Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Mesaĝoj - Petro

Paĝoj: 1 2 3 [4] 5 6 7 8
46
La vivo de la Budho / Re: 2-20. La kverelado ĉe Kosambi
« je: aŭgusto 30, 2013, 11:38:01 ptm »
Kara,
Jen maloportunaj vortoj, kiujn mi ne komprenis:
"vinajaj reguloj": kio estas tio ? (nova vorto ? vidu la kunmetitan dosieron)
"similio": ĉu "simio", eble ? (tria alineo, kvara frazo)
"gonajn": ĉu "bonajn" ? (sesa alineo)
Kore
Petro

47
La vivo de la Budho / Re: 2-3. La patrono Reĝo Bimbisara
« je: aŭgusto 30, 2013, 04:19:41 ptm »
Kara amiko,
Mi dankas por viaj klopodoj. Mi printis la tutan fadenon por ke Eva legu la anglan parton. Mi poste remesaĝos.
Atentigu min, kiam vi tradukos la tekston, se tio devos esti prokrastita pro iu ajn kialo.
Kore
Petro

48
La vivo de la Budho / Re: 2-19. Ĝivaka, la budha kuracisto
« je: aŭgusto 30, 2013, 03:53:44 ptm »
Kara amiko,
Mi dankas por la klarigoj. Do fakte, vi uzis ĝustan vorton. La kialo de mia miskompreno rilate al "konsiliĝo" estis, ke mi malofte legas la PIV, dum mi
ĝisfunde legas la vortaron de G. Waringhien unue, ĉar ĝi donas fajnajn esprimojn, sed nur en la franca. kaj estas mankoj, ĉar la libron,
W. verkis en la jaro 1955. La ĵonglado inter la PIV kaj tiu vortaro estas sufiĉe peniga. Tamen mi multe ŝatas viajn klarigojn ĉar ili estas klaraj kaj
ofte ĝustaj.
Kore
Petro

49
La vivo de la Budho / Re: 2-19. Ĝivaka, la budha kuracisto
« je: aŭgusto 28, 2013, 06:32:13 ptm »
Kara amiko,
Mi ĵus legis tiun tekston kaj trovis ĝin bonega, krom la esprimo "unuan budhisman konsiliĝon", kiun mi ne povis imagi al mi: ĉu "budhisma konsiliĝo" prezentas homojn, kiuj estas lertaj en ilia fako, ekz. pri Budhismo, aŭ estas propraj
al la stato de kuracisto, kiu daŭre konsiliĝas por akiri kun iliaj pacientoj ilian resaniĝon. Sinonimo = konsulto.
Dankon por tiu precizigo.
Kore
Petro

50
La vivo de la Budho / Re: 2-3. La patrono Reĝo Bimbisara
« je: aŭgusto 28, 2013, 05:57:02 ptm »
Kara,
Ĉu vi povas havigi al mi tiun anglan tekston ? Mia edzino Eva bone regas tiun lingvon. Ŝi do povos klarigi al mi tiujn subtilaĵojn.
Antaŭdankon
Petro

51
La vivo de la Budho / Re: 2-16. Provo kalumni la Budhon
« je: aŭgusto 28, 2013, 05:50:50 ptm »
Kara,
Mi dankas pro via respondo.
Mi trovis uzadon por "afektema": " kiel afektema estas la nuntempa junularo!", ĝi fontas el la Reta Vortaro. Ĉu tiu uzo respondas al la senco, kiun vi uzis ? Ĉu vi povas citi la frazon,
 kiun vi trovis en "Infanoj en Torento" ?
Kore
Petro

52
La vivo de la Budho / Re: 2-16. Provo kalumni la Budhon
« je: aŭgusto 28, 2013, 02:06:36 atm »
Kara amiko,
Mi hazarde legis tiun tekston kaj trovis reĝustigon por fari ĉe la vorto "kovertiĝo", kiun mi supozas esti "konvertiĝo". Mi iom post iom legos ĉiujn viajn tekstojn.
Ankaŭ la titolo suferas pro la manko de litero "i" en "kalumni".
Kaj kion signifas "defluido", en
Citaĵo
Ili ŝin mortigis kaj enterigis en proksima defluido.
? Mi ne trovis la vorton en la PIV.
Ĉu vi certas pri "afekteme" en la frazo "La asketoj afekteme ekserĉis Sundari en la Ĝeta Arbaro."? Ĉu ne pli bone estus "ŝajnige" ? "Afekteme" posedas la afikson -em-,
kiu resendas al nura "inklino je io", do oni povas ne vidi la hipokritecon de la efektiva ŝajnigo. Fakte la asketoj ekserĉis la junulinon, ne inklinis je serĉado.
Poste, la rakonto diras, ke la Budho bazis sian rezonadon sur la sincereco de siaj anoj, ĉu ? Tiu sincereco estas la ĉefa afero, laŭ mi. Sed mi dubas pri tio; eble vi povos
lasi tiujn vortojn senŝanĝaj. Mi lasas vin, ke vi decidu.
Ĉion bonan al vi
Kore
Petro

