Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Mesaĝoj - Miaohui

Paĝoj: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 [15] 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 ... 52
211
Sutro de cent paraboloj / 72. Buŝo da milio
« je: junio 05, 2014, 11:09:06 ptm »
  72. Buŝo da milio

  Iam antaŭe, iu vizitis la hejmon de sia bopatro kaj vidis sian edzinon pistanta milion. Li do iris al ŝi kaj ŝtele metis milion en la buŝon. Kiam lia edzino vidis lin kaj volis paroli kun li, li ne povis respondi pro la milio en la buŝo. Pro hontiĝo li ankaŭ ne kuraĝis eligi la milion. Li do povis fari nenion ol teni sin muta.

  Vidinte lin muta, la edzino palpis lin kaj opiniis, ke ŝveliĝis lia buŝo. Ŝi do raportis al sia patro: "La buŝo de mia edzo subite ŝveliĝis tiel, ke li eĉ ne povas paroli."

  La bopatro tuj alvenigis kuraciston por kuraci lin. La kuracisto diris: "Tio estas plej grava malsano. Li povos resaniĝi nur se mi disigos liajn lipojn." Do la kuracisto disigis liajn lipojn per tranĉilo. Je tio, la milio fluis el lia buŝo, kaj oni malkovriĝis lia ŝtelado.

  La mondanoj ankaŭ tiel kondutas. Ili faras malbonon kaj rompas disciplojn, sed kaŝas tion, nevolante penti pri sia kulpo. Pro ilia malbona konduto ili falos en amarajn statojn de infero, besteco kaj malsata spirito, simile al la malsaĝulo, kiu ne volis eligi milion pro honto kaj malkaŝis sian kulpon post disigo de siaj lipoj.

212
Sutro de cent paraboloj / 71. Blindiĝo pro la edzinoj
« je: junio 05, 2014, 11:02:34 ptm »
  71. Blindiĝo pro la edzinoj

  Iam iu prenis al si du edzinojn. Se li proksimiĝis al unu, la alia koleris. Ne povante ĉesigi ilian konfliktadon, li do devis kuŝi surdorse inter ili en la nokto. En iu pluvega nokto, lia domo likis, kaj la akvo kaj koto falis en liajn okulojn. Pro la antaŭa interkonsento, li ne kuraĝis sin movi por eviti tion, do li blindiĝis pro malpuraĵo en la okuloj.

  La mondanoj ankaŭ tiel kondutas. Ili intimiĝis al maliculoj, praktikas maldecaĵon, kaŭzis malbonan karmon, falas en tri amarajn statojn kaj perdas la okulojn de saĝo simile al la malsaĝulo, kiu perdis ambaŭ okulojn pro la edzinoj.

213
Esperanta novaĵo / La 75-a elsendo de Retradio BRE
« je: junio 05, 2014, 06:56:43 ptm »
  Retradio 75/2014-06-08
  Saluton,karaj amikoj!
  Nun ni ekdisaŭdigis la 75-an elsendon de Retradio BRE je la adreso:http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1692
  
  Elsendlisto
  Budhisma sutro
  48. Vulpo kaj arbo
  49. Disputo pri la trovitaj haroj
  50. Kuraci ĝibon
  Budhismaj rakonto
  4-6. La rakonto de la asketo Pavejo
  Budhisma muziko
  Muziko el Guzheng
  Budhisma scio
  Demandoj 35-42 de ĉapitro 2
  Valora homa vivo
  Kio estas la vivo

  Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

214
Fundamento de Budhismo / Ĉapitro 3. 1-8
« je: junio 03, 2014, 10:33:54 atm »
  1. D: Kial iuj budhanoj devas rezigni la laikan vivon?

