Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Mesaĝoj - Petro

Paĝoj: 1 2 3 4 [5] 6 7 8
61
La vivo de la Budho / Re: 2-11. Juĝata kaj la sep specoj de edzinoj
« je: aŭgusto 11, 2013, 09:25:49 ptm »
Kara amiko
Mi trovis malglataĵojn en tiu teksto.
Unue en la titolo, mi legis "Juĝata kaj la sep specoj de edzinoj". Poste mi vidis la nomon "Suĝata". Do mi suspektis eraron.
En la deka alineo mi vidis "mondesta". Tie mi supozis, ke devas esti "modesta", ĉu ?
En la dekdua alineo, vi skribis "edzo"; ĉu la frazo estas kohera kun la aliaj (temis pri "edzino")
En la lasta paragrafo, oni legas "Sunĝata" anstataŭ Suĝata...
Se mi eraris, bonvolu sincere diri tion !
Mi dankas pro via atento kaj salutas respekte
Petro

62
La vivo de la Budho / Re: 2-10. Alavaka, la Demono
« je: aŭgusto 10, 2013, 05:29:31 ptm »
Mi esperantigis la francan tekston, kiu temas pri Magdalena en la vilaĝo Condal, en Francio. Por uzi ĝin, petu Mikaelon.
La teksto estas dulingva (franca + Esperanta)

63
Forumo pri vortoj / devao aŭ dajmono aŭ demono ?
« je: aŭgusto 10, 2013, 05:19:46 ptm »
Mi aldonas tiun ĉi fadenon por la vorto "devao", ĉar estas pluraj vortigadoj kiel ekz. dajmono aŭ demono.
En la rakonto pri Alavaka, ni povas trovi tekston, kiu eble helpos vin fari la distingon.

64
La vivo de la Budho / Re: 2-10. Alavaka, la Demono
« je: aŭgusto 06, 2013, 05:13:27 ptm »
Dankon por tiu servo, tiel akurata!
Por distri vin, jen kelkaj francaj informoj en lokapuda ĵurnalo. Kiel vi povas konstati, nia amiko Michel partoprenis aranĝon, kie oni celebris amikinon, kiu aĝas naŭdek! Lernu Esperanton, vi vivos pli longe! Jen reklamo, kiun oni povas disvastigi.
Se vi bezonas tradukon el la franca teksto, mi povas helpi vin, krom se vi gastas Michel, kiu pli lerte ol mi tradukos la tutan artikolon kun plezuro.
Vidu ĉe viaj mesaĝoj: mi ne povis glui la koncernan adreson, sed se vi legas la mesaĝon de Aleks K., kiun mi transdonas al vi, klaku sur la unua adreso, kiun vi vidas ene, post iom da teksto. Tiel vi povos ĝui la foton, mi esperas.
Amike
Petro

65
La vivo de la Budho / Re: 2-10. Alavaka, la Demono
« je: aŭgusto 05, 2013, 08:41:17 ptm »
Kara amiko
Mi trovis kelkajn misfaroj en tiu teksto:
Unue, mi vidis uzata de vi la vorton "demono" kaj poste mi legis la difinon sub "devao" (en Ŝerpijan broŝuron), kiu uzas "dajmono", kun preskaŭ sama difino en la PIV. Kiel uzi tiujn du vortojn ? Ĉu vi povas klarigi tion al mi ? Mi sendas en aparta dosiero la Ŝerpijan difinon, por ke vi povu uzi ĝin laŭplaĉe.
Poste, mi serĉis aliajn neglataĵojn, sed ne retrovis ilin. Verŝajne, vi jam korektis ilin.


66
La vivo de la Budho / Re: 2-8. La Budho kaj farmisto
« je: julio 25, 2013, 05:44:32 ptm »
Dankon por la kolekto da vortoj pri agrikultura ilaro. Ili ŝajnas ekskutimaj, kiam oni vidas tiom da elektraj maŝinoj, kiel komputiloj sed via uzo pruvas, ke ili ĉiam estas aktualaj, precipe en la religia kampo (plia vorto por la kolekto !).
Kore
Petro

67
Esperanta novaĵo / Re: Necesas ĉina redaktoro de Esperanto
« je: julio 17, 2013, 05:11:24 ptm »
Saluton.
Mi estas ekstreme kurioza kaj interesata pri tiu temo, ĉar tio koncernas la lingvon, tiom la esperantan, kiom la ĉinan, kaj ĝiaj apartaĵoj. Se vi ricevus aliajn korespondaĵojn de tiu originala samideano, bonvole alarmu min... Dankon.
Mi kunmetas la mesaĝon, kiun mi jam sendis al li kaj atendas respondon.

