Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Fadenoj - Miaohui

Paĝoj: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 [10] 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 ... 33
136
Miaohui: Kunligi Esperanton kaj Budhismon
2010-03-29
Teksto de SU YIJUN
Fotoj de WANG LIHUA
 
 
 Ĉe la akceptejo de la 8-a Ĉina Kongreso de Esperanto
    Mi renkontiĝis kun majstro Miaohui la 3-an de decembro 2009 en la akceptejo de la 8-a Ĉina Kongreso de Esperanto okazinta en Nankino. Altstatura kaj pacema, li, en flava robo de monaĥo kaj kun okulvitroj sur la nazo, aspektis erudicia kaj sageca.
 
    Li vekis mian scivolemon, kaj mi decidis lin intervjui. Li ĝoje akceptis mian peton. En lia ĉambro de la hotelo varma kaj plena de sunlumo, li rakontis al mi sian historion.
 
    Lerni Budhismon por realigi la revon
 
 
Miaohui intervjuata 
    Influate de la patro, kiu estas kristano, Miaohui eklernis Kristanismon en la aĝo de 20 jaroj kaj legis kelkajn librojn pri Kristanismo. Miaohui emas lerni kaj penetri ĝis la fundo de ĉio. Kun profundiĝo de la lernado, lin perpleksigis iuj kristanaj dogmoj. “Mi ĉiam havas multajn ideojn kaj novajn strebajn celojn, kaj Kristanismo ne povas min kontentigi, ĉar mi emas penetri ĝis la fundo de ĉio, eĉ mia instruisto ne povis doni al mi kontentigan respondon.” diris Miaohui kun rideto.
 
    Li eklernis Budhismon por trovi breĉojn en la budhisma doktrino, poste, lin pli kaj pli interesas la lernado de Budhismo, ĉar la lasta solvis al li ĉiujn perpleksojn. “Lernado de Budhismo ne havas sojlon, ĉiuj povas ĝin lerni. Kompare kun aliaj religioj, Budhismo estas pli grandanima kaj pli tolerema. Ekz., Kristanismo ne toleras paganon. Sed malsame agas Budhismo, kiu havas kompatemon al ĉiuj, kiuj lernas Budhismon, je kia ajn religio kredas la lernantoj.”
 
    Miaohui iris malglatan vojon por lerni Budhismon. Komence, li kaŝe lernis la religion. Feliĉe, li loĝis sole kaj bone tenis tion en sekreto. Foje, li vundiĝis dum laboro. Amikoj lin vizitis hejme, kaj lia lernado pri Budhismo estis malkvorita, kaj iom post iom disvastigita. Pro kreado je Kristanismo, lia patro iom komprenis religion, kaj lia lernado pri Budhismo estis konsentita de la familianoj.
 
    Sekve de profundiĝo de lia lernado, li havis la ideon bonziĝi. Li vizitis plurajn templojn sinsekve kaj diris al majstroj en la temploj, ke li volus bonziĝi, sed oni rifuzis lin. Persiste strebante al Budhismo, Miaohui dicidis mem lerni Budhismon hejme. Kun lernado de Budhismo, pli kaj pli fortiĝis lia deziro bonziĝi. Iunokte, li faris sonĝon, en kiu aperis maljuna bonzo, kiu lin rigardas kun afableco kaj rideto. Li vekiĝis el la sonĝo kun ekskuo de surprizo. Malferminte la okulojn, li vidis nenion alian ol obskuro, sed kiam li fermis la okulojn, reaperis antaŭ li la ridetanta vizaĝo de tiu maljuna bonzo. Krome, li klare memoris la budhisan nomon de 3 majstroj en la sonĝo. Tio plifirmigis al li la deziron bonziĝi. Li trovis en templo proksima al sia hejmo la bonzon aperintan en lia sonĝo kaj volis lin fari sia majstro. Koincide, lia budhisa nomo ĝuste estis unu el la 3 budhisaj nomoj aperintaj en la sonĝo de Miaohui. Sed la maljuna bonzo diris al Miaohui, ke li estis tiel maljuna, ke li ne povis fari lin disĉiplo, kaj rekomendis al li sian disĉiplon kiel lian majstron.
 
    En 1995, Miaohui bonziĝis en la aĝo de 34 jaroj kaj oficiale fariĝis disĉiplo de Budhismo. Finfine realiĝis lia revo. Fakte, li jam bonziĝis spirite en la aĝo de 20 jaroj.
 
     “Budhismo strebas al bonfarado kaj alte taksas al forlaso de ĉiuj ambicioj, jen la plej granda animo.” Kiam ni menciis lian bonziĝon, li ĉiam radiis de feliĉo kaj sereneco.
 
