[Pureco]
Iam antaŭe en regno de Hindio, oni kutime kondukis la plej bonan el la kortegaj ĉevaloj al la rivero por ĝin bani. Foje, la ĉevalistoj kondukis ĝin al sama malprofunda lageto, kie ili ĉiam ĝin banis.
Sed antaŭ ilia alveno, oni banis ĉevalon malbonan kaj malpuran en la sama loko. La ĉevalo estis kaptita en la kamparo, kaj ĝi neniam baniĝis antaŭe en sia tuta vivo.
La bona reĝa ĉevalo snufis en la aero. Ĝi tuj sensis, ke malpura sovaĝa ĉevalo sin banis en la sama loko kaj malpurigis la akvon. Tio malplaĉis al ĝi, do ĝi rifuzis baniĝi en la lageto.
La ĉevalistoj provis ĝin enakvigi laŭeble, sed neniel sukcesis. Do ili iris al la reĝo kaj plendis, ke la bone trejnita ĉevalo subite fariĝis obstina kaj malobeema.
La reĝo havis inteligentan ministron konatan pro kompreno al bestoj. Do la reĝo alvenigis lin kaj ordonis: "Bonvolu iri por rigardi, kio okazis al mia plej bona ĉevalo. Esploru, ĉu ĝi rifuzas baniĝi pro malsano aŭ aliaj kaŭzoj. El ĉiuj miaj ĉevaloj, mi opinias, ke tiu ĉi estas tiel bonkvalita, ke ĝi neniam lasas sin malpura. Certe okazis problemo."
La ministro iris sur la bordon de la lageto senprokraste. Li tuj trovis, ke la reĝa ĉevalo estis ne malbonfarta, sed perfekte sana. Li ankaŭ rimarkis, ke la ĉevalo spiris laŭeble plej malrapide. Do li snufis en la aero, kaj flaris iom da fiodoro. Post atenta esplorado li trovis, ke la fiodoro venis de la malpura akvo en la lageto. Do li supozis, ke alia ĉevalo malpura baniĝis tie, tiel ke la reĝa ĉevalo rifuzis baniĝi en la malpura akvo pro sia ŝato al pureco.
La ministro demandis la ĉevalistojn: "Ĉu alia ĉevalo baniĝis en la lageto hodiaŭ?" Ili respondis: "Jes. Antaŭ nia alveno, oni banis malpuran sovaĝan ĉevalon ĉi tie." La ministro diris al ili: "Miaj
karaj ĉevalistoj, jen estas la plej bona ĉevalo de la reĝo. Ĝi amas purecon kaj ne volas baniĝi en malpura akvo. Do la nura afero, kion vi povas fari, estas nur konduki ĝin al la rivero, en kiu la akvo estas freŝa kaj pura, kaj banu ĝin."
Ili sekvis la proponon, kaj la reĝa ĉevalo plezure baniĝis en la nova loko.
La ministro revenis al la reĝo kaj raportis pri la okazaĵo. Li diris: "Vi estis prava,Via Reĝa Moŝto. Tiu ĉi ĉevalo vere estas tiel bonkvalita, ke ĝi neniel sin lasas malpuriĝi."
La reĝo admiris, ke lia ministro kapablas scii la intencon de ĉevalo. Do li rekompencis lin laŭmerite.
La moralinstruo estas: Pureco plaĉas eĉ al la besto.
|