Aŭtoro Fadeno: 4-2. La rakonto de monaĥo, kiu kontemplas la korpon kiel miraĝon  (Legita 6647 fojojn)

0 anoj kaj 2 Gastoj rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
  Kiu konkeras morton?

  4-2. La rakonto de monaĥo kontemplanta la korpon kiel miraĝon

  Sciinte la korpon kiel vezikon,

  Perceptinte la naturon kiel miraĝon,

  Kaj rompinte la florsagon de Marao,

  Oni iras ekster la vido de Morto.

  Dum sia restado en la Ĝetavana Monaĥejo, la Budho diris tiun ĉi kvarverson rilate al iu monaĥo.

  Monaĥo lernis meditan metodon de la Budho kaj iris en arbaron por praktiki. Sed li ne povis atingi arahantecon post strebado kaj klopodo per sia tuta energio. Li pensis: "Mi petos de la Budho meditan metodon pli konvenan por mia bezono." Li ekiris al la Budho kun la intenco.

  Li vidis miraĝon sur la vojo kaj tuj pensis: "Tiu ĉi miraĝo en varma sezono ŝajnas vera al homoj en malproksimo, sed malaperas je ilia proksimiĝo. La nuna ekzisteco ankaŭ estas malvera pro kaŭzo de estiĝo kaj detruiĝo." Koncentrinte sian menson sur la miraĝon, li meditis pri ĝi. Laciĝinte de la longa vojaĝo, li sin banis en la Aĝiravatia Rivero kaj sidiĝis en la arba ombro sur la riverbordo ĉe akvofalo. Kiam li sidante rigardis la blankajn akverojn disiĝantaj pro la akva frapiĝo kontraŭ rokoj, li pensis: " La estiĝinta ekzisteco ĝuste tiel disiĝas kiel akveroj." Poste, li ekmeditis pri tio.

  Sidante en sia parfuma ĉambro, la Budho vidis la pliaĝulon kaj diris: "Monaĥo, tiu ĉi ekzisteco vere similas al veziko en la ŝaŭmo aŭ miraĝo  tiel estiĝinta kaj malestiĝanta." Parolinte, la Budho diris tiun ĉi kvarverson.

  Nia korpo similas al ŝaŭmo aŭ veziko. Ĝi disiĝas rapide. La naturo de vivo similas al miraĝo aŭ iluzio. Do ni devas rezigni tiujn malrealaĵojn. Por atingi tion ni devas detrui Maraajn florsagojn, per kiu li logas homojn. Estas necese por la serĉantoj de vero transpasi la regionon de Marao al la stato, kiu estas ne videbla por li. Marao nur konas la regnon de morto. La serĉantoj de vero iros trans la regionon al la "senmorteco" (nirvano), kiu estas regno neniam videbla por Marao.


« Lasta redakto: majo 08, 2014, 08:31:11 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.