    Per Esperanto por Budhismo kaj per Budhismo por Esperanto
 
    Jam en 1982, Miaohui eklernis Esperanton. Antaŭ tio li iam lernis la anglan lingvon, kaj scipovis legi romanon en la angla lingvo, kaj samtempe li iam lernis la japanan lingvon kaj akiris diplomon de mezgrada kurso. Sed tiam Esperantaj lernomaterialoj estis pli multaj ol la japanaj, kaj krome, sur la bazo de la angla lingvo kaj kun la helpo de Wen Jingen, Miaohui komencis lerni Esperanton.
 
    Por Miaohui Esperanto estas facile lernebla, sed pro studado de Bŭdhimo, li iam ĉesigis Esperanto-lernadon. En 2000 li refoje entreprenis lernadon de Esperanto, tiam li estis bonzo en la templo Duobao en Zhejiang-provinco, sudorienta Ĉinio. Sekve de la socia progreso, populariĝis interreta teknologio. En la templo, novleviĝanta interreto liveris al bonzoj interkomunikan platformon kaj oni facile retumis. Kaj Miaohui sin respondecis pri administrado de interreto en la templo.
 
    Superaj majstroj de la templo kuraĝigis budhismajn interŝanĝojn internacie kaj subtenis lernadon de interretaj teknologioj kaj fremdaj lingvoj. Por solvi la problemon pri la tegmentitaj literoj de Esperanto , Miaohui kontaktiĝis kun la Xi’an-a Esperanto-Asocio, kiu liveris al la templo la softvaron povantan tajpi la tegmentitaj literoj. Pro tio Miaohui konatiĝis kun s-ro Wang Tianyi. Poste, dank’ al helpo de la lasta, Miaohui starigis rilatojn kun la Japana Budhana Ligo Esperantista kaj la Budhana Ligo Esperantista.
 
    En la templo Miaohui diskonigis Esperanton kaj gvidis Esperanto-kurson. Multaj bonzoj lernis de li Esperanton. Li plurfoje funkciigis Esperanto-kurson por laikaj budhanoj. Li instruis al ili Esperanton. En la templo okazis diversformaj Esperanto-prelegoj kaj fondiĝis Esperanto-grupo. “Budhismo interkomunikiĝas pere de lingvo kaj Esperanto multe helpas al Budhismo. Diverslandaj budhistoj bezonas komunan lingvon por interkomunikiĝi unuj kun aliaj, kaj Esperanto estas la plej taŭga lingvo.” Miaohui opinias, ke la ideologio de Esperanto kaj tiu de Budhismo multe similas. “Esperanto kaj Budhismo ambaŭ strebas por la paco de la mondo, rompis etnan kaj religian barojn kaj bonvenigas diversajn homojn al si.” Por Miaohui “Budhismo estas Esperanto en la religia rondo kaj Esperanto -- Budhismo de la lingvoj.” Laŭ Miaohui, por kia ajn celo oni lernas Esperanton, se oni uzas ĝin, tio helpas al Esperanto, ĉar samkiel aliaj lingvoj Esperanto disvolviĝas en praktikado.
 
    Krei retejon por Budhanoj kaj Esperantistoj cele ilian reciprokan akcelon
 
    Antaŭ 2 jaroj Miaohui
 
    ekfunkciigis “Retejon por Budhanoj kaj Esperantistoj” (http://www.ebudhano.cn) kun la paĝoj en la ĉina lingvo kaj Esperanto, kaj diskonigas Budhismon al esperantistoj kaj Esperanton al budhistoj. Kiel unu el la 4 gravaj budhismaj retejoj en Esperantujo, la de li kreita retejo ludas impresivodonan rolon en Esperantaj rondoj ĉina kaj internacia.
 
 
 La de Miaohui Esperantigitaj libroj "Budhismaj Fabloj"
    De post sia naskiĝo, la retejo publikigis “Fabloj de Cent Paraboloj”, “Domaĝu la Vivojn”, “Demandoj kaj Respondoj” kaj aliajn Esperantajn verkaĵojn. Iuj el ili estis voĉlegitaj de Zhao Jianping, direktoro de la Esperanta Sekcio de Ĉina Radio Internacia, kaj surretigitaj samtempe kune kun la tekstoj. La retejo helpas al ĉinaj kaj alilandaj esperantistoj en kono de Budhisma kulturo kaj en lernado de Esperanto ĉu lege ĉu aŭde.
 
    Dank’ al subtenado de altranga majstro Mingong de la templo Duobao, la laboro pri la retejo kaj Esperanta agado estas kooperativaj aktivadoj de la tempo. Prof. Dennis el Usono iam faris laŭinvite Esperantan prelegon en la templo kaj alportis al Ĉinio sian apartan kaj efikan Esperanto-instruan metodon. Kaj la templo Duobao servas ankaŭ kiel ejo koni kaj sperti Budhismon pere de Esperanto por ĉinaj kaj alilandaj esperantistoj. En 2008 la templo ricevis 4 alilandajn samideanojn kaj 30 ĉinajn esperantistojn respektive. Ili faris tie interŝanĝojn pri Budhismo-lernado kaj Esperanto-instruado.
 
