Forumo BRE

ESPERANTO => Esperanta novaĵo => Fadeno komencita de: Miaohui je majo 30, 2015, 12:59:33 ptm

Titolo: Paroliga Kurso en OraPonto
Afiŝo de: Miaohui je majo 30, 2015, 12:59:33 ptm
  Paroliga Kurso en OraPonto

Esperanto-Centro OraPonto okazigos paroligan Esperanto-Kurson inter la 12-a ĝis la 25-a aŭguste 2015 en Jingchuan Gansu Ĉinio. La ĉefaj instruistoj estos S-ro Trezoro(Ĉino) , s-ro Belmonto(japano), Ardo(Ĉino), kaj s-ino Susi(ĉinino). Internaciaj lernantoj estas bonvenaj. La kotizo estas 150 eŭroj inkluzive la manĝadon kaj loĝadon. Loĝantoj ekster Ĉinio pagos kotizojn al uea-konto “huyi-j” sendante mesaĝon al Trezoro (agrikulturo@126.com). Lernantoj el nepagipovaj landoj povas peti subvencion mesaĝe al la direktoro de Esperanto-Centro OraPonto. kontakto: S-ro Trezoro Huang Yinbao, Esperanto-Centro, Jinqiao Touzi Gongsi,  Jingchuan-Xian Nong Lin-Lu, Pingliang GANSU CN-744300 Ĉinio, agrikulturo@126.com, poŝtel: +86+18893316800