  R: Antaŭ ol fari respondon, mi bezonas ekspliki la budhisman doktrinon de Kvin vehikloj (Panca-jano). Vehiklo signifas veturilon, kiu povas porti pasaĝerojn al iliaj cellokoj proksimaj aŭ malproksimaj. Oni uzas ĝin ĉi tie kiel metaforon de budhaj instruoj. La doktrino de la Kvin Preceptoj (Panca-sila) estas Abstinadoj de mortigo al vivestaĵoj, preno de aferoj ne donitaj, seksa miskonduto, mensogo kaj uzado de toksoj. Ili ebligas, ke la praktikantoj renaskiĝu en la homa mondo, do ĝi nomiĝas Homa Vehiklo (Manussa-Yana). La Dek Meritoplenaj Kondutoj (Dasapkusalani) estas evitado de dek malbonoj, kiuj estas 1.mortigo, 2. Preno de objektoj ne donitaj, 3. Seksa miskonduto. 4. Nerespondeca parolo, 5. Malkonkordiga parolo, 6. Kruda parolo, 7. Lasiva parolo, 8. Avidemo, 9, koleremo, 10. Malortodokseco, kiu estas opono al la koktrino de kaŭzeco. La doktrino de la Dek Meritaj Kondutoj ebligas, ke la praktikantoj renaskiĝu en paradizo aŭ ĉielo, do ĝi nomiĝas Ĉiela vehiklo (Deva-jana). La doktrino de la Kvar Noblaj Veroj (ariya-sacca), kiuj estas, la veroj de sufero, de origino de sufero, de malestiĝo de sufero, kaj la Okopa Vojo, kondukas al la malestiĝo de sufero kaj eligas, ke la praktikantojn rezignu siajn erarajn vidpunktojn (ditthanusaya aŭ micĉa-ditthi) kiel ego-iluzion (atta-ditthi), eterneca-kredon (sassata-ditthi), nihilisma-kredon (ucĉeda-ditthi) kaj tiel plu, kaj malbonajn pensojn (nicĉa-sankappa) kiel avidon (lobha), malamon (dosa) kaj iluzion (moha), por fine atingi nirvanon (iluminiĝon). Do ĝi nomiĝas Ŝravaka Vehiklo (Savaka-Yana), kiu signifas vehiklon de voĉo-aŭdanto. Voĉo signifas la budhajn instruojn. Tiu, kiu aŭdis la budhajn instruojn, konis la Kvar Noblajn Verojn kaj liberiĝis el suferoj, nomiĝis Ŝravako. Antaŭ la alveno de Budha darmo, iu sendepende komprenis la teorion de Sendependa Origino (Paticcasamupada) kaj atingis liberiĝon, sed ne povis paroli pri sia sinliberigan veron. li nomiĝas Pratjekabudho, kiu signifas sendependan iluminiĝinton (Pacceka-Budho). Jen kial la darmo de Dependa Origino estas nomata la vehiklo de pratjekabudho (pacceka-yana). La doktrino de ses perfektecoj (ĉaparamita) ebligas, ke la praktikantoj sekvu la vojon de Bodisatvo por fine atingi budhecon trapasinte senkalkuleblajn malfacilaĵojn en cirkloj de naskiĝo kaj morto. Do tiu instruo nomiĝas la Bodisatva Vehiklo (Bodhisata-yana).

  2. D: Kio estas la rilato inter la doktrino de kvin vehikloj (panca-yana) kaj rezigno de la mondo ( (pabbajja)?

  D: La homa kaj ĉiela vehikloj ne postulas forlasi hejman vivon. La Pratjekabudhoj (sinliberiĝinto) vivas en la malesteco de la Budha darmo, havas vivon de ermitoj en la montoj kaj arbaroj sen ceremonio de rezignado. Iuj el la bodisatvoj vivas hejme, dum aliaj ne. En ilia kazo ne estas necese forlasi hejman vivon. Ĉu forlasi hejmon aŭ ne dependas de la kondiĉoj (hetu-paccaya) de ilia praktikado laŭ budha darmo kaj profito al ĉiuj vivestaĵoj. Ekzemple, en la vivperiodo de Budho Ŝakiamunio, ambaŭ bodisatvoj Manĝuŝrio kaj Majtrejo (P metteyya) estis bikŝuoj, dum Vimalakirtio estis laikulo (klerulo pristudi budhismon en la hejmo) kvankam li estis granda bodisatvo. Do nur en ŝravaka vehiko, tiuj, kiuj strebas por atingi nirvano kaj fariĝi arahantoj, bezonas forlasi hejmon kaj havi senhejman vivon.

  3. D: Kion signifas Arahanto?

  R: Arahanto estas stato atingita de iluminiĝintaj budhanoj. Estas kvar staĝoj por atingi la celon: La unua staĝo estas forigi erarajn vidpunktojn. Tio nomiĝas kurent-gajninto (sottāpana-magga), kiu estas la komenca frukto. La dua etaĝo, unufojreveninto (sakadāgāmi-magga), kaj la tria, neveninto (anāgāmi-magga), estas iom post iom atingitaj per forigo de erara penso laŭ iliaj malsamaj dimensioj kaj subtilecoj. Kiam oni atingis kvaran etaĝon de Arahanto (arahatta-magga), ambaŭ iliaj eraraj vidpunktoj kaj pensoj tute foriĝis kaj nirvano plenumiĝis. Tia Arahanto indas ricevi oferojn de homo kaj ĉielulo. Do unu el la signifoj de Arahanto estas "oferindeco". Ĝi estas la plej alta stato atingita de Ŝravakoj.

