6. REĜIDO ELOKVENTULO KAJ LA AKVA DEMONO

 

 
 
          

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

          
 
 
   [Ĉapitro 1. Naskiĝo de la Bodisatvo]

  Iam estis reĝo tre justa. Li havis amindan reĝinon, kiu naskis al li ĉarman bebon. La reĝo sentis grandan feliĉon pro tio. Li decidis doni al sia filo nomon, kiu povis helpi la bebon en la tuta vivo. Do li nomis la filon Reĝido Elokventulo.

  Fakte, la reĝido ne estis ordinara homo, kaj tio ne estis lia unua vivo aŭ renaskiĝo. Milionojn da jaroj antaŭe li estis disĉiplo de longe forgesita instruanta 'Budho', la vera 'Iluminiĝinto'. Li tutkore deziris fariĝi budho kiel sia estimata majstro.

  Li renaskiĝis en multaj vivoj iam kiel kompatindaj bestoj, iam kiel longviva dio kaj iam kiel ordinara homo. Li ĉiam klopodis korekti siajn erarojn kaj praktiki "Dek Perfektajn Kondutojn" por ke li purigu sian menson kaj forigu la tri radikalajn kaŭzojn de malbonaj kondutoj: malvirtoj de avido, malamo kaj iluzio pri aparta memo. Aplikante la dek perfektajn kondutojn, iutage li povos anstataŭigi la malvirtojn per tri meritoj de senavido, kompatemo kaj saĝo.

  Tiu ĉi "Grandulo" estis modesta disĉiplo de la forgesita Budho. Lia celo estis atingi iluminiĝon de Budho, sperto de la kompleta vero. Do oni nomis lin Bodisatvo, kiu signifas "Ilumini Vivestaĵojn". Neniu scias detale pri la milionoj da vivoj de la granda heroo, tamen en multaj famkonataj rakontoj troviĝas tiuj de la reĝido nomata Elokventulo. Post multaj pliaj renaskiĝoj li fariĝis Budho, kiun oni memoras kaj amas en la tuta mondo eĉ hodiaŭ.


  [Ĉapitro 2. La Instruo de la Dioj]

  Nelonge poste, la reĝino naskis alian filon nomatan Reĝido Luno. Apenaŭ ambaŭ infanoj eklernis piediri, grava malsano subite trafis ilian patrinon kaj forrabis ŝian vivon.

  La reĝo prenis novan edzinon kiel reĝinon por helpi en vartado de la vigloplenaj reĝidoj. La reĝino naskis brile ĉarman knabon post kelkaj jaroj. Li estis nomata Reĝido Suno. La reĝo estis tiel ĝoja, ke li volis rekompenci la reĝinon por plezurigi ŝin pro ŝia vartado de la tri infanoj. Do li promesis realigi ŝian deziron. La reĝino pensis pri tio kaj respondis: "Dankon al vi, Via Reĝa Moŝto. Mi prezentu mian deziron estonte."

  Tempo pasis rapide kaj ĉiuj tri reĝidoj fariĝis energioplenaj knaboj. Vidinte, ke Reĝido Elokventulo estas tre inteligenta kaj komprenema, la reĝino pensis: "Se tiuj du pli aĝaj reĝidoj restos en la palaco, mia filo Reĝido Suno neniam havos ŝancon por esti reĝo. Do mi devas fari ion por lia estonteco."

  Iutage, kiam la reĝo estis en bona humoro, la reĝino respektoplene alproksimiĝis kaj atentigis lin pri la antaŭa promeso. Li estis tre ĝoja kaj respondis senpripense: "Diru al mi kion ajn vi deziras!" La reĝino diris: "Mia edzo kaj reĝo, certigu, ke vi heredigos la reĝecon al mia filo, Regido Suno ."

  La reĝo surpriziĝis de la postulo. Li respondis kolere: "Miaj unuaj du infanoj similas al brilaj steloj! Kiel mi povus transdoni mian regnon al la tria filo? Ĉiuj popolanoj kulpigus min pro tio. Tute ne eble!" La reĝino silentiĝis.

  Nun malĝojo superis la feliĉon de la reĝo. Plene de dubo kaj timo, la reĝo suspektis, ke la reĝino eble faros ion malican kontraŭ liaj unuaj du filoj. Li do decidis sekurigi ilin unue.
Sekrete alveniginte reĝidojn Elokventulo kaj Luno, la reĝo informis ilin pri la danĝera deziro de la reĝino. Li diris malĝoje, ke la nura metodo por sekurigi ilin estas forlasi la regnon, kaj ke ili revenu kaj prenu la justan postenon por regi la regnon nur post la forpaso de la patro. La du obeemaj reĝidoj akceptis la ordonon kaj ekpreparis sin por foriro.

