60. MALICULINO KAJ BUTERLAKTA SAĜULO
[Delogo]
Iam tre riĉa homo vivis en Benareso de norda Hindio. Li havis filinon, kiu estis la plej bela virino en la tuta urbo. Ŝia haŭto estis tiel mola kiel rozfloraj petaloj, ŝia vizaĝo koloris kiel lotusfloroj, kaj ŝiaj haroj nigris kiel meznokto. Sed malfeliĉe, ŝia beleco estis nur supraĵa, kaj ŝi estis tre kruela interne. Ŝi humiligadis siajn servistinojn kaj eĉ ofte bategis ilin. Oni nomis ŝin "Maliculino".
Iutage ŝi iris al rivero por sin bani. Kiam ŝi sin banis, ŝiaj servistinoj ludis kaj plaŭdis en la akvo. Subite mallumiĝis kaj densa pluvŝtormo kovris la ĉielon super ili. Plej multe de la servistinoj kaj gardistoj forkuris. La servistinoj diris unuj al aliaj: "Nun estas perfekta tempo forigi la malican virinon por ĉiam." Do ili foriris kaj lasis sola en la rivero. La ŝtormo fariĝis pli kaj pli terure furioza je la sunsubiro.
Kiam la servistinoj reiris hejmen sen Maliculino, la riĉulo demandis ilin: "Kie estas mia kara filino?" Ili respondis: "Ni vidis ŝin elirinta el la rivero, sed ekde tiam ni ne plu vidis ŝin. Ni ne scias, kien ŝi iris." La riĉulo sendis siajn parencojn serĉi ŝin, sed nenie ili trovis ŝin. Samtempe Maliculino drivis al malsupra parto de la rivero pro feroca inundo.
Hazarde okazis, ke sanktulo vivas en la arbaro ĉe la rivero. En la kvieta regiono li meditadis dum longa tempo ĝis li ekĝuis sian internan feliĉon de alta mensstato. Pro tiu feliĉo li certigis al si mem, ke li jam forlasis la ordinaran deziron de la mondo.
En la meznokto Maliculino drivis preter la kabano de la sanktulo en la furioza torento. Ŝi kriis kaj ploris por helpo. Tuj kiam la sanktulo aŭdis ŝin, li eksciis, ke virino estas en danĝero. Do li hastis al la rivero kun torĉo kaj vidis ŝin baraktanta. Li enakviĝis kaj elsavis ŝin. Li konsolis ŝin dirante: "Ne timu. Mi prizorgos vin."
Li portis ŝin en la kabanon kaj estigis fajron por ŝin sekigi kaj varmigi. Li donis fruktojn al ŝi por manĝi. Post kiam ŝi manĝis ĝissate, li demandis: "Kie vi loĝas? Kiel vi falis en la riveron?" Ŝi diris al li pri la ŝtormo kaj kiel ŝiaj servistinoj forlasis ŝin. Li kompatis ŝin kaj lasis ŝin dormi en lia kabano por kelkaj noktoj. Li mem tranoktis sub la steloj.
Post kiam ŝi resaniĝis, li diris al ŝi, ke estas tempo por ŝi hejmeniri. Sed ŝi sciis, ke li estas sanktulo, kiu ĵuris neniam vivi kun virino kiel geedzoj. Jen kial li tranoktis ekstere dum ŝi dormis en la kabano.
Por pruvi siajn proprajn povon kaj superecon al li, ŝi decidis delogi lin rompi la religian ĵuron. Ŝi rifuzis forlasi ĝis ŝi tentis lin fali en amiĝon al ŝi.
Maliculino uzis pozojn, artifikojn kaj flatojn, pri kiuj virinoj lertas. La sanktulo ankoraŭ ne estis sufiĉe forta por rezisti kontraŭ ŝia tento. Post kelkaj tagoj ŝi sukcesis delogi lin rompi sian ĵuron. Ili ekvivis kune en la kvieta arbaro kvazaŭ geedzoj. Li perdis la internan feliĉon gajnitan post meditado por longaj jaroj.
Baldaŭ Maliculino tediĝis pri la arbara vivo. Ŝi sopiris al la bruo kaj ekscitiĝo de la homplena mondo. Do ŝi kveris kaj kaĵolis ĝis ŝi realigis sian deziron. Ili transloĝiĝis en najbaran vilaĝon.
En la komenco la sanktulo vivtenis ŝin per vendado de buterlakto. Poste la vilaĝanoj venis kaj petis de li konsilon. Ili tuj eksciis, ke aŭskulti lin alportos al ili bonan sorton. Do ili eknomis lin "Buterlakta Saĝulo" kaj ankaŭ donis kabanon al li por loĝi.
Iutage bando da banditoj atakis la vilaĝon. Ili rabis ĉiujn valorajn objektojn kaj kidnapis kelkajn vilaĝanojn, inkluzive de Maliculino. Reveninte sian arbaran kaŝejon, ili dividis la prirabaĵojn. Kiam ili ekdividis la kaptitojn, la banditestro estis sorĉita de la beleco de Maliculino. Do li prenis ŝin kiel sian edzinon.
Ĉiuj aliaj kaptitoj estis liberigitaj. Kiam ili revenis al la vilaĝo, Buterlakta Saĝulo demandis, kio okazis al lia edzino. Ili informis lin, ke banditestro tenas ŝin kiel edzinon. Li pensis: "Ŝi neniam povos vivi sen mi. Ŝi nepre trovos ŝancon por forfuĝi kaj reveni al mi." Ĉiuj aliaj vilaĝanoj forlasis la vilaĝon opiniante, ke ĝi estas malfortuna, sed Buterlakta Saĝulo restis en sia kabano kredante, ke lia edzino revenos iutage.