  4. D: Kial la Voĉaŭdanta Vehiklo (savaka-yana) bezonas rezignadon?

  R: Laŭ la doktrino de Voĉaŭdanta Vehiklo estas pli malfacile sin kulturi atente kaj pure en la hejmo pro multeco de obstakloj. Tiaj praktikantoj nur povas atingi bazajn staĝojn foriginte erarajn vidpunktojn laŭ budhisma teorio, kaj la plej granda atingo estas la tria staĝo foriginta la miskondukantajn pensojn de la sensa mondo (kamaloka), kaj ili neniam povas atingi nirvanon en tiu ĉi vivo. Senhejma vivo estas libera kaj aparta. Per ĝi estas facile por homoj koncentri sian menson kaj energion sur la sinkultivado por atingi la staton de senegoeco (anatta) kaj senavido. Do estas neeble atingi la staton de Arahanto sen rezigno de la hejma vivo.

  5. D: Ĉu la monaĥiĝa institucio estas iniciatita de budhismo?

  R: Ne, tio ne estas iniciatita de budhismo. En la vivperiodo de la Budho, religia almozo (paribajaka) jam fariĝis komuna praktikado en Hindio. Sed kiel reĝido, la Budho per sia monaĥiĝo starigis ekzemplon inspiri siajn sekvantojn rezigni la kroĉiĝon al la hejma vivo. Do en budhismo troviĝas tiuj, kiuj rezignis sian hejman vivon kaj fariĝis monaĥejaj disĉiploj ambaŭ viraj kaj virinaj, kaj ankaŭ laikaj sekvantoj ambaŭ viraj kaj virinaj. La monaĥiĝintaj budhanoj ĝenerale nomiĝas monaĥoj kaj monaĥinoj (bhikkus kaj Bhikkhunis).

  6. D: Ĉu la budhismaj monaĥoj kaj monaĥinoj konsistigis klerikon?

  R: Budhismaj monaĥoj kaj monaĥinoj nur estas tiuj, kiuj rezignis la mondan vivon kaj sin kulturas nur por la liberiĝo. Ili ne estas perantoj inter la dioj kaj homoj. Kiel budhismaj monaĥoj, ili ne rajtas aŭ povas beni, aŭ preventi fatalaĵon okazontan al la vivestaĵoj, nek ili povas grantii la benon kaj liberigon el puno de ajna dio.

  7. D: Kiuspecan vivon budhisma monaĥo aŭ monaĥino devas havi?

  R: Laŭ la budhismaj reguloj, bikŝuo aŭ bikŝuino devas havi puran kaj ŝpareman vivon, kaj rigore observi la preceptojn, kiuj estas abstinadoj de mortigo, ŝtelado, seksa vivo (inkluzive de seksado kun siaj antaŭaj edzinoj), senrespendeca parolo, malkonkordiga parolo, kruda parolo, lasiva parolo, preno de alkoholaĵo, manĝado en malĝusta tempo (tio estas manĝi post la tagmezo), uzado de parfumoj kaj ornamaĵoj, kantado, dancado kaj aŭskultado de kantado, rigardo de dancado, sido aŭ dormo sur luksaj sidejoj kaj litoj, kaj akcepto de trezoroj kiel oro, arĝento, elefantoj, ĉevaloj kaj tiel plu. Ili ne rajtas havi sian propran posedaĵon krom robojn, almozbovlon, razilon, akvofiltrilon, kudrilon, fadenon kaj tiajn vivbezonaĵojn, nek rajtas fari komercon, aŭguron, kaj ludi magiajn povojn. Ili ne rajtas malliberigi, rabi kaj minaci aliajn kaj ankaŭ devas observi aliajn preskribojn. Dum la tri tagperiodoj (tri periodoj por tago, t.e. Mateno, tagmezo, vesperiĝo kaj tri periodoj por nokto, t.e. Noktiĝo, noktmezo, kaj tagiĝo) ili devas dediĉi ĉiun sian tempon por diligente lerni kaj sinkultivi post la deca tempo por dormo, almozpeto, manĝado, trinkado, balaado, purigado kaj portado de akvo.