  Post kelkaj tagoj ili estis pretaj. Dolore adiaŭinte siajn patron kaj amikojn, ili forlasis la palacon. Sur la vojo preter la reĝa ĝardeno ili renkontis reĝidon Suno, kiu estis amema kaj amika al siaj pliaĝaj duonfratoj. Li maltrankviliĝis informiĝinte, ke ili forestos longan tempon, do li decidis akompani ilin forlasi la regnon. La tri amikaj reĝidoj ekvojaĝis kune.

  Post kelkaj monatoj, ili atingis arbaran regionon de Himalajo. Elĉerpite de la longa vojaĝo, ili sidiĝis sub arbo por ripozi. La plejaĝa frato, Reĝido Elokventulo, diris al la malplej aĝa, Reĝido Suno: "Bonvolu iri al proksima lago kaj alporti akvon per lotusfolioj por ke ni mildigu nian soifon."
Ili tute ne sciis, ke la bela malhele blua lago estas posedata de akva demono! Lia reganto permesis al li manĝi ĉiun vivestaĵon, kiun li povas tenti en la akvon, kun escepto, ke li ne rajtas manĝi tiun, kiu scias la respondon al la demando: "Kio estas la instruo de la dioj?"

  Atinginte la lagbordon, Reĝido Suno, soifa, laca kaj malpura, rekte iris en la akvon sen esplorado.   

  La demono subite sin montris el la akvo kaj kaptis lin.

  La demono demandis lin: "Kio estas la instruo de la dioj?" Reĝido Suno respondis: "Mi scias la respondon de tio. La suno kaj luno estas la instruoj de la dioj." "Vi ne scias la instruon de la dioj, do vi apartenas al mi!" diris la demono. Poste, li tiris lin sub la akvon kaj malliberigis lin en profunda kaverno.

  Pro nereveno de Reĝido Suno, Reĝido Elokventulo petis la alian fraton, Reĝido Luno, iri al la lago por porti akvon per lotusaj folioj. Kiam Reĝido Luno atingis tien, ankaŭ li rekte enakviĝis sen pririgardi. La akva demono refoje aperis, kaptis lin kaj demandis: "Kio estas la instruo de la dioj?"

  Reĝido Luno respondis: "Mi scias la respondon al la demando. La kvar direktoj nordo, oriento, sudo kaj okcidento estas la instruo de dioj." "Vi ne scias la instruon de la dioj, do vi apartenas al mi!" respondis la demono. Do li katenis Reĝidon Luno kune kun Reĝido Suno en la sama kaverno sub la akvo.

  Ambaŭ fratoj ne plu revenis, do Reĝido Elokventulo maltrankviliĝis kaj pensis, ke ili estas en danĝero. Li mem iris al la bela malhele blua lago. Estante saĝa kaj atentema, li ne iris rekte en la akvon. Anstataŭe, li esploris kaj vidis du liniojn da piedsignoj direktantaj al la lago senrevene. Por sin protekti, li pretigis siajn glavon, pafarkon kaj sagojn. Li komencis iri ĉirkaŭ la lago.
Vidinte, ke tiu ĉi reĝido ne rekte iris en la lagon, la akva demono sin ŝanĝis en humilan vilaĝanon kaj diris al la reĝido: "Vi estas laca kaj soifa de longa irado, mia kara amiko. Kial vi ne iru en la akvon por lavi vin, trinki akvon kaj manĝi lotusajn radikojn?"
  Pensante pri la unudirektaj piedsignoj, Reĝido Elokventulo respondis: "Certe vi estas demono aliformiĝinta kiel homo! Kion vi faris kontraŭ miaj fratoj?" Mirigite pro tio, ke li estis tiel rapide malkaŝita, la demono aperigis sian veran ferocan formon kaj respondis al la saĝa reĝido: "Mi jam kaptis ilin laŭ mia rajto."

  La reĝido demandis: "Pro kio?" "Pro la rajto, ke mi povas engluti ilin baldaŭ," respondis la demono, "laŭ permeso de mia reganto mi rajtas manĝi ĉiujn, kiuj iris en la lagon sed ne scias pri la instruo de la dioj. Mi ne rajtas manĝi tiun, kiu scias la instruon de la dioj."

  La reĝido demandis: "Pro kio vi bezonas tion scii? Kian avantaĝon vi havos por scii la instruon de la dioj?" La demono respondis: "Mi certas, ke tio donos avantaĝon al mi." "Do mi sciigos al vi, kio estas la instruo de la dioj," respondis Reĝido Elokventulo: "Sed ne estas konvene por mi tion fari nun. Rigardu min. Mi estas kovrita de malpuraĵo kaj polvo pro la longa vojaĝo. Mi ne rajtas doni al vi la saĝan instruon en la nuna stato."