Maliculino ekĝuis plezuran vivon de banditoj. Sed ŝi maltrankviliĝis, ke ŝia edzo venus kaj forkondukus ŝin. Ŝi pensis: "Tiam mi perdus la ĵus trovitan luksaĵon. Mi estos sekura se mi forigos lin. Do mi sendos leteron al li kun preteksto, ke mi amas lin arde. Kiel antaŭe mi uzos mian delogan povon por subigi lin. Sed ĉifoje li renkontos sian finon, kaj mi restos bandita reĝino!"
Post kiam Buterlakta Saĝulo ricevis la leteron, li kredis ĉiujn vortojn de ŝi. Li tuj enarbariĝis kaj kuris al la kaŝejo de la banditoj. Kiam li vokis ŝin, Maliculino eliris kaj diris: "Ho, mia kara edzo kaj mastro. Mi estas tre feliĉa revidi vin. Mi ne plu povis atendi por forfuĝi kun vi. Sed nun ne estas bona tempo, la banditestro facile sekvos nin kaj mortigos nin ambaŭ se ni foriros nun. Do ni atendu ĝis la nokto." Ŝi kondukis lin en la ĉambron, lin manĝigis kaj kaŝis en ŝrankon.
Post kiam la banditestro revenis ebrie en la vespero, Maliculino demandis lin: "Via Moŝto, kion vi faros se vi vidos mian antaŭan edzon nun?" "Mi batfaligos lin kaj piedbatos lin de unu flanko de la ĉambro al la alia!" li fanfaronis, "kaj kie li estas nun?" "Li estas multe pli proksima ol via imago," ŝi diris, "fakte li estas ĉi tie, en la ŝranko!"
Li malfermis la ŝrankon kaj eltiris Buterlaktan Saĝulon. Li batis lin pugne kaj piede tien kaj reen en la ĉambro kiel li fanfaronis. La kompatinda viktimo tute ne vekriis. Anstataŭe, li nur murmuris:
"Sendankema malamantino, mensoga perfidulino."
Tio estis ĉio, kion li diris. Ŝajne li fine lernis lecionon, sed tiel dolore!
Finfine la ebria bandito laciĝis de batado. Li ligis la viktimon, prenis vespermanĝon kaj tuj dronis en ebria dormo.
Post la ebria dormo, la banditestro vekiĝis pli sobriĝinte en la sekva mateno. Li denove bategis la ligitan viktimon per manoj kaj piedoj. Anstataŭ vekrii, Buterlakta Saĝulo ankoraŭ daŭre murmuris:
"Sendankema malamantino, mensoga perfidulino."
La bandito pensis: "Kial la viro senĉese diras la samajn vortojn foje kaj refoje kiam mi punas lin?"
Vidinte, ke lia edzino ankoraŭ dormas profunde, li demandis al li, kion tio signifas.
Buterlakta Saĝulo respondis: "Aŭskultu, kaj mi diros al vi. Mi estis arbara sanktulo kaj pace ĝuis altan staton de mia menso. Iunokte mi aŭdis tiun ĉi virinon krianta kiam ŝi drivis en la rivero dum ŝtormo. Mi savis ŝian vivon kaj resanigis ŝin. Samtempe ŝi delogis min kaj mi perdis ĉiujn miajn internajn trankvilecon kaj feliĉon. Ni transloĝiĝis en vilaĝon kaj havis tre ordinaran vivon. Tiam vi forkaptis ŝin. Poste ŝi sendis al mi leteron dirante, ke ŝi suferas vivi kun vi, kaj petas, ke mi savu ŝin. Do vi povas vidi, ke ŝi tentis min al tiu ĉi katastrofo. Ŝi transdonis min en vian manon. Jen kial mi diris:
'Sendankema malamantino, mensoga perfidulino.'"
La banditestro ne estis malsaĝa. Li pensis: "Tiu viro estas tiel bona prizorganto por ŝi, tamen ŝi ankoraŭ kondukis lin en tiun ĉi embarasiĝon. Kion ŝi povos fari kontraŭ mi? Estus pli bone forigi ŝin."
Li malligis Buterlaktan Saĝulon kaj konsolis lin dirante: "Ne maltrankviliĝu. Mi prizorgos vin." Li vekis Maliculinon kaj diris: "Mia kara, ni mortigu tiun ĉi viron ĉe lia propra vilaĝo." Li kondukis ilin al la dezertiĝinta vilaĝo. Li ordonis ŝin kapti sian antaŭan edzon. Poste li levis sian spadon kaj forte hakis, sed en la lasta momento, li splitis Maliculinon en du pecojn.
Eĉ iu tiel malbona kiel la murdema bandito povis ŝanĝi sian konduton. Li prizorgis la antaŭan rivalon ĝis tiu resaniĝis. Post kelkaj tagoj li demandis: "Kion vi volas fari nun?"
La saĝulo respondis: "Mi ne plu volas la laikan vivon. Mi volas reiri al mia antaŭa arbaro por meditado."
La bandito diris: "Ankaŭ mi volas konvertiĝi kaj lerni meditadon en la arbaro." Disdoninte ĉiujn siajn ŝtelitajn havaĵojn, li iris kaj loĝis en la arbaro kune kun Buterlakta Saĝulo kiel ties lernanto. Post granda strebado ili ambaŭ atingis altan staton de interna feliĉo.
La moralinstruo estas: Seksa tento estas danĝera al ambaŭ viroj kaj virinoj.
|