 
 La aŭtoro kaj Miaohui
    Nun, Esperanto ja funkcias kiel unika lingvo por la templo Duobao en diskonigo kaj disvastigo de Budhismo al eksterlandanoj, kaj la templo laŭeble liveras pli bonajn kondiĉojn por Esperanto-instruado kaj tradukado de Esperantaj materialoj, por ke la lingvo pli bone disvolviĝu en la budhisma rondo kaj ke la religio pl ivaste koniĝu tra la mondo pere de Esperanto, internacia helpa lingvo paca kaj facile lernebla.

Origino:http://www.espero.com.cn/se/txt/2010-03/29/content_258607.htm
http://esperanto.china.org.cn/2010-03/29/content_22556611.htm

137
Trezorejo de Vero / 4-3. La rakonto de Vidudabo
« je: majo 04, 2014, 06:43:54 atm »
  Serĉanto de plezuro fordrivis

  4-3. La rakonto de Vidudabo

  kiel granda fluo forportas dormantan vilaĝon,

  Morto kaptas kaj forportas tiun,

  Kiu hava kroĉiĝantan menson

  kaj kolektas nur plezur-florojn.

  Dum sia restado en la Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiun ĉi kvarverson rilate al Vidudabo, filo de Reĝo Pasenado de Kosalo.

  Kun deziro edziĝi en la klanon de Ŝakjao, Reĝo Pasenado de Kosalo sendis mision al Kapilavasto por peti la manon de unu el Ŝakjaaj reĝidinoj. La Ŝakjaaj reĝidoj ne volis ofendi Reĝon Pasenado, do ili respondis, ke ili kontentos pri lia postulo, sed anstataŭ Ŝakjaan reĝidinon, ili sendis tre belan knabinon naskigitan de Reĝo Mahanamo per servistino. Reĝo Pasenado faris la knabinon unu el siaj ĉefaj reĝinoj, kaj ŝi naskis filon poste. La filo nomiĝis Vidudabo. Kiam la reĝido estis dekses-jara, li vizitis Reĝon Mahanamo kaj Ŝakjaajn reĝidojn. Oni regalis lin ĝentile, sed anticipe sendis ĉiujn Ŝakjaajn reĝidojn plijunajn ol Vidudabo al vilaĝo, por ke ili ne esprimu sian estimon al li. Restinte kelkajn tagojn en Kapilavasto, Vidudabo kaj liaj sekvantoj forlasis al la hejmo. Tuj post ilia forlaso, servistino baniĝis per lakto en la loko, kie sidis Vidudabo. Ŝi blasfemis lin, kriante: "Tio ĉi estas loko, kie la filo de servistino sidis..." Ĝuste en tiu momento, unu el la sekvantoj de Vidudabo revenis por preni ion, kion li lasis en la palaco, kaj aŭdis la vortojn de la servistino. La servistino ankaŭ informis lin, ke Vasabakatija, la patrino de Vidudabo, estas filino de servistino de Mahanamo.

  Kiam Vidudabo informiĝis pri la okazaĵo, li furioziĝis kaj deklaris, ke li forviŝos la tutan klanon de Ŝakjaoj iutage. Por efektivigi sian promeson, post kiam li fariĝis reĝo, li marŝis al Ŝakjaa klano kun sia armeo kaj masakris ilin ĉiujn, nur kun escepto de malmultaj, kiuj restis ĉe Mahanamo kaj aliaj homoj. Sur la vojo al la hejmo, Vidudabo kaj lia armeo entendariĝis sur la bordo de la Aciravatia Rivero. La rivero leviĝis kaj per granda fluo forportis Vidudabon kaj lian tutan armeon.

  Informiĝinte pri ambaŭ tragediaj okazaĵoj, la Budho eksplikis al la monaĥoj, ke liaj parencoj, la Ŝakjaaj reĝidoj, iam metis venenon en la riveron por mortigi fiŝojn en siaj antaŭaj vivoj. Do rilate al la akcidento pri Vidudabo kaj lia armeo, la Budho recitis la kvarverson.

138
  Kiu konkeras morton?

  4-2. La rakonto de monaĥo kontemplanta la korpon kiel miraĝon

  Sciinte la korpon kiel vezikon,

  Perceptinte la naturon kiel miraĝon,

  Kaj rompinte la florsagon de Marao,

  Oni iras ekster la vido de Morto.

  Dum sia restado en la Ĝetavana Monaĥejo, la Budho diris tiun ĉi kvarverson rilate al iu monaĥo.

  Monaĥo lernis meditan metodon de la Budho kaj iris en arbaron por praktiki. Sed li ne povis atingi arahantecon post strebado kaj klopodo per sia tuta energio. Li pensis: "Mi petos de la Budho meditan metodon pli konvenan por mia bezono." Li ekiris al la Budho kun la intenco.

