni ege estimis lin. Oni tre fidis lin kvazaŭ li naskiĝus inter ili.

  Krom sia inteligenteco, la vilaĝestro ankaŭ havis fortan avidemon. Kolekti reĝan imposton ne profitigis lin sufiĉe. Post sia amikiĝo kun bando da banditoj, li elkovis planon por sin riĉigi pli facile.

  La vilaĝestro diris al siaj banditaj amikoj: "Mi trovos pretekston kaj motivon por konduki ĉiujn vilaĝanojn en la ĝangalon. Tio estos tre facila por mi, ĉar ili fidas min kiel sian propran amikon. Mi tenos ilin okupitaj en la ĝangalo dum vi trudiĝos en la vilaĝon kaj prirabos ĉion valoran. Forportu ĉion antaŭ ol mi rekondukos la vilaĝanojn hejmen. Kiel danko por mia helpo vi devas doni al mi duonon de la prirabaĵo." La banditoj konsentis, kaj ili decidis pri la tempo de la ago.

  Kiam venis la decidita tago, la vilaĝestro kunvenigis ĉiujn vilaĝanojn kaj kondukis ilin en la ĝangalon. Sekve, la banditoj sin trudis en la negarditan vilaĝon laŭ la plano. Ili forŝtelis ĉion valoran, kion ili povis eltrovi. Mortiginte ĉiujn sendefendajn bovojn en la vilaĝo, ili ankaŭ kuiris kaj manĝis la viandon. Je la vesperiĝo, la bando kolektis sian prirabaĵon kaj forfuĝis.

  Hazarde en la sama tago vojaĝanta komercisto venis al la vilaĝo por vendi siajn varojn. Kiam li vidis la banditojn, li tuj sin kaŝis de ili.

  La vilaĝestro kondukis la vilaĝanojn hejmen en la vespero. Li ordonis al ili fari grandan bruon tamburante dum la irado al la vilaĝo. Se la banditoj ankoraŭ restus tie, ili povus aŭdi, ke la vilaĝanoj jam revenis.

  La vilaĝanoj malĝojegis vidinte, ke ili estis prirabitaj kaj ĉiuj bovoj estis mortigitaj kaj parte formanĝitaj. La vojaĝanta komercisto aperis kaj diris al ili: "Tiu malhonesta vilaĝestro jam perfidis vian fidon al li. Eble li estas kunlaboranto de la banditoj. Nur post kiam ili forlasis kun ĉiuj viaj valoraĵoj, li kondukis vin hejmen, tamburante tiel laŭte kiel eble! La vilaĝestro sin ŝajnigis nenion scii pri la okazaĵo kiel senscia novnaskita ŝafido! Fakte tio similas al la afero, ke se knabo faris grandan hontindaĵon, lia patrino kutime diris, 'Mi ne estas lia patrino. Li ne estas mia filo. Mia filo jam mortis!'"

  Post nelonge la novaĵo pri la krimo atingis la reĝon. Li alvenigis la perfideman vilaĝestron kaj punis lin laŭ la leĝo.

  La moralinstruo estas: Neniu protektas perfidulon.

 

 
 
Antaŭa 
Ĉefpaĝo
Enhavo

Posta

 

 

Budhana Retejo Esperantista

http://www.budhano.cn  http://www.budhano.com