53
La vivo de la Budho / Re: 2-3. La patrono Reĝo Bimbisara
« je: aŭgusto 28, 2013, 01:50:00 atm »
Kara amiko,
Mi trovis vorton, kiun mi ne komprenis, nome : sotapano
Citaĵo
Reĝo Bimbisara atingis la unuan ŝtupon de sankteco kaj fariĝis sotapano.
Mi lasis la frazon, en kiu vi povos trovi ĝin, per kursivaj substrekitaj literoj. Kiel vi jam scias, mi estas scivolema pri tiuj, mi opinias, ĉinaĵoj aŭ almenaŭ aziaĵoj.
Mi ne povis trovi tiun vorton, sotapano, en miaj vortaroj, inkluzive la PIV. Mi esperas, ke vi povos klarigi al mi, kian specon de sanktulo ĝi prezentas.
Mi tute dankas pro via afableco por konigi al mi la apartaĵoj de aziaj gentoj aŭ etnoj aŭ eĉ nacioj, depende de via sento aparteni al iu aŭ alia el tiuj klasoj de homoj.
La respondo ne estas urĝa. Vi povas respondi private, se vi preferas. Vi ankaŭ povas ne respondi: mi komprenos kaj ne volas tedi vin.
Kun miaj apartaj dankoj
Kore
Petro

54
La vivo de la Budho / Re: 2-18. Donaco de Ambapali
« je: aŭgusto 26, 2013, 06:19:37 ptm »
Saluton, kara amiko

Mi trovis la tekston
Citaĵo
kun aŭrolo ĉirkaŭ la kapo
, kiun mi ne trovas ĝusta. Ĉu vere vi volis skribi "aŭrolo" ? Aŭ pli bone estu "aŭreolo" aŭ io, kio rilatas al "aŭro". Mi konas tiun ĉi vorton, ĉar antaŭe mi legis libron "la sekretoj pri la aŭro", en franca lingvo; aŭtoris ĝin tibeta lamao Rampa. Ĉu vi intencas paroli pri tiuj mensaj kapabloj de la Budho, kiuj estas ekster niaj teraj povoj, ekzemple pri la etera korpo de la homo kaj astralaj mondoj ? Antaŭan dankon por viaj klarigoj ĉi teme.
Korajn salutojn kaj ĉion bonan
Petro

55
La vivo de la Budho / Re: 2-15. Reĝo Pasenadi lernis veran karakteron (2)
« je: aŭgusto 18, 2013, 06:42:03 ptm »
En la sesa linio troviĝas "liajn bonajn aŭ bonajn kvalitojn," kiu verŝajne ne estas ĝusta. Almenaŭ unufoje, oni devus trovi "malbonaj". Poste mankas "i" ĉe "konatiĝ".
Mi petas pardonon pro tiuj multaj reĝustigoj.
Sincere
Petro

56
La vivo de la Budho / Re: 2-13. La tragedio de Reĝo Bimbisara
« je: aŭgusto 18, 2013, 04:12:02 ptm »
Vi tre bone faris. Kvankam vi skribis "elektran", mi komprenis, ke devas esti "elektronikan", kiu ne estas sama. Fakte la vortoj estas preskaŭ samaj; nur la koncernaj kurentoj (elektraj) estas pli etaj, kiam oni parolas pri informatiko.
Amike
Petro

57
Estas unu vorto malbone skribita, en la komenco : Gomato (tria frazo).
Amike
Petro

58
La vivo de la Budho / Re: 2-13. La tragedio de Reĝo Bimbisara
« je: aŭgusto 17, 2013, 03:59:31 ptm »
Por mi, via ŝanĝo estis tute oportuna: nun, la frazo bone fluas en mia menso, dankon. Sed kion diras aliaj uloj, kiuj legis aŭ legas la forumon ?
Ĉu estas kelkaