42. PATRO DE BAMBUO

 
 
          

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

          
 
 
  

 

  [Vana Admono]

  Iam estis instruisto, kiu meditis multe kaj disvolvis sian menson. Lia famo disvastiĝis iom post iom. Tiuj, kiuj volis ricevi instruon de la saĝulo, venis por aŭskulti lin. Opiniante, ke lia instruo estas tre saĝa, 500 homoj decidis fariĝi liaj lernantoj.

  Unu el ili, kiuj opiniis la instruiston saĝa, estis amanto de dorlotataj bestoj. Fakte, li tiel ŝatis bestojn, ke neniun beston li ne volas preni kiel dorlotataĵon.

  Iutage li ekvidis plaĉan kaj venenan serpenteton, kiu serĉis manĝaĵon. Li decidis fari ĝin eksterordinara dorlotata besto. Do li faris malgrandan bambuan kaĝon por enteni ĝin kiam li forlasis ĝin sola. La aliaj lernantoj nomis la malgrandan serpenton "Bambuo", do ili nomis la amanton de favoratoj "Patro de Bambuo", ĉar li tre ŝatis la serpenton.

  La instruisto informiĝis post nelonge, ke unu el liaj lernantoj tenas venenan serpenton kiel dorlotatan beston. Li alvenigis lin kaj demandis, ĉu la informo estas vera. La Patro de Bambuo diris: "Jes, Majstro. Mi amas ĝin kiel mian propran filon!"

  La saĝa instruisto diris: "Estas ne sekure vivi kun venena serpento. Do mi admonas, ke vi lasu ĝin foriri por via bono."

  Sed la Patro de Bambuo pensis, ke li mem scias pli bone. Li respondis: "La etulo estas mia filo. Li ne mordos min. Mi ne povas forlasi ĝin kaj vivi sola!"

  La instruisto atentigis lin: "Certe la malgranda estaĵo kaŭzos finon de via vivo!" Sed la lernanto tute ne zorgis pri la admono de la instruisto.

  Poste, ĉiuj 500 lernantoj de la instruisto eliris por kolekti freŝajn fruktojn. La Patro de Bambuo lasis sian "filon" tenita en la bambua kaĝo.

  Estis multe da fruktoj por kolekti, do ili revenis hejmen nur post kelkaj tagoj. La Patro de Bambuo ekkonsciis, ke la kompatinda Bambuo manĝis nenion dum li forestis. Li tuj malfermis la kaĝon por ellasi kaj bredi lin.

  Sed kiam li etendis manon en la kaĝon, lia "filo" subite mordis lin. Ignorate dum longa tempo, Bambuo estis tiom kolera kiom malsata. Li estis nur serpento, kiu sciis neniom pri veneno.

  Sed lia "patro" devus scii pri tio pli bone. Fakte, lin jam atentigis la instruisto, kiun li opiniis saĝa.

  Kelkajn minutojn post la mordo, la Patro de Bambuo falis morta.

  La moralinstruo estas: Estas ne bono, se oni sekvas instruiston, sed ne akceptas, kion li diras.

 

 
 
Antaŭa 
Ĉefpaĝo
Enhavo

Posta

 

 

Budhana Retejo Esperantista

http://www.budhano.cn  http://www.budhano.com