Ĝi tekstas :"Mi vidis, en la forumon BRE, ke vi serĉas ĉinan redaktoron por verko via.
Mi ne estas ĉina, tamen mi estas ege scivolema , se vi povus konigi al
mi la kialojn de via peto. Kial vi postulas la ĉinan kapablon ? Ĉu estas
demando pri apartaj sentoj, kiuj koncernas nur la ĉinan popolon, aŭ afero
pli praktika kiel maniero por formi la vortojn, en la ĉina lingvo ? Mi konas
ege malmulte la ĉinan lingvon, sed tamen konas apartaĵojn, kiuj igas ĝin
ekstreme interesa. Mi estas franca samideano kaj multe kuriozas (en la
senco, kiu elstaras la intereson aŭ eksterordinarecon). Ĉu la kialojn, oni
povus esprimi per speciala termino kiel dialekto, aŭ popola lingvaĵo, por
difini koncepton tute originala, alia senco por apartaĵo ?
Ne hezitu skribi al mi, se vi ne bone komprenas min. Fakte via demando
estas sufiĉe kurioza kaj vekis mian atenton.
Mi dankas vin por via emo al Esperanto kaj esperas legi viajn rimarkojn
prie.
Samideane
Petro"

68
Forumo pri vortoj / Re: Arahanto
« je: julio 10, 2013, 02:04:42 atm »
Mi respondas al tiu teksto, ĉar estas vortoj "enigmaj", aŭ neklaraj. Ekz. mi legis "praktado", ĉu vi celis "praktikado" ? Kaj kion kompreni per "mieno de koloro", ĉu "doloro" ne estus pli bona ?
Dankon por viaj taŭgaj respondoj al nefakulo kiel mi !

69
La vivo de la Budho / Re: 2-6. La Budho kaj Reĝino Kema
« je: julio 10, 2013, 01:26:36 atm »
Mi ege kore dankas pro via atentigo pri "arahanto". Fakte, mi ne konas la etimon de tiu vorto. Tamen mi legis en iu broŝuro, fare de Andreo Ŝerpijo,
nome "Mil Ekzotaj Vortoj", ion pri "arahato", kiu ŝajnas koincidi kun "arahanto", tiom pli, ke temas pri "nirvanaĵoj" aŭ pli bone "nirvanuloj". Tamen,
mi preferas sendi al vi kopion de la koncerna artikolo, por ke vi povu legi la nelatinajn karaktrojn, se vi povas tion fari. Mi sendos tiun klarigon, per
via retpoŝta adreso. Mi denove dankas por viaj atentaj rimarkoj, certe tute taŭgaj kaj oportunaj.
Mi vere admiras vian laboron kaj ege ŝatas viajn eksplikojn.
Ĝis, kara amiko

70
La vivo de la Budho / Re: 2-6. La Budho kaj Reĝino Kema
« je: julio 08, 2013, 06:45:36 ptm »
En la sesa frazo "Budho ne rekonu sin" devas esti "ŝin", mi opinias! En la sekva frazo "strantan ĉe li" devas esti "stArantan". Kaj denove poste, mi preferus "sopiris" al "enspiregis", ĉar la ago rilatas al amo aŭ io alia, dum "enspiri" rilatas al la korpa bezono. Kaj kiu "sopiris" ? Ĉu Hema aŭ Kema aŭ eĉ la Budho mem ? La frazo induktas dubon.
Restas kelkaj eraroj pro interŝanĝo de literoj, aŭ ne ĝustaj kiel en "memento", kiu signifas nenion.
Ankaŭ la lasta frazo estigis dubon per la vorto "arahanto": mi ne bone komprenis tiun vorton: ĉu estas speciala klaso en monaĥoj aŭ monaĥinoj ? La temo pri efemereco estas sufiĉe malfacila. Almenaŭ aranĝu la vortojn alie. Kaj mallongigu viajn frazojn por igi ilin pli simplaj.
Sed tio estas afero de stilo.
Ĝis nun, vi sufiĉe perfekte regis la lingvon. Daŭrigu !
Dankon por viaj atento kaj zorgemo.
Mi kore salutas.
Petro