  Li vidis miraĝon sur la vojo kaj tuj pensis: "Tiu ĉi miraĝo en varma sezono ŝajnas vera al homoj en malproksimo, sed malaperas je ilia proksimiĝo. La nuna ekzisteco ankaŭ estas malvera pro kaŭzo de estiĝo kaj detruiĝo." Koncentrinte sian menson sur la miraĝon, li meditis pri ĝi. Laciĝinte de la longa vojaĝo, li sin banis en la Aĝiravatia Rivero kaj sidiĝis en la arba ombro sur la riverbordo ĉe akvofalo. Kiam li sidante rigardis la blankajn akverojn disiĝantaj pro la akva frapiĝo kontraŭ rokoj, li pensis: " La estiĝinta ekzisteco ĝuste tiel disiĝas kiel akveroj." Poste, li ekmeditis pri tio.

  Sidante en sia parfuma ĉambro, la Budho vidis la pliaĝulon kaj diris: "Monaĥo, tiu ĉi ekzisteco vere similas al veziko en la ŝaŭmo aŭ miraĝo  tiel estiĝinta kaj malestiĝanta." Parolinte, la Budho diris tiun ĉi kvarverson.

  Nia korpo similas al ŝaŭmo aŭ veziko. Ĝi disiĝas rapide. La naturo de vivo similas al miraĝo aŭ iluzio. Do ni devas rezigni tiujn malrealaĵojn. Por atingi tion ni devas detrui Maraajn florsagojn, per kiu li logas homojn. Estas necese por la serĉantoj de vero transpasi la regionon de Marao al la stato, kiu estas ne videbla por li. Marao nur konas la regnon de morto. La serĉantoj de vero iros trans la regionon al la "senmorteco" (nirvano), kiu estas regno neniam videbla por Marao.



139
Fundamento de Budhismo / Ĉapitro 2. 22
« je: majo 02, 2014, 10:52:32 atm »
  22. D: Bonvolu koncize ekspliki al mi, kio estas la “Dek du ligoj de Dependa origino?”

  R: La budhisma teorio de Dependa origino centriĝis ĉe la problemo de homa vivo. Laŭ budhismo, ekzistas dek aŭ dek du ligoj de Dependa Origino. La dek du ligoj estas senscieco (Avijja), mensformiĝo (Sankhara), konscio (Vinnana), nomformo, kiu estas kuniĝo de korpo kaj menso (nama-rupa), ses sensorganoj, kontakto inter sensorganoj kaj ses sensobjektoj (Phassa), sensoj (Vedana), deziro (Tanha), kroĉiĝo (Upadana), ekzistiĝo (Bhava), naskiĝo (Jati), kaj maljuniĝo kaj morto (jara-marana). Lasu min ekspliki ilin koncize.

  (1) Maljuniĝo kaj Morto estas la komenca punkto, de kiu ni observas la individuan vivon. Maljuniĝo, morto, afliktiĝo kaj malĝojo estas neeviteblaj en la homa vivo. Kio estas la origino de maljuniĝo, morto, afliktiĝo kaj malĝojo? Tio estas (2) naskiĝo (Jati). Se homo ne naskiĝus, okazus nek maljuniĝo kaj morto, nek doloro kaj afliktiĝo. Kvankam la kondiĉoj por naskiĝo estas multaj, la plej grava estas (3) procezo de estiĝo (Bhava), kiu signifas ekzistecon. Se mi diras koncize, estiĝo estas speco de latenta forto kreita de la bona kaj malbona karmoj de homa korpo, parolo kaj menso, kiuj decidis homan estontecon. La forto de karmo ne eviteble rezultigas naskiĝon kaj morton. Kio estas la kondiĉo por la estiĝo? Tio estas (4) preno aŭ kroĉiĝo (Upadana). Preno signifas avidon kaj kroĉiĝon al videblaj objektoj, sonoj, odoroj, gustoj kaj tuŝeblaj objektoj kaj al posedo de amindaj aferoj. Tio estas preno. Pro tiuj egocentraj preno kaj kroĉiĝo estiĝas aktivadoj de korpo, parolo kaj menso. Preno estiĝis de (5) deziro (Tanha). Ni povas simple ekspliki ĝin kiel deziron al ekzisteco aŭ daŭrigado de vivo. Ĝi estas la funkciiga forto de aktivadoj de vivo. La deziro por vivo kondukas al preno aŭ kroĉiĝo, kiu kaŭzas korpan, parolan kaj mensan aktivadojn formantajn la forton de karmo, rezultigas naskiĝon kaj morton. Do deziro, preno kaj estiĝo kune nomiĝas la kaŭzo de naskiĝo kaj morto. La supra enhavo eksplikas la kaŭzan kaj efektan rilaton inter iluzio, karmo kaj sufero. Por plue esplori la originon de la deziro pri vivo, estas necese ekspliki la rilaton inter (6) senso (Vedana), (7) kontakto (Phassa) kaj (8) ses sensorganoj (Salayatana). Senso signifas la sentojn rilatajn kun efektiva ekzisteco, kiu povas klasifikiĝi en tri grupojn de plezuro (sukha vedana), malplezuro (dukkha vedana) kaj neŭtreco (upekkha vedana). Kiam ni spertas plezuran kaj malplezuran sentojn, la deziro por ekzisteco stimuliĝas kaj impetas. Senso estas la respondo al stimulado de la ekstera mondo. Do ĝi dependas de kontakto (phassa) inter la sensorganoj kaj sensobjektoj. Tiel kontakto estas la komenca punkto de la mensa konkordo al sensorganoj, sensobjektoj kaj konscio. Ekzemple, la okuloj (eye-indriya) kontaktas la ruĝan koloron kiel objekton. Kiam la ruĝa koloro stimulas la okulojn, ekagas la okula senso, kiu respondecas pri la vido. Pro la interago de organo, objekto kaj konscio, kontakto okazas al ruĝa koloro. En tiu ĉi maniero, kontakto dependas de la ses sensorganoj (Salayatana). La ses sensorganoj estas okuloj, oreloj, nazo, lango, korpo kaj menso, kiuj havas la funkciojn percepti la ses sensobjektojn de vidaĵo, sono, odoro, gusto, tuŝaĵo kaj darmo. Darmo ĉi tie signifas la impreson lasitan de la unuaj kvin elementoj aŭ la objekton de la mensorgano.