  8. D: Kio estas la enhavoj de iliaj lernado kaj kultivado?

  R: La enhavoj de ilia lernado de Darmo kaj la praktiko de meditado (bhavana) estas simple la 37 eroj por iluminiĝo (Bodhipakkhiya-dhamma). La baza praktiko en la 37 eroj estas la "Kvar Statoj de atentemo" (cattaro satipatthana), t.e. Kontemplado de la kvar vidpunktoj, kiuj estas, ke la korpo estas malpura, sentoj estas suferaj, menso kaj mensobjektoj estas efemeraj kaj ĉiu dharmo estas senegoa. Antaŭ la praktikado de kontemplado de la kvar statoj de atentemo, la komencantoj povas unue lerni la kvin sistemojn de meditado, nome, kontempladon de malpureco (asubha-bhavana), kontempladon de kompatemo (metta-bhavana), kontempladon de kaŭzeco (nidana-bhavana), kontempladon de distingo (vibhanga-bhavana) kaj kontemplado de spirado (anapana-sati). Sume estas multaj metodoj por praktiki koncentradon kaj saĝon (samadhi kaj panna), pri kiuj ne necesas ekspliki ĉi tie.

215
Forumo pri vortoj / Re: Arahanto
« je: junio 03, 2014, 09:40:48 atm »
Arahanto (palie arahant, sanskrite arhat): en la budhismo: homo tute libera de deziro, malamo kaj memtrompo.

Arahanto estas unu el la kvar nobluloj (palie: arija-puggala) , tio estas, tiuj kiuj jam realigis unu el la kvar staĝoj de la supramondaj vojoj:

Kiu realigis la vojon de la kurent-gajninto (sottāpana-magga)
Kiu realigis la vojon de la unufojon-reveninto (sakadāgāmi-magga)
Kiu realigis la vojon de la ne reveninto (anāgāmi-magga)
Kiu realigis la vojon de la perfekta sankteco (arahatta-magga)

Citita el http://eo.wikipedia.org/wiki/Arahanto

216
Forumo pri vortoj / vorto "vehiklo"
« je: junio 03, 2014, 06:24:12 atm »
vehikl/o
1 Ⓚ⚗ Substanco, en kiun oni metas aŭ solvas efikantajn substancojn por prepari medikamenton: vazelino, alkoholo, kakaobutero estas la vehikloj respektive de ungventoj, tinkturoj k supozitorioj.
2 ⚕⚥ Portanto 2.
3 (f) Ĉia rimedo de intelekta transdonado, transportado: li uzas la romanon kiel vehiklon de siaj politikaj opinioj; la vortoj estas la vehikloj de la penso; ☸ la Granda (V)vehiklo (Sin. Mahajano), la Malgranda (V)vehiklo (Sin. Hinajano).
vehikla. Estanta aŭ rilata al vehiklo: vehikla lingvo (uzata kiel interkomprenilo inter parolantoj de aliaj diversaj lingvoj).
vehikli (tr) Transporti, kiel mem vehiklo: iu tripanosomo, vehiklita de la cecea muŝo, kaŭzas la dormomalsanon.

217
Budhismo kaj Esperanto / Propono el nepala samideano Razeno
« je: junio 03, 2014, 05:39:22 atm »
Budhanoj de Nepalo havas proponon : Vi povas veni al Nepalo, fariĝi bonzo/bonzino dum 10 tagoj kaj sperti bonzan vivon. Samtempe, vi povas lerni kaj praktiki meditadon "Vipassana". Ĉu vi estas preta? Tio okazos ĵus antaŭ la naskiĝtago de la Budho (majo 2015). Maĝo, lito kaj robo estos senpaga (vi volonte povas donaci monon al al templo). Mi povas voluntuli por vi kiel tradukisto. Bonvolu sendi vian opinion. Ni faru internacian okazaĵon por la tuta mondo en la lando de Budho, Nepalo.

Razeno

218
Subteno de UEA por neŝtataj kolektoj kaj Esperantaj bibliotekoj

BIBLIOTEKA APOGO BACHRICH EKFUNKCIAS

Danke al malavara donaco de la gefiloj de Johano kaj Maria Bachrich, UEA povis denove starigi fondaĵon por subteni la pliriĉigon de la kolektoj de Esperanto-bibliotekoj. Ekde 1997 funkciis Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen, kies kapitalo elĉerpiĝis en 2011. Lastatempe la gefiloj de ges-roj Bachrich donacis al UEA 20.000 USD (ĉ. 14.500 EUR) kiel kapitalon de la Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich. La estraro de UEA akceptis kun granda dankemo la donacon, kiu laŭ la interkonsento kun la gefiloj Bachrich ebligos subvenciojn dum dek jaroj.

Johano (Juan) Bachrich estis eminenta venezuela esperantisto, kiu naskiĝis en 1921 en Vieno kaj lernis Esperanton en 1938 en Zemun (Jugoslavio). Ekde 1948 li vivis en Venezuelo. Li estis longe la motoro de Venezuela Esperanto-Asocio, kiun li reprezentis en la Komitato de UEA ekde 1978 ĝis sia forpaso en 2005. Li estis ankaŭ mecenato de la Movado, kontribuante i.a. al la realigo de la instruaj videoprojektoj "Mazi en Gondolando" kaj "Esperanto: Pasporto al la tuta mondo". En 2000 li fariĝis honora membro de UEA. Lia edzino Maria, ankaŭ esperantisto, naskiĝis en 1936 kaj forpasis en 2011.

