63. FRATINECO, EDZINECO KAJ PATRINECO

 
 
          

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

          
 
 
  


  [Inteligenta Virino]

  Iam antaŭe kelkaj banditoj prirabis vilaĝon kaj fuĝis en densan arbaron. Pluraj vilaĝanoj postkuris, ĉirkaŭis la arbaron kaj serĉis la banditojn, sed trovis neniun.

  Kiam la vilaĝanoj iris el la arbaro, ili vidis tri kampulojn plugantajn en la kampo. Ili do tuj kaptis la kampulojn kaj diris: "Aha! vi banditoj ŝajnigas vin senkulpaj kampuloj kaj eĉ interesiĝas pri plugado! Venu kun ni al la reĝo, rabistoj!" Ili ligis ilin kaj kondukis ilin kiel kaptitojn al la reĝo. La reĝo ŝlosis la kampulojn en la palaca malliberejo.

  Poste virino frekventis la palacan korton. Dum kelkaj tagoj ŝi venis kaj ploris kvazaŭ en funebrado.

  Iutage la reĝo aŭdis ŝian ploradon kaj envenigis ŝin. Li demandis, kial ŝi ploris. Ŝi diris: "Mi aŭdis, ke ĉiuj el miaj edzo, filo kaj frato estas malliberigitaj de vi, Via Reĝa Moŝto."

  La reĝo ordonis alvenigi la tri virojn el la malliberejo. Estante malavara reganto, li diris al la virino: "Mi donos al vi unu el la tri. Kiun vi elektos?"

La virino demandis: "Ĉu vi ne povas doni al mi ĉiujn tri, Via Reĝa Moŝto?" La reĝo respondis: "Ne, mi ne povas."

  Post zorgema pripenso, ŝi diris: "Se vi ne donos al mi ĉiujn tri, donu mian fraton al mi, Via Reĝa Moŝto."

  La reĝo surpriziĝis pri ŝia elekto. Li demandis: "Vi devus elekti vian edzon aŭ filon. Kial vi volas vian fraton anstataŭe?"

  La saĝa virino respondis: "Ho, Via Reĝa Moŝto. Kiam mi eliros sur la vojon, mi povos facile trovi novan edzon. Kaj poste mi povos naski alian filon. Edzo kaj filo estas facile haveblaj por mi en tiu ĉi mondo. Sed miaj gepatroj jam mortis, do mi neniam povos havi alian fraton!"

  La reĝo emociiĝis pro la inteligenteco kaj penskapablo de la simpla virino. Eĉ iuj el liaj ministroj ne havis tiel grandan saĝon kiel ŝi. Do li decidis rekompenci ŝin. Li diris: "Mi redonos al vi ĉiujn tri, viajn fraton, edzon kaj filon."

  La moralinstruo estas: Kiu havas saĝan fratinon, tiu estas fortuna frato.

 

 
 
Antaŭa 
Ĉefpaĝo
Enhavo

Posta

 

 

Budhana Retejo Esperantista

http://www.budhano.cn  http://www.budhano.com