  Krome, kiam ni faras esploron pri la origino de la ses sensorganoj, ni venas al (9) nomformo (Nama-rupa). La signifo de nomformo, kiel menciita supre, estas kombino de korpo kaj menso aŭ la kvin kuniĝoj. La ekzisteco de la ses sensorganoj tute dependas de la korpo kaj menso, aŭ en aliaj vortoj, nomformo estas la bazo de la ses organoj. De kia kondiĉo nomformo dependas? Ĝi dependas de (10) konscio (Vinnana). Konscio estas parto de nomformo. Sed kiam oni prenas nomformon kiel objekton de komprenado, konscio fariĝas kerno de la nomformo. Konscio havas la funkcion rekoni kaj juĝi la objektojn, faras la objektojn pli distingaj, pli fortigas la kapablecon de la sensorganoj por regi la sensojn, perceptojn kaj pensadon. Do la unuiĝo de la korpo kaj menso dependas de konscio, kaj konscio siavice dependas de la korpo kaj menso. Konscio ne povas ekzisti sindetenante de la funkcianta nomformo ĉar ĝi okazas surbaze de la stimulo de objektoj al la sensorganoj kaj la helpo de sensoj, perceptoj kaj pripensoj. En konkludo, nomformo kaj konscio havas rilaton de tuta dependeco. La antaŭa diskutado temas pri la dek ligoj de Dependa Origino. Se ni rigardas la nunajn aktivadojn de homo, ni povas tute kompreni la dek ligojn de Dependa Origino. Tamen por ekspliki la senĉesan rondiradon de naskiĝo kaj morto, ni devas aldoni pliajn du ligojn, mensformiĝo (Sankhara) kaj senscieco (Avijja). Kune kun la supraj dek, ili konsistigas la dek du ligojn de Dependa Origino.

  (11) Mensformiĝo (Sankhara) havas la saman signifon kiel (3) ekzistiĝo (Bhava). Se ni konsideras la karmon kreitan de korpo, parolo kaj menso en la nuna tempo, ĝi havas potencan povon kondukantan al la estonta frukto, kiu estas konata kiel “estiĝo” (Bhava). Sed kiam ni konsideras hodiaŭan maturan frukton (rezulto), kiu formiĝis el pasinta karmo (aŭ kondutoj), ĝi estas konata kiel “mensformiĝo” (Sankhara). Konscio kaj nomformo estas la hodiaŭaj maturaj fruktoj, kiuj dependas de la antaŭa sensformiĝo. Pro la cirkloj de la pasintaj “sensformiĝoj” kun iliaj nesondeblaj komencoj, kutimo fariĝas dua naturo. Ĝuste pro ekzisteco de la latenta povo, kiu regas homajn agojn, la fenomeno de naskiĝo kaj morto, sufero kaj afliktiĝo okazas senĉese. Sensformiĝo siavice dependas de senscieco (Avijja). Senscieco signifas nekapablecon vidi aferojn kiel ili efektive estas, aŭ vidi realecon de efemera kaj senegoa darmojn, kiuj estiĝas kiam la kondiĉoj estiĝas, kaj malestiĝas kiam la kondiĉoj malestiĝas. Senscia homo tute ne komprenas la fakton, ke liaj korpo kaj menso nur formiĝis el kaŭzo kaj kondiĉoj, sed sin tenas al la ideo, ke ekzistas eterna, unika kaj reganta egoo. Pro la kroĉiĝo de sia “egoo” (atta-abhinivesa), li sentas plezuron, malplezuron kaj neŭtrecon, kaj tiel havas afliktiĝon de avido, malamo kaj senscieco, kiuj rezultigas diversajn bonan kaj malbonan karmojn. Do la ĉefa kaŭzo de naskiĝa kaj morta suferoj de homo situas en senscieco (Avijja).

  Se ni diras koncize, la Dek du Ligoj de Dependa Origino nur estas rilatoj inter iluzio, karmo kaj sufero. Senscieco kaj mensformiĝo estas la rezulto de la iluzioj kaj karmoj el la senfina pasinteco, kiuj jam kaŭzis la nunajn dolorajn fruktojn de konscio, nomformo, ses senorganoj, kontakto kaj senso. Deziro, preno kaj estiĝo estas la nunaj iluzioj kaj karmoj, kiuj kondukos al estontaj suferaj fruktoj de naskiĝo, maljuniĝo kaj morto. Ĉio menciita supre inkluziviĝis en la frazo “Ĉiuj kleŝoj estas suferaj” kovranta la konceptojn “La vero de sufero (Dukkha-sacca) kaj “La vero de origino de suferado” (Samudaya-sacca), kiuj estas du el la kvar “Noblaj Veroj”(Ariya-sacca).

140
Esperanta novaĵo / La 70-a elsendo de Retradio BRE
« je: majo 01, 2014, 04:06:19 ptm »
Retradio 70/2014-05-03
 Saluton,karaj amikoj!
 Nun ni ekdisaŭdigis la 70-an elsendon de Retradio BRE je la adreso:http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1666
 Elsendlisto
 Budhisma sutro
 36.Elfosi la okulojn de ermito
 37.Mortigi bovojn
 Budhismaj rakonto
 4-1.La rakonto de kvincent monaĥoj
 Budhisma muzko
Ĉantado de budha nomo Amitabho
 Budisma scio
 Demandoj 17-21 deĉapitro 2
 Valora homa vivo
 Juna monaĥo vendasŝtonon
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

141
Forumo pri vortoj / Abidarmo
« je: aprilo 27, 2014, 09:49:31 atm »
Kolektaĵo de komentarioj kaj klarigoj de la sutroj, fare de la disĉiploj de budho aŭ aliaj eminentaj budhanoj. Unu el la tri korboj de budhisma sankta skribo. Aliaj du estas sutro kaj vinajo. sanskrite: abhidharma, palie: abhidhamma, angle: abhidharma, ĉine: 阿毘達磨, japane: abidaruma ekzemploj: Oni klarigas krom budhismajn terminojn, ankaŭ tre profundan filozofion en abidarmo. observoj: abhi+dharmo originale signifas kontraŭ/pri-instruo, tio estas, klarigo pri la instruoj de budho. MEV: "Kolekto de fruaj budhismaj tekstoj. La sanskrita abhidharma entenas abhi <al,pri> kaj dharma <leĝo, regulo, darmo>." Pli precize, abidarmo ne enhavas la instruojn de budho mem laŭ ties parolo, sed la postaj komentariojn fare de la disĉiploj. Laŭ palia tradicio, sutro diras malrekte, tiel estas laŭ vivestaĵoj, abidarmo rekte, laŭ fenomenoj (darmoj); ĉi tie 'abi' signifas rekte.

El vikio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Abidarmo

142
Trezorejo de Vero / 4-1. La rakonto de kvincent monaĥoj
« je: aprilo 27, 2014, 08:15:39 atm »
  La faranto de florkrono

  4-1. La rakonto de kvincent monaĥoj

  Kiu penetre konas la homan mondon

  kaj tiujn de Marao kaj dioj?

  Kiu distingos la perfekte instruitan darmon,

  Kiel tiu lerte selektas florojn?

  Bone trejnita homo penetre konas la homan mondon

  Kaj tiujn de Marao kaj dioj

  Bone trejnita homo distingas la perfekte instruitan darmon

  kiel tiu lerte selektas florojn.

  Dum sia restado en la Ĝetavana monaĥejo, la Budho parolis tiujn kvarversaĵojn rilate al kvincent monaĥoj.

  Kvincent monaĥoj akompanis la Budhon al vilaĝo kaj poste revenis al la Ĝetavana monaĥejo. En la vespero, la Budho iris al la monaĥoj kiam ili parolis pri la vojaĝo, kaj precipe pri la kondiĉo de la lando, ĉu ĝi estas ebena aŭ monta, aŭ ĉu la tero estas kota aŭ sabla kaj ruĝa aŭ nigra. Kun scio pri la temo de ilia parolo, la Budho diris al ili: "Monaĥoj, la temo priparolata de vi estas ekster via korpo. Fakte estas pli bone ekzameni vian propran korpon kaj fari preparadon por praktiki meditadon."