Biblioteka Apogo Bachrich disdonos subvenciojn unuafoje ĉi-jare. Ili estas celitaj al Esperanto-bibliotekoj, kiuj ne estas financataj de ŝtata, urba aŭ alia ne-movada instanco. Diference de la iama Apogo Thorsen, kiu subvenciis nur akiron de libroj, la subvencioj estas uzeblaj ankaŭ por aliaj varoj aĉeteblaj ĉe la Libroservo de UEA.
 
Por peti subvencion, oni sendu priskribon pri la biblioteko kaj liston de dezirataj libroj aŭ aliaj varoj, ordigitaj laŭ prefero. La petoj atingu la Centran Oficejon de UEA ĝis la 30-a de aŭgusto papere (Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando) aŭ rete al direktoro@co.uea.org .

laŭ: CO de UEA

--------
Ret-Info / Lingvo-Studio, LS
http://www.facebook.com/Ret.Info

219
Sutro de cent paraboloj / 70. Gustumi Mangojn
« je: junio 03, 2014, 05:22:32 atm »
70. Gustumi Mangojn

  Iam riĉa prestiĝulo volis manĝi mangojn, do li sendis sian serviston al alies ĝardeno por aĉeti. Li ordonis: "Aĉetu la dolĉajn kaj bongustajn." La servisto obeis lin, kaj iris kun mono al la vendisto.

  La vendisto diris: "Ĉiuj el miaj mangoj de tiu ĉi arbo estas dolĉaj kaj bongustaj. Neniu el ili estas malbongusta. Bonvolu gustumi por ke vi bone sciu pri tio."

  La aĉetanto respondis: "Mi devas gustumi ĉiujn antaŭ la aĉeto. Se mi gustumos nur unu, kiel mi povos scii, ke la aliaj ankaŭ estas same bongustaj?" Li do gustumis ĉiujn kaj portis ilin hejmen. Kiam la riĉulo vidis mordsignojn, li sentis naŭzon, kaj forĵetis ĉiujn mangojn eksteren.

  La mondanoj ankaŭ kondutas same. Ili aŭdis, ke observado de disciplinoj povas konduki al ili riĉecon kaj feliĉon, doni al ili bonfartecon kaj liberigi ilin el sufero, sed ili ne volis kredi tion, dirante: "Se oni povas akiri feliĉon per almozdono, mi kredos tion nur kiam mi akiros feliĉon." Vidinte la nunajn riĉecon kaj mizerecon kaŭzitajn de la antaŭaj karmoj, ili ne volas kompreni tion per la teorio de kaŭzeco, sed nur kredas pri sia sperto. Tuj post ilia morto, perdiĝos ĉiuj iliaj riĉaĵoj kvazaŭ la mangoj kun mordsignoj.

220
Sutro de cent paraboloj / 69. Rapida Manĝado
« je: junio 03, 2014, 05:09:41 atm »
69. Rapida Manĝado

  Iam antaŭe, iu vojaĝis de la Norda Hindio al la suda. Li longe loĝis tie kaj prenis lokan junulinon kiel sian edzinon.

  Foje, apenaŭ la edzino pretigis manĝaĵon por li, li tuj englutegis haste spite al varmego.

  La edzino surpriziĝis kaj demandis: "Ĉi tie estas neniu rabisto por prirabi vin. Pro kio vi manĝas tiel rapide anstataŭ dece kaj malrapide?"

  Li respondis: "Jen sekreto. Mi ne rajtas malkaŝi al vi." Aŭdinde tion, la edzino des pli miris, kaj insistis pri la demando.

  La edzo respondis post longa hezito. Li diris: "Ekde mia avo ni havas metodon por manĝi rapide. Nun mi imitas tion kaj manĝas haste."

  La mondanoj ankaŭ kondutas same. Ili ne povas distingi bonon kaj malbonon, sed senhonte faras diversajn malbonojn, dirante, ke ili tiel kondutas ekde sia avo kaj ne rezignos tion ĝismorte, simile al la malsaĝulo, kiu imitis rapidan manĝadon, opiniante, ke tio estas bona metodo.

221
Sutro de cent paraboloj / 68. Sin venĝi
« je: junio 03, 2014, 05:02:14 atm »
68. Sin venĝi

  Iam antaŭe, persono afliktiĝis pro malamo al iu. Aliulo demandis lin: "Pro kio vi tiel afliktiĝas?" Li respondis: "Iu atencis min, sed mi ne kapablas min venĝi. Mi ne scias, kiel mi povos fari malutilon al li, do mi afliktiĝas ĝuste pro tio."

  La aliulo respondis: "Nur per Vitalaj Sorĉvortoj vi povos venĝi vin kontraŭ li. Sed la sorĉarto havas malavantaĝon. La fatalaĵo trafos vin antaŭ ol atingi lin."

  Aŭdinte la respondon, la viro ekĝojis kaj petis: "Bonvolu instrui min pri la sorĉvortoj. Mi preferas venĝi min kontraŭ li kvankam mi suferos de tio."

  La mondanoj ankaŭ tiel kondutas. Ili volas trovi Vitalajn Sorĉvortojn por sin venĝi kontraŭ aliaj pro kolero, sed antaŭ ol malutili al la aliaj, ili mem suferos de tio, kaj falos en amarajn statojn de inferulo, besto kaj malsata spirito, tute simile al la malsaĝulo.

222
Sutro de cent paraboloj / 67. La Lasta kuko
« je: junio 03, 2014, 04:48:09 atm »
67. La Lasta kuko

  Iam antaŭe, paro da geedzoj havis tri kukojn. Post kiam ili ambaŭ manĝis po unu, restis nur la lasta kuko. Do ili interkonsentis: "Kiu parolos unue, tiu ne rajtos manĝi la lastan kukon." Post la interkonsento, neniu el ili ekparolis plue por la kuko.

  Post momento, entrudiĝis rabisto por prirabi ilin, kaj forportis ĉiujn havaĵojn.

  Sed la geedzoj nur gapis silente pro la antaŭa interkonsento. Vidinte tion, la rabisto ekatencis la edzinon ĝuste antaŭ la edzo. La edzo ankoraŭ sin tenis silenta kvankam li vidis tion.

  La edzino ekkriis pri la rabisto, kaj riproĉis sian edzon: "Malsaĝulo! Kial vi ne krias pri la rabisto pro la kuko? "

  La edzo aplaŭdis per la manoj kaj diris kun rido: "Virinaĉo! Jen mi havos la kukon, kaj donos neniom al vi."

  Neniu el la homoj povis sin deteni de rido kiam ili informiĝis pri tio.

  Tiel kondutas ordinaraj homoj. Ili sin ŝajnigas trankvilaj kaj silentaj por famo kaj profito, sed suferas atencon de diversaj rabistoj el siaj kleŝoj, kaj eĉ ne timas perdon de bono kaj falon en tri amarajn vivstatojn. Kvankam ili deziras al la liberiĝo, tamen ili absorbiĝas en amuziĝo kun la kvin deziroj. Ili eĉ ne scias la danĝeron droninte en la suferego tute simile al la malsaĝulo.

223
Sutro de cent paraboloj / 66. Reciti Stirmetodon
« je: junio 02, 2014, 11:46:29 atm »
  66. Reciti Stirmetodon

  Iam estis filo de prestiĝa riĉulo. Li iris al la maro kun multaj komercistoj por kolekti trezorojn.

  Li scipovis parkere reciti la stirmetodon de la ŝipo kaj bone sciis kiel stiri, direkti aŭ haltigi la ŝipon en la kirlaĵoj aŭ sur ondegoj de la maro. Do li fanfaronis al la aliaj: "Mi bone scias la surmaran stirmetodon."

  Aŭdinte tion, ĉiuj kredis al li.

  Ne longe post kiam ili ekveturis sur la maro, la stiristo subite mortis de malsano, do la filo de la prestiĝulo fariĝis nova stiristo por lin anstataŭigi.

  Kiam la ŝipo iris en la kirlaĵon, la nova stiristo recitis laŭte: "Oni devas tiel stiri, kaj tiel direkti la ŝipon." Sed la ŝipo nur turniĝis en la kirlaĵo, kaj neniom sin movis. Do antaŭ ol la komercistoj atingis la trezorejon, ili ĉiuj dronis kune kun la ŝipo.

  La ordinaraj homoj ankaŭ tiel kondutas. Ili lernis iom da medita metodo kiel atenti pri la spirado kaj kontempli pri la malpureco, sed nur scipovas reciti la tekston anstataŭ kompreni la enhavon. Kvankam ili ne scias pri diversaj metodoj, tamen ili pretendas, ke ili bone scias la meditadon, kaj instruas tion al la aliaj. Oni konfuziĝas pro lia misgvido, eraras pri la meditado kaj klopodas vane dum longaj jaroj. Ili similas al la malsaĝulo, kiu dronigis siajn kunvojaĝantojn en la maro.

224
Forumo pri vortoj / Re: vorto : kalambako
« je: junio 01, 2014, 06:37:01 ptm »
En la ĉina lingvo ĝi estas "沉香“.

225
Fundamento de Budhismo / Ĉapitro 2. 43-48
« je: junio 01, 2014, 08:25:41 atm »
  43.D: Kiom da volumoj troviĝas en la Ĉinlingva Tripitako?

  R: Troviĝas 1692 libroj kun 6241 volumoj en la Ĉinlingva Tripitako. Krome en la Ĉinlingva Tripitako kolektiĝis pli ol 1000 volumoj komponitaj de ĉinaj kleruloj. En Dinastio Ming, la Jaxing-a eldono de la Ĉinlingva Tripitako kolektis cirkaŭ 5600 volumojn da verkoj de ĉinaj kleruloj, kaj aldonis ilin al la Tripitako kiel daŭrigon. En la moderna epoko oni kompilis en Japanio daŭrigon de la Tripitako el la verkoj de ĉinaj kleruloj,  kaj tiu eldono tute havas 1750 librojn kun 7140 volumoj.

  44. D: Kiom da eldonoj havas la Ĉinlingva Tripitako?

  R: La unua blokpresita eldono de la Tripitako en Ĉinio aperis en la jaro 971 p. K., la kvara jaro de la regperiodo Kaibao de Dinastio Song. En la sekvaj 1000 jaroj tra la dinastioj Song, Liao, Jin, Yuan, Ming kaj Qing, aperis pli ol 20 blokpresitaj eldonoj. En la jaro 1936 oni eltrovis la blokpresitan eldonon de la Tripitako de Dinastio Jin (12-a jarcento) en Monaĥejo Guangŝeng, Gubernio Zhaoĉeng de Provinco Ŝhanxi. Do ĝi nomiĝis Zhaoĉeng-a Tripitako. Kiam la japanaj imperialistoj agresis Ĉinion, ili klopodis rabi tiun ĉi trezoron de Ĉinio, sed dank’al la klopodo de la Okvoja Armeo, ĝi saviĝis je la vivkosto de ok ĉinaj soldatoj, kaj konserviĝis en la nacia biblioteko. En Monaĥejoj Kaiyuan kaj Wolong de Urbo Xi’an estas blokpresita Qishaa eldono de Song Dinastio (12-a jarcento), de kiu oni eldonis fotolitografiaĵon lastatempe. Krome troviĝas la suda eldono blokpresita en Nanjing en la jaro 1372, la norda eldono blokpresita en Beijing en la jaro 1410, kaj ankaŭ fadene bindita eldono de Tripitako ĝenerale konata kiel Jiaxing-a eldono blokpresita en la Regperiodo Vanli , ĉio de kiu estis komisiita de la registaro de Dinastio Ming. La presblokoj de la Tripitako faritaj dum regperiodoj Yongzheng kaj Qianlong de Dinastio Qing (1735-1738) ankoraŭ konserviĝas kiel Draka Eldono.

  Manskribitaj kopioj de la verkoj faritaj en dinastioj Jin, Wei, Sui kaj Tang ankoraŭ konserviĝas en la Kavernoj Dunhuang de Ĉinio kiel valoraj budhismaj trezoroj eltrovitaj en la frua 20-a jarcento, sed granda parto de ili jam ŝteliĝis kaj portiĝis eksterlanden. Ĉirkaŭ 8000 volumoj ankoraŭ konserviĝas en la Nacia Biblioteko. En nia lando ankaŭ troviĝas 8000 ŝtongravuritaj budhismaj verkoj en la kavernoj de Monto Ŝijingshan (Ŝtongravuritaj sutroj Monto) en Fangshan de Beijing. La gravurado de tiuj tekstoj komenciĝis de Majstro Ĝinŭan dum la sepa jarcento en Dinastio Sui, kaj daŭris mil jarojn. La gravuritaj ŝtonplatoj konserviĝis en 9 kavernoj aŭ enteriĝis sub la pagodo. Per subtenado de la registaro, en la jaro 1956 la Ĉina Budhisma Asocio elprenis ĉiujn ŝtonplatojn kaj faris sep ekzemplerojn da frapkopiaĵoj dum du jaroj. Tiuj sutroj ankoraŭ estas en ordigado kaj pristudo. Oni gravuris pli ol 1000 sutrojn kun proksimume 3500 volumoj. Per esplorado pri la tekstoj oni trovis, ke la tekstoj gravuritaj en Dinastio Liao estis laŭ Qidan-a eldono, kies originalo jam perdiĝis. La ŝtongravuritaj verkoj en Fangshan estas vere raraj darmaj trezoroj.