71
La vivo de la Budho / Re: 2-5. Devadato, malamiko de la Budho
« je: julio 06, 2013, 08:41:16 ptm »
Saluton.
Jes eble trafis min maloportunaĵoj, en la Interreto. Nun mi atingas bonorde la baratan retan lokon.
Dankon por via helpo ĉiokaze. Mi atendas kun senpacienco vian proksiman elsendaĵon.
Ĝis
Kore
Petro

72
La vivo de la Budho / Re: 2-5. Devadato, malamiko de la Budho
« je: julio 05, 2013, 02:28:42 atm »
Kio signifas "revalo de Aĝatasatu" ? Ĉu estis "rivalo" en la ĝusta frazo ? (kvara frazo)
En kelkaj vortoj, mi trovis troan literon kiel en "komunumpo" (8a frazo)
En la lasta frazo, estas "fulturo", kiu ne ŝajnas ĝusta.
Dankon por la reĝustigoj.
Mi mesaĝis al samideano prof. Adi sed ne povis vidi lian retlokon. Ĉu tio eblas ?
Dankon por via respondo
Kore kaj amike
Petro

73
La vivo de la Budho / Re: 1-31. Sunita, la purigisto
« je: junio 23, 2013, 03:26:58 atm »
Ankaŭ "polmoj", vi povas uzi, sed certe "manplatoj" tute taŭgos. Mi rememoris pri la gesto, kiun faris humila homo, fronte al superuloj. Tiu aspekto de la Budho, kiu montras humilecon, estas tre budhisma, mi opinias !
Fartu bone, esperanto akompane. Mi estas ĝoja aŭdi vin denove baldaŭ, dum la elsendaĵo.
Gratuloj por la laboro, kiun vi bonege plenumas !
Kore
Petro

74
La vivo de la Budho / Re: 1-31. Sunita, la purigisto
« je: junio 22, 2013, 06:13:14 ptm »
Vi uzis "palmoj", kaj mi ne tre bone komprenis, ĉar la "palmoj" estas por mi kiel sufiĉe grandaj arboj, do mi ne komprenas la Sunitan agon, kiam li kunigas du aŭ pli da tiaj arboj. Daŭrigante la frazon, mi bone komprenis la sencon, kiu estas la atento
al laboristo, kiu plenumas sian taskon kaj bezonas amikiĝi, kiel ĉiu ajn, kaj ne esti elpelita pro lia normala ago. Nur la realecon de la situacio mi kritikus, kvankam vi certe parolas pri kutimaj moroj en Azio. Eble vi povus turni viajn dirojn alimaniere, por ke sentiĝus
pli fakta realeco. Eble mi estas tro perfektiva..., do ne perdu tempon pro tio.
Dankon por via atento
Samideane
Petro

75
La vivo de la Budho / Re: 1-32. La Budho kaj la malsana monaĥo
« je: junio 22, 2013, 05:45:42 ptm »
Vi uzis la vorton "ĉambro" por monaĥo, sed, laŭ mi, la ĝusta vorto estu ĉelo, ekz. por ermito, des pli ke tiu monaĥo estas malsana. Tiel oni povas kompreni, ke la Budho riskis sian vivon, helpante al tiu simpla homo.
Poste vi parolis pri "ignoro". Tie, la vorto povas esti ĝusta, ĉar temas pri intenca nescio. Tamen la intenco ne estis en la ago "ne zorgi", sed en la atento al aliaj, do mi lasas vin prijuĝi la aferon. Ĉu vi konis tiujn uzojn por tiuj vortoj ?
Fakte la uzo venas de supozebla situacio, por akiri efekton pli malpli oportunan. Tio ofte sugestas la povon de iu kontraŭ alia. Ekzemple, en Eŭropo, oni parolas pri "abundo" aŭ "malsufiĉeco" kiuj estas kontraŭdirantaj. Sed justa vorto estus
"sufiĉeco" por paroli pri la riĉaĵoj en nia mondo. Abundo povas esti konsiderata, kiel troa, rilate al ekologia vidpunkto.
Ni povus senfine diskuti...
Tamen, mi ŝatus koni vian opinion, tute diskrete, koncerne tiujn aferojn.
Ĉiam samideane, por ke la komunikado restu efektiva !
Dankeme
Petro

Paĝoj: 1 2 3 4 [5] 6 7 8