  Spertulo de florkrona farado selektas, plukas kaj bone aranĝas florojn en florkronojn. En la sama maniero, kiu ekzamenas la naturon de vivo penetre? Kiu bone konas la veran naturon de la homa vivo kaj statoj de subaj mondoj kaj ĉieluloj? Kaj kiu penetre komprenos la perfekte predikitan darmon kiel sperta faranto de florkronoj lerte plukas kaj aranĝas florojn?

  La studento, lernanto, esploranto, disĉiplo, kaj disciplina persono bone komprenos la doktrinon kiel sperta faranto de florkrono rekonas kaj aranĝas florojn. La lernanto, esploranto kaj studento penetre konas la mondon de Marao, la staton de ĉieluloj kaj la ekzistecon sur la tero. Li forigos kaj certigos diversajn partojn de la doktrino, kiel lerta faranto de florkrono plukas kaj aranĝas la florojn en florkronojn.

143
Forumo pri vortoj / Prova vorto "telerkresto"
« je: aprilo 25, 2014, 07:15:29 ptm »
La rondaj kaj ebenaj partoj en budhisma pagodo. En la cxina lingvo estas "露盘(lu pan), kiu signifas teleron por dolcxa roso". En la angla lingvo oni uzas terminon "water-dish crest".

144
Sutro de cent paraboloj / 62. Manĝi fazanaĵon por resaniĝo
« je: aprilo 25, 2014, 02:38:02 ptm »
 62. Manĝi fazanaĵon por resaniĝo
  Iam antaŭe, iu suferis de grava malsano. Kuracisto ekzamenis lin kaj proponis, ke li konstante manĝu fazanaĵon por resaniĝi.
  La malsanulo do aĉetis fazanon en la bazaro, kaj finmanĝinte ĝin, li ne plu manĝis aliajn.
  Poste, kiam la kuracisto vidis la malsanulon, li demandis: "Ĉu vi jam resaniĝis?"
  La malsanulo respondis: "Vi proponis, ke mi konstante manĝu fazanaĵon. Do mi finmanĝis unu fazanon, sed ne plu kuraĝis manĝi pliajn."
  La kuracisto riproĉis lin: "Se vi jam manĝis unu, pro kio vi plu ne manĝis aliajn? Ĉu vi povas resaniĝi nur per unu fazano?"
  La membroj de aliaj religioj ankaŭ tiel kondutis. Ili aŭdis instruon de budhoj kaj bodisatvoj kiel la plej bonaj kuracistoj, ke oni devas kompreni sian menson. La membroj de aliaj religioj kroĉiĝis al eterneco, kaj opinias, ke la pasinteco, estanteco kaj estonteco estas konscio kaj neniam variiĝas aŭ malestiĝas, kiel manĝado nur de unu fazano ne povas kuraci malsanon de malsaĝo kaj kleŝo. La budhoj kun granda saĝo instruas la membrojn de aliaj religioj, ke ili rezignu la vidpunkton de eterneco: Ĉiuj darmoj estiĝas kaj malestiĝas konsentante, kiel povas ekzisti senŝanĝa darmo? Simile al la kuracisto, kiu proponas al la malsanulo daŭre manĝi fazanajon por resaniĝi, la Budho ankaŭ instruas al vivestaĵoj, ke la dharmo ne estas eterna pro sia malestiĝo kaj ne ĉesas pro sia sinsekveco, por helpi ilin kontraŭ la vidpunkto de eterneco.

145
Sutro de cent paraboloj / 61. La kreaĵo de brama disĉiplo
« je: aprilo 25, 2014, 01:58:15 ptm »
61. La kreaĵo de brama disĉiplo

  Ĉiuj bramanoj diris: “La Bramo estas la patro de la mondo. Li kreis ĉion en la universo, kaj estas la nura reganto de la mondo.”

  Iu el liaj disĉiploj diris: "Ankaŭ mi povas krei ĉion." Li estis sufiĉe malsaĝa, tamen li delkaris, ke li estas plena de saĝo. Li diris al la Bramo: "Ankaŭ mi volas ĉion krei."

  La Bramo respondis al li: "Ne tiel pensu. Vi ne kapablas tion fari."

  La disĉiplo ekagis malgraŭ la deadmono de la Bramo.

  Vidinte la kreaĵon de la disĉiplo, la Bramo diris: "Vi faris la homan kapon tro granda, dum la kolon tro maldika; vi faris la manojn tro grandaj dum la brakojn tro mallongaj; vi faris la piedojn tro malgrandaj dum la kalkanojn tro grandaj, simile al tiuj de piŝaĉo."

  De tio oni devas scii, ke ĉio estiĝas laŭ siaj propraj kaŭzo kaj kondiĉo, sed tute ne estas kreita de la Bramo.