  45. D: Ĉu vi bonvolas diri al mi iom pri la Tibeta Tripitako?

  R: La Tibeta Tripitako konsistas el du partoj: (1) la originala kolekto nomiĝas "Bkaḥ-ḥgyur". Bkaḥ signifas instruojn kaj Ḥgyur signifas tradukaĵon. Do ĝi estas traduko de la budhaj instruoj, inkluzive de sutroj kaj vinajo predikitaj de la Budho. (2) La aldona kolekto nomiĝas "Bstan-ḥgyur". Bstan signifas komentarion. Do ĝi estas traduko de komentarioj. Bkaḥ-ḥgyur konsistas el 1108 sutroj kaj Bstan-hgyur konsistas el 3459 komentarioj. 

  46. D: Ĉu estas blokpresitaj eldonoj de la Tibeta Tripitako?

  R: Jes. Frue en la 12-a jarcento la unua blokpresita Tripitako eldoniĝis en Naitang kaj tiel ĝi nomiĝas Naitang-a eldono. En la 15-a kaj 16-a jarcentoj dum Dinastio Ming, du blokpresitaj eldonoj aperis. En Regperiodoj de Kanĝi kaj Yongzheng de Dinastio Qing, alia blokpresita Tripitako eldoniĝis en Beijing kun nomo Beijing-a eldono. En la sama periodo, aliaj eldonoj konataj kiel Dege-a eldono, Zhuoni-a eldono kaj aliaj eldonoj aperis inter la 8-a kaj 10-a jarcentoj de la Regperiodo Yongzheng, preskaŭ same kiel la Beijing-a eldono, sed kun iom da suplementoj por likvidi ĝian malperfektecon. Ĉirkaŭ 1921, la 13-a Dalai Lamao farigis alian eldonon de la Tripitako en Lasao, konatan kiel Lasaan eldonon. Lastatempe, fotokopiita beijing-a eldono de la Tibeta Tripitako jam eldoniĝis en Japanio.

  47: D: Kio estas la enhavoj de la Palia Tripitako?

  R: La Palia Sutra-pitako konsistas el kvin partoj:

  (1) Digha-nikāya signifas longajn predikojn kaj korespondas al la Dighāgama en la Ĉina Tripitako;

  (2) Majjihima-nikāya signifas Mezlongajn predikojn kaj korespondas al la Madhyamāgama en la Ĉina Tripitako;

  (3) Saṃyutta-nikāya signifas predikojn organizitajn laŭ la enhavo kaj korespondas al la Saṃyukktāgama en la Ĉina Tripitako;

  (4) Aṅguttara-nikāya signifas predikan kolekton laŭ la numera ordo kaj korespondas al la Ekottarikāgama en la Ĉina Tripitako;

  (5) Khuddaka-nikāya signifas Malmultajn Antologiojn kaj ne havas kompletan tradukon en la Ĉinia Tripitako.

  La Palia Vinaja-pitako signifas korbon de disciplinoj kaj konsistas el tri partoj:

  Sutta Vibhaṅga signifas ĉiujn preceptojn;

  Khandhaka signifas procezojn por monaĥaj komunumoj kaj regulojn por ĉiutaga vivo en la Samgo;

  Parivāra signifas interpretadon de la reguloj aŭ apendico.

  La Palia Abidarma-Pitako signifas korbon de komentarioj kaj konsistas el sep partoj:

  Dhamasaṅgaṇi signifas listigadon de Darmoj aŭ Budhismaj Psikologiaj Etikoj;

  Vibhaṅga signifas libron de Analizo;

  Dhātukathā signifas predikon pri la Elementoj;

  Yamaka signifas libron de Paroj;

  Paṭṭhāna signifas libron de Kaŭzeco;

  Puggalapaññatti signifas priskribon de homaj tipoj;

  Kathāvatthu signifas punktojn de Debato.

  Tiuj sep komentarioj estas gravaj verkoj koncernaj al la statoj de menso, analizoj de la universaj statoj de ekzisteco, la teorio de kaŭzeco kaj tiel plu.

  48. D: Ni konsumis multe el via tempo. Vi jam eksplikis al ni la fundamentojn de la Budhaj instruoj kaj budhismaj kanonaj verkoj. Tio estas sufiĉa por la nuna tempo, kaj ni certe konsultos vin denove poste.

  R: Eble mi ne kontentigis vian bezonon. Mi nur provizis iom da bazaj materialoj.

Paĝoj: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 [15] 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 ... 52