55. SINJOROJ SIMIO KAJ KROKODILO

 
 
          

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

          
 
 
  

 

  [Bonaj Kondutoj]

  Iam antaŭe sinjoro Simio vivis sola ĉe riverbordo. Li estis forta kaj plej granda saltisto.
En la mezo de la rivero estis bela insulo kovrita de arboj de mangoj, ananasoj kaj aliaj fruktoj. Estis hazarde, ke roko elŝoviĝis el la akvo inter la bordo kaj insulo. Kvankam ŝajne neeble, sinjoro Simio kutime saltis de la riverbordo al la roko, kaj de la roko al la insulo. Li manĝis fruktojn sur la insulo tuttage kaj revenis hejmen per la sama vojo vespere.

  Paro da geedzoj el alta klaso vivis en la rivero. Ili estis gesinjoroj Krokodilo. Ili atendis la naskiĝon de sia unua bebo. La graveda sinjorino Krokodilo de tempo al tempo deziris manĝi ion raran, do ŝi faradis ne ordinarajn postulojn al sia fidela edzo.

  Kiel aliaj bestoj, sinjorino Krokodilo miris, kiel sinjoro Simio saltadis de la bordo al la insulo kaj inverse. Iutage venis al ŝi subita deziro manĝi la koron de sinjoro Simio. Por plezurigi ŝin, sinjoro Krokodilo promesis, ke li tuj akiros la koron de sinjoro Simio por vespermanĝo.

  Sinjoro Krokodilo iris kaj kuŝis sur la roko inter la riverbordo kaj insulo. Li atendis sinjoron Simion reveni vespere por kapti lin.

  Kiel kutime sinjoro Simio pasigis tutan tagon sur la insulo. Kiam estis tempo por reveni al sia hejmo sur la bordo, li rimarkis, ke la roko evidente kreskiĝis. Ĝi estis pli alta ol antaŭe laŭ lia memoro. Li pririgardis kaj trovis, ke la rivera nivelo estas sama kiel matene. Sed la roko sendube plialtiĝis. Li tuj suspektis, ke ruza sinjoro Krokodilo volas trompi lin.

  Por certiĝi pri tio, li kriis al la direkto de la roko. "Hoj, sinjoro Roko. Kiel vi fartas?" Li kriis trifoje. Poste li kriis: "Vi kutime respondis kiam mi parolis al vi. Sed hodiaŭ vi diris nenion. Kio okazis al vi, sinjoro Roko?"

  Sinjoro Krokodilo pensis: "Sendube en aliaj tagoj tiu ĉi roko kutime parolis kun la simio. Mi ne povas atendi ĝis ekparolos la muta roko! Mi devas paroli kiel la roko por trompi lin." Do li kriis: "Mi fartas bone, sinjoro Simio. Kion vi volas?"

  Sinjoro Simio demandis: "Kiu vi estas?"

  La krokodilo respondis pretervole: "Mi estas sinjoro Krokodilo."

  "Kial vi kuŝas tie?" demandis la simio.

  Sinjoro Krokodilo respondis: "Mi atendas por preni vian koron. Vi ne povos forfuĝi de mi, sinjoro Simio."

  La saĝa simio pensis: "Aha! li diris la veron. Ne troviĝas alia vojo por atingi la riverbordon. Do mi devas trompi lin."

  Li do kriis: "Sinjoro Krokodilo, mia amiko. Verŝajne vi jam kaptos min. Do mi povos fari nenion ol doni mian koron al vi. Malfermegu vian faŭkon kaj kaptu ĝin tuj kiam mi preterpasos."
Sinjoro Krokodilo tiel malfermegis sian faŭkon, ke liaj okuloj fermiĝis. Vidinte tion, sinjoro Simio tuj sin ĵetis sur la verton de sinjoro Krokodilo kaj de tie saltis al la riverbordo.

  Kiam sinjoro Krokodilo konsciis, ke li estas venkita, li admiris la sukceson de sinjoro Simio. Kiel bona sportisto en la konkurso, li laŭdis la venkinton. Li diris: "Sinjoro Simio, mia intenco kontraŭ vi estis malbona. Mi volis mortigi vin kaj preni vian koron nur por plezurigi mian edzinon dum vi nur deziris vin protekti sen damaĝi aliajn. Mi gratulas vin pro via sukceso!"

  Sinjoro Krokodilo revenis al la sinjorino. Komence ŝi senesperiĝis, sed post kiam naskiĝis la malgranda bebo, ili portempe forgesis sian konflikton.

  La moralinstruo estas: Bona venkito estas vera sinjoro.

 

 
 
Antaŭa 
Ĉefpaĝo
Enhavo

Posta

 

 

Budhana Retejo Esperantista

http://www.budhano.cn  http://www.budhano.com