Aŭtoro Fadeno: 49. Disputo pri la trovitaj haroj  (Legita 1612 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
49. Disputo pri la trovitaj haroj
« je: aprilo 17, 2014, 09:21:14 atm »
  49. Disputo pri la trovitaj haroj

  Iam antaŭe, du knaboj sin amuzis en la rivero, kaj trovis tufon da haroj sur la fundo.

  Unu el ili diris: "Jen barbo de ermito."

  La alia diris: "Ne, tio estas haroj de bruna urso."

  Tiam ĉe la rivero loĝis ermito. La infanoj disputadis senĉese, kaj finfine decidis viziti lin por peti de li instruon. La ermito tuj elprenis milion kaj sezamon, metis ilin en la buŝon kaj maĉis. Poste li elkraĉis paston en la manon kaj diris al la infanoj: "Tio, kio estas en mia mano, similas al pava fekaĵo."

  La ermito ne respondis laŭ la demando, kaj ĉiuj homoj sciis pri tio.

  La ordinaraj homoj ankaŭ kondutas same. Kiam ili faras predikadon, ili diras sensence anstataŭ pri la ĝusta temo, simile al la ermito mokita de ĉiuj homoj pro la respondo ne konforma al la demando. Sensencaj diroj ankaŭ kaŭzas similajn rezultojn.
« Lasta redakto: junio 04, 2014, 05:36:36 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.