  La predikado de budhoj liberas de du ekstremoj kaj vidpunktoj de ambaŭ eterneco kaj nihilismo, same kiel la Sanktaj Okeraj Vojoj. Sed aliaj religioj kroĉiĝas al la vidpunktoj de eterneco kaj nihilismo tuj vidinte ilin kaj trompas la homojn en la formo de preditado, tamen ilia instruo estas kontraŭ la vero.

146
Forumo pri vortoj / Prova vorto "rakŝaso"
« je: aprilo 24, 2014, 06:58:51 ptm »
Rakŝaso: Iu speca demono frekventas en akvo kaj manĝas homon. Ĝi havas saman rankon kun Jakŝaso.

147
Forumo pri vortoj / Prova vorto "piŝaĉo"
« je: aprilo 24, 2014, 02:42:55 ptm »
Piŝaĉo:  Sangsuĉa demono

148
Sutro de cent paraboloj / 60. Ombro de Oro
« je: aprilo 24, 2014, 02:21:02 ptm »
60. Ombro de Oro

  Iam antaŭe, malsaĝulo iris al granda cisterno, hazarde vidis ombron de oro en la akvofundo kaj kriis, ke troviĝas oro en la akvo. Li tuj enakviĝis kaj ekgratis ŝlimon por trovi la oron. Sed anstataŭ ĝin eltrovi, li elĉerpiĝis de tio kaj devis eliri por ripozi. Sed kiam la akvo reklariĝis, la ora ombro refoje aperis en la akvo. Li do denove enakviĝis por daŭrigi la serĉadon, sed ankoraŭ trovis nenion.

  Tiam lia patro venis por serĉi lin. Vidinte tion, li demandis lin: "Kion vi faras, ke vi estas tiel laca?"

  La filo respondis: "Troviĝas oro en la akvofundo! Mi enakviĝis por serĉi ĝin en la ŝlimo, sed nenion povis trovi ĝis mia elĉerpiĝo!"

  Pririgardinte la ombron en la akvofundo, la patro eksciis, ke oro troviĝas sur la arbo kaj respeguliĝas en la akvo. Li do diris al la filo: "Kompreneble birdo portis ĝin kaj faligis ĝin sur la arbon."

  La filo do grimpis sur la arbon laŭ propono de la patro kaj vere trovis oron.

  Malsaĝaj homoj en la mondo ankaŭ tiel kondutas. Ili prenas senegoecon kiel sin mem, kvazaŭ ombron kiel oron kaj klopodas por trovi oron en la ombro, sed havas nenian rezulton.

149
Sutro de cent paraboloj / 59. Rigardi botelfaradon
« je: aprilo 24, 2014, 02:19:42 ptm »
59. Rigardi botelfaradon

  Iam antaŭe, du viroj al metiisto de argilaĵo, kaj absorbite rigardis lin fari botelon per tornilo.

  Unu el ili foriris al festeno post nelonge, kaj akiris bongustan manĝaĵon kaj ankaŭ trezoron.

  La alia daŭre rigardis la botelfaradon. Li pensis: "Mi iros nur post kontentiĝo de la rigardo." La tempo forpasis iom post iom, kaj la suno jam subiĝis, tamen li ankoraŭ ne kontentiĝis de la rigardo. Pro tio li perdis la bonŝancon por la manĝaĵo kaj vestaĵo.

  La malsaĝuloj ankaŭ estas similaj. Ili okupiĝas pri bagatelaj aferoj kaj trovas tion ordinara.

  Homoj faras karmon hodiaŭ,

  kaj ankaŭ alian morgaŭ.

  Estiĝis la Budho, la granda drako.

  Kaj lia voĉo tondras tra la tuta mondo.

  La darma pluvo falas ne haltigeble,

  Sed ili ne aŭskultas pro sia kaŭzo.

  Ili ne scias la alvenon de sia morto,

  Kaj perdas la bonŝancon al budhismo.

  Ili ne povas akiri trezoron de la darmo,

  Sed ĉiam restas en la sufera stato.

  Ili kontraŭas la ĝustan darmon.

  Pro sia rigardo de botelfarado.

  Pro la vidpunkto de eterneco.

  Ili perdas ĉiujn profitoj el darmo.

  Kaj neniam havas esperon de liberiĝo.

150
Esperanta novaĵo / La 69-a elsendo de Retradio BRE
« je: aprilo 24, 2014, 10:14:20 atm »
Retradio 69/2014-04-27
Saluton, karaj amikoj!
Nun ni ekdisaŭdigis la 68-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1661
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!
Elsendlisto
Budhisma sutro
34. Transporti dolĉan akvon
35. Spegulo en la skatolo de trezoro
Budhismaj rakonto
3-9. La rakonto de Sorejo
Budhisma muzko
Mantro de Bodisatvo Avalokiteŝvaro
Budisma scio
Demandoj 10-16 de ĉapitro 2
Bonan aŭdeblecon al vi!

Paĝoj: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 [10] 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 ... 33