[Envio]
Iam du bovidoj Granda Ruĝo kaj Eta Ruĝo estis membroj de kamparana familio. En la sama familio vivis ankaŭ knabino kaj porkido. La porkido neniam gruntis, do oni nomis ĝin Negruntulo.
La mastroj de la familio flegis la porkidon tre bone. Ili bredis ĝin abunde per la plej bona rizo, kaj eĉ rizkaĉo kun bruna sukero.
La bovidoj rimarkis tion. Ili laboris diligente tirante plugilojn en la kampoj aŭ ĉarojn sur la vojoj. Eta Ruĝo diris al Granda Ruĝo: "Fraĉjo, en tiu ĉi familio ni ambaŭ faras ĉiujn penigajn laborojn. Ni gajnas riĉaĵon por la familio. Sed ili bredas nin nur per herbo kaj fojno. La porkido Negruntulo nenion faras por vivteni la familion, sed ili nutras ĝin per manĝaĵoj plej bonaj kaj frandaj. Kial ĝi ĝuas tiel specialan prizorgon?"
La saĝa pliaĝa frato respondis: "Eta fraĉjo. Envio estas granda danĝero. Ne plu enviu la porkidon pro la bona stato. Ĝi ja ĝuas 'manĝaĵon al morto'."
"Baldaŭ okazos la edziniĝa ceremonio por la juna filino de la mastro. La malgranda Negruntulo fariĝos frandaĵo por la festeno! Jen kial oni grasigas ĝin per tiel bona frandaĵo."
"Post kelkaj tagoj alvenos la gastoj. Oni eltrenos la porkidon je la kruroj, kaj mortigos ĝin por fari frandajn pladojn."
Vere, nur post kelkaj tagoj alvenis gastoj. Oni eltrenis la porkidon kaj mortigis ĝin. Ĝuste kiel diris Granda Ruĝo, el la porkido oni kuiris diversajn manĝaĵojn por regali gastojn.
Granda Ruĝo diris: "Mia eta fraĉjo, ĉu vi vidis, kio okazis al la porkido?" "Jes, fraĉjo," respondis Eta Ruĝo, "Nun mi komprenas."
Granda Ruĝo daŭrigis: "Jen la rezulto de ĝia bona stato. Niaj sengustaj herbo kaj fojno estas centoble pli bonaj ol ĝiaj franda rizaĵo kaj bruna sukero. Ĉar nia manĝaĵo donas al ni neniun malbonon, kaj anstataŭe, promesas nian longan vivon!"
La moralinstruo estas: Ne enviu la fortunulojn antaŭ ol scii, kian koston ili pagos.
|