  Tiam la demono ekkonsciis, ke tiu ĉi reĝido estas eksterordinare saĝa. Li do invitis lin baniĝi kaj ripozi. Li donis al la reĝido akvon per lotusfolioj por trinki kaj freŝajn lotusradikojn por manĝi. Li pretigis komfortan sidejon ornamitan per belaj sovaĝaj floroj. Demetinte siajn glavon, pafarkon kaj sagojn, la Iluminiĝinto sidiĝis sur la bele ornamita sidejo. La feroca demono sidiĝis ĉe liaj piedoj kvazaŭ lernanto aŭskultanta al estimata instruisto.
Reĝido Elokventulo diris: "Jen la instruo de la dioj:

  Vi devas honti pro via malbono.
  Vi devas timi pro via malbono.
  Vi devas ĉiam fari bonon.
  Tio donos feliĉon al aliaj, kaj helpos al la vivestaĵoj.
  Tiam vi iluminiĝos per la interna lumo de koraj paco kaj kvieto."

  La akva demono ekzaltiĝis de la respondo kaj laŭdis: "Estimata Reĝido, vi tute kontentigis min por mia demando. Vi tiel ĝojigis min, ke mi redonu al vi unu el viaj fratoj. Kiun vi elektos?"

  Reĝido Elokventulo respondis: "Bonvolu liberigi mian malplej aĝan fraton Reĝido Suno." La demono diris: "Mi opinias, ke vi nur scias la instruon de la dioj, sed ne praktikas ĝin, Estimata kaj Saĝa Reĝido!" La reĝido demandis: "Pro kio vi tiel opinias?" La demono respondis: "Ĉar vi lasas la pliaĝan morti kaj savas la plijunan. Vi ne respektas pliaĝajn homojn!"

  La reĝido diris: "Mi scias la instruon de la dioj kaj ankaŭ praktikas ĝin, Demono. Ni tri reĝidoj venis en tiun ĉi arbaron nur pro nia malplej aĝa frato. Lia patrino postulis la regnon de nia patro por li. Do por protekti nin nia patro elsendis nin. La juna reĝido Suno partoprenis en nia vojaĝo nur pro amikeco. Kiu kredos nin se ni revenos al la kortego sen li kaj diros, ke li estis manĝita de akva demono, kiu volis scii la instruon de la dioj? Ili opinios, ke ni mortigis lin ĉar li estis la kaŭzo de nia danĝero. Tio donos humiligon al ni kaj malfeliĉon al la regno. Timante tian malbonan rezulton mi denove postulas, ke vi liberigu la plej junan reĝidon Suno."

  La akva demono tiel kontentiĝis pri la respondo, ke li diris: "Bone, bone, bonege, Via Moŝto! Vi scias la veran instruon de la dioj kaj vi praktikas ĝin vere bone. Kun granda ĝojo mi redonos al vi ambaŭ viajn fratojn!" Tion dirinte, li subakviĝis kaj portis ambaŭ reĝidojn sur la bordon. Ili estis malsekaj, sed bonfartaj.
  Poste, la Bodisatvo prezentis aliajn helpajn admonojn al la demono. Li diris: "Ho, akva demono, mia nova amiko, vi certe faris multajn malbonojn en la antaŭaj vivoj, do vi naskiĝis kiel viandmanĝa demono. Se vi daŭre kondutas tiamaniere, vi dronos en des pli timigan staton en la postaj vivoj. Malbonaj kondutoj kondukas vin al renaskiĝoj hontigaj, timigaj kaj malfeliĉaj. Sed bonaj kondutoj gvidas vin al renaskiĝoj memrespektaj, pacaj kaj feliĉaj. Do estas pli bone por vi havi purajn kondutojn anstataŭ la malpurajn ekde nun." Tio konvertis la demonon de siaj antaŭaj malbonaj kutimoj, kaj la reĝidoj kune vivis feliĉe sub lia protektado.

  Iutage venis informo, ke la reĝo forpasis. La tri reĝidoj revenis al la ĉefurbo kune kun sia amiko akva demono. Reĝido Elokventulo kroniĝis kiel la reĝo. Reĝido Luno fariĝis ĉefministro, kaj Reĝido Suno komandanto de la armeo. La akva demono ricevis rekompencon de sekura loko, kie oni prizorgis kaj regalis lin tre bone dum lia restanta vivo. Tiel ili ĉiuj gajnis bonajn kaj meritoplenajn pensojn, kondukantajn al la renaskiĝo en ĉiela mondo.

  La moralinstruo estas: Malbonaj kondutoj kaŭzas honton kaj teruron, dum bonaj memrespekton kaj pacon.

 
 
Antaŭa 
Ĉefpaĝo
Enhavo
 Posta
 

 

Budhana Retejo Esperantista

http://www.budhano.cn  http://www.budhano.com