ESPERANTO > Lernado kaj instruado

Por bone lerni Esperanton

(1/2) > >>

verdeca:
En nia lando troviĝas grandnombraj geesperantistoj tamen bedaŭrinde multaj el ni ne havas kuraĝon por fari vocxan interparoladon kun alilandaj geamikoj .Fakte por bone lerni fremdan lingvon praktikado ludas ŝlositan rolon.Ĝuste pro tio mi ofte faras vocxan interparoladon ,cxar mi volas altigi mian aŭd- kaj parolkapablon en nia esperantujo .cxu ankaŭ vi volas ofte praktiki nian lingvon Esperanton?

Miaohui:
Mi tute konsentas kun vi, kara amiko.
Antaŭ mi ignoris praktikadon de esperanta parolado ekde mia memlernado de Esperanto. Nur antaŭ pluraj jaroj mi hazarde renkontiĝis kun franca samideano Michel, kiu lertas en esperantaj verkado kaj parolado. Li ĉiam volis paroligi min por kontentigi sian scivolon pri mi, sed tio ege timigis min. Fine, li sendis al mi mesaĝon dirante, ke li vojaĝos en Ĉinio kaj vizitos min dum la vojaĝo. Tio nervozigis min kaj iniciatis mian praktikadon de esperanta parolado por gastigi lin pli facile. Feliĉe mi sukcesis iom post iom.
Laŭ mi, ĉiuj povos sukcesi en parolado de Esperanto se ili praktikas diligente kaj kuraĝe.

Petro:
Mi trovis vian mesaĝon, kiu temis pri iu, kiu nomiĝas Michel. Ĉu tiu samideano havas familian nomon "FONTAINE", esperante "fontano", aŭ ĉina nomo pli familiara por vi ? Li havas edzinon, kies esperanta nomo estas "Neĝeta", aŭ preskaŭ same kiel "neĝa flokono", per ĉina parolado.
Dankon por tiuj informoj, se ili estas ĝustaj !
Kore al vi !
Petro

Miaohui:
Jes, kara amiko.
Li estis la sukcesa paroligisto al mi:) :D
Iam mi speciale verkis pri mia sperto de parolada praktikado, kaj li estas alia cxefrolo en la verketo.

Petro:
Dankon por la respondo. Mi havas plian demandon : kie mi povas trovi tiun verketon ?
Antaŭdankon por la respondo.
Amike

Navigado

[0] Fadenlisto

[#] Sekva paĝo

Plena versio