32. KOTURNA REĜO KAJ ĈASISTO

 
 
          

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

          
 
 
  [Unuiĝo]

  Antaŭ longa tempo, iu koturna reĝo regis mil koturnojn.

  Estis saĝa ĉasisto de koturnoj. Li bone sciis kiel imiti koturnan pepadon. Lia imito sonis kiel vera koturno petanta helpon, do li neniam malsukcesis allogi birdojn. Poste la ĉasisto ilin kovris per reto, metis en korbojn kaj vendis por sin vivteni.

  La koturna reĝo ĉiam zorgis pri la sekureco de sia regatoj, kaj ili tre estimis lin. Kiam li gardis la birdaron kontraŭ eventuala danĝero, li hazarde renkontis la ĉasiston kaj vidis lian konduton. Li pensis: "La koturna ĉasisto havas efikan rimedon por ruinigi miajn parencojn. Mi devas trovi pli bonan rimedon kontraŭ tio."

  Do li alvenigis ĉiujn siajn regnanojn, kaj ankaŭ invitis aliajn koturnojn al la kunveno. Li diris: "Saluton al vi, miaj regnanoj, kaj bonvenon al vi, kara gastoj. Nun ni estas antaŭ granda danĝero. Saĝa ĉasisto kaptis kaj vendis multajn el niaj parencoj. Poste oni mortigis kaj manĝis ilin. Mi havas rimedon por savi nin ĉiujn. Kiam la ĉasisto kovras nin per sia reto, ĉiu el ni levu la kolon je la sama tempo. Ni flugu kune kun la reto kaj ĵetu ĝin en dornan arbuston. Tio embarasos lin, kaj profite de tio ni povos eskapi de la reto." Ĉiuj konsentis sekvi la sagacan rimedon.

  En la sekva tago, la ĉasisto tentis la koturnojn imitante koturnan pepon kiel kutime. Sed kiam li ĵetis la reton super la koturnoj, ĉiuj el ili senprokraste levis la kolon, flugis kun la reto kaj faligis ĝin en dornan arbuston. Li kaptis neniun el la koturnoj! Krome, li devis elspezi tutan restan tagon por preni sian reton de la dornoj. Do li tute ne havis tempon por kapti birdojn alifoje.

  La sama afero okazis en la sekva tago. Li denove elspezis tutan tagon dekroĉante la reton de akraj dornoj. Tuj kiam li revenis hejmen, lia edzino salutis lin per pikaj vortoj. Ŝi plendis: "Vi kutime alportis koturnojn hejmen por manĝi kaj vendi por gajni monon. Nun vi revenas nur kun malplenaj manoj. Kion vi faris tutajn tagojn? Eble vi havas alian edzinon, kiu ĝuas koturnaĵon ĝuste en tiu ĉi momento!"

  La ĉasisto respondis: "Ne tiel pensu, mia kara. Ĉi lastajn tagojn la koturnoj unuiĝis. Ili kunlaboris kiel unu, levis la kolon kaj portis mian reton en dornan arbuston. Sed pro vi, mia ununura edzino, mi scias kion fari! Ĝuste kiel vi kvereladas kun mi, iutage ili ankaŭ kverelos. Tio ofte okazas inter parencoj. Kiam ili okupiĝos pri la kverelo kaj konflikto, mi kaptos kaj portos ilin al vi. Tiam vi denove plezuriĝos pri mi. Mi devas pacience atendi ĝis tiam."

  La ĉasisto devigite eltenis la plendadojn de la edzino dum pluraj tagoj. Iumatene, allogite de la koturna pepado, iu koturnino alflugis kaj hazarde piedpremis la kapon de alia, kaj la lasta tuj koleriĝis kaj protestis kontraŭ ŝi. Ŝi formovis sian piedon de lia kapo kaj petis: "Bonvolu ne koleri kontraŭ mi. Pardonu min pro la eraro." Sed li ne aŭdis. Baldaŭ ili kvereladis kaj la konflikto pli kaj pli intensiĝis.

  Aŭdinte, ke la kverelado pli kaj pli laŭtiĝis, la koturna reĝo diris: "Ne estas profito en la konflikto. Daŭra konflikto kaŭzos al ni danĝeron!" Sed ili ne obeis lin.

、  Tiam la koturna reĝo pensis: "Mi timas, ke la malsaĝa konflikto detenos ilin de la kunlaboro levi la reton." Do li ordonis, ke ĉiuj eskapu. Sekve de tio, lia propra koturnaro senprokraste forflugis.

  Ĝuste tiam, la koturna ĉasisto subite ĵetis sian reton super la restajn koturnojn. Ambaŭ kverelantaj koturnoj diris unu al la alia: "Mi ne levos la reton por vi." Aŭdinte tion, eĉ iuj aliaj diris: "Kial ni levos la reton por aliaj?"

  Do la konflikto disvastiĝis kiel senbrida fajro. La ĉasisto kaptis ĉiujn koturnojn en la reto, ilin metis en korbojn kaj portis hejmen al sia edzino. Ŝi vere plezuriĝis de tio, kaj ili invitis ĉiujn siajn amikojn al la granda koturna festeno.

La moralinstruo estas: Sekureco kuŝas en unueco, dum danĝero en konflikto.

 

 
 
Antaŭa 
Ĉefpaĝo
Enhavo

Posta

 

 

Budhana Retejo Esperantista

http://www.budhano.cn  http://www.budhano.com