Forumo BRE

BUDDHISMO => Bona demando kaj bona respondo => Fadeno komencita de: Miaohui je marto 06, 2017, 03:25:57 ptm

Titolo: Pri la Aŭturo
Afiŝo de: Miaohui je marto 06, 2017, 03:25:57 ptm
Pri la Aŭturo
  
  Bhante Dhammika naskiĝis en Aŭstralio en 1951 kaj fariĝis laika budhano en la aĝo de 18 jaroj. En 1973 li iris al Azio, vojaĝis tra Tajlando, Laŭso, Birmo kaj fine al Hindio kun intenco fariĝi monaĥo. Dum sekvaj tri jaroj li vojaĝis tra Hindio lernante Jogon kaj meditadon kaj fine ordiniĝis kiel monaĥo sub Majstro Matiwella Sanharatna, la lasta disĉiplo de Anagarika Dharmapala. En 1976 li iris al Srilanko, kie li studis la palian lingvon en Srilanka Vidyalaya, kaj poste fariĝis kunfondinto kaj instruanto de Nilambe Medita Centro en Kandy. Ekde tiam li elspezis plej multe da tempo en Srilanko kaj Singapuro.
  Bhante Dhammika jam verkis pli ol 25 librojn kaj multajn artikolojn pri budhismo kaj koncernaj temoj, multaj el ili jam tradukiĝis en diversajn lingvojn. Li ankaŭ estis fama por siaj publikaj paroloj kaj reprezento de Teravada Budhismo en Eŭropa Konferenco de Budhisma Miljaro en Berlino en 2000. Krom budhisma folozofio kaj meditado, Bhante Dhammika ankaŭ profunde interesiĝas pri sanktaj lokoj de Budhismo kaj la tradicio de pilgrimado. Liaj aliaj hobioj inkluzivas indiajn historion, arton kaj botanikon.
  
  Tradukoj de Bona Demando Bona Respondo en 22 lingvoj estas validaj ĉe www.goodquestiongoodanswer.net