Forumo BRE

BUDDHISMO => La vivo de la Budho => Fadeno komencita de: Miaohui je junio 21, 2013, 07:41:06 ptm

Titolo: 1-31. Sunita, la purigisto
Afiŝo de: Miaohui je junio 21, 2013, 07:41:06 ptm
  31. La purigisto Sunita

  En Savati vivis purigisto Sunita. Li laboris diligente, sed lia enspezo sufiĉis nur por plenigi lian stomakon. Li devis dormi ĉe la vojo pro manko de loĝejo. Li ofte vidis aliajn homojn amuziĝantaj, sed ne rajtis sin miksi en ilin, ĉar tiuj homoj nomis lin forĵetito. Kiam iuj el superaj klasoj iris sur la vojo, Sunita devis forkuri kaj sin kaŝi, por ke lia ombro ne tuŝu ilin. Se li ne forlasis sufiĉe rapide, li ricevis riproĉon kaj eĉ baton. Kompatinda Sunita havis ege mizeran vivon.

  Iutage, kiam Sunita okupiĝis pri purigado de malpurega vojo, li vidis, ke la Budho alvenas kun miloj da sekvantoj. Li tuj pleniĝis de ĝojo kaj timo, sed povis trovi neniun lokon por sin kaŝi. Li do nur staris respektoplene kun siaj manplatoj kunmetitaj ĉe la brusto. La Budho haltis kaj diris al la kompatinda Sunita per dolĉa kaj ĝentila voĉo: “Mia kara amiko, ĉu vi volontas forlasi la laboron kaj sekvi min?”

  Antaŭe, neniu parolis tiel amike al Sunita. Lia koro tuj pleniĝis de ĝojo kaj liaj okuloj malsekiĝis de larmoj. Li diris: “Plej honora Sinjoro! Mi ĉiam ricevis ordonojn, sed neniam afablajn vortojn. Se vi akceptos malpuran kaj mizeran purigiston kia mi estas, mi sekvos vin.”

  Do la Budho ordinis Sunitan kaj la lasta ricevis budhajn instruojn kune kun aliaj monaĥoj. Ekde tiam, neniu sciis, el kiu kasto devenis Sunita, kaj neniu traktis lin kun malŝato kaj krueleco. Lin respektis ĉiuj homoj, eĉ reĝoj, ministroj kaj generaloj.
Titolo: Re: 1-31. Sunita, la purigisto
Afiŝo de: Petro je junio 22, 2013, 06:13:14 ptm
Vi uzis "palmoj", kaj mi ne tre bone komprenis, ĉar la "palmoj" estas por mi kiel sufiĉe grandaj arboj, do mi ne komprenas la Sunitan agon, kiam li kunigas du aŭ pli da tiaj arboj. Daŭrigante la frazon, mi bone komprenis la sencon, kiu estas la atento
al laboristo, kiu plenumas sian taskon kaj bezonas amikiĝi, kiel ĉiu ajn, kaj ne esti elpelita pro lia normala ago. Nur la realecon de la situacio mi kritikus, kvankam vi certe parolas pri kutimaj moroj en Azio. Eble vi povus turni viajn dirojn alimaniere, por ke sentiĝus
pli fakta realeco. Eble mi estas tro perfektiva..., do ne perdu tempon pro tio.
Dankon por via atento
Samideane
Petro
Titolo: Re: 1-31. Sunita, la purigisto
Afiŝo de: Miaohui je junio 22, 2013, 06:37:02 ptm
Dankon por via atentigo, kara amiko!
Mi eraris pri la vorto. Mi devas uzi "manplatojn".
Titolo: Re: 1-31. Sunita, la purigisto
Afiŝo de: Petro je junio 23, 2013, 03:26:58 atm
Ankaŭ "polmoj", vi povas uzi, sed certe "manplatoj" tute taŭgos. Mi rememoris pri la gesto, kiun faris humila homo, fronte al superuloj. Tiu aspekto de la Budho, kiu montras humilecon, estas tre budhisma, mi opinias !
Fartu bone, esperanto akompane. Mi estas ĝoja aŭdi vin denove baldaŭ, dum la elsendaĵo.
Gratuloj por la laboro, kiun vi bonege plenumas !
Kore
Petro
Titolo: Re: 1-31. Sunita, la purigisto
Afiŝo de: Miaohui je junio 23, 2013, 09:36:59 atm
Jes, mi konfuziĝis pri la vortoj "polmoj" kaj "palmoj". Dankon por via atentigo.
Iom poste mi faros alifojan korekton kaj ŝanĝos la cxefan afiŝon de tiu cxi titolo.
Titolo: Re: 1-31. Sunita, la purigisto
Afiŝo de: Miaohui je junio 23, 2013, 09:52:49 ptm
Mi faris refojan  korektadon kaj ĝisdatigis la ĉefan afiŝon. Do se vi havas tempon, bonvolu tralegi alifoje por trovi eventualajn erarojn.
Titolo: Re: 1-31. Sunita, la purigisto
Afiŝo de: Miaohui je junio 22, 2014, 07:04:26 ptm
Ekzerco 31. Sunita, la purigisto
  1. Kiu estis Sunita?
  2. Kial li estis tiel mizera?
  3. Kion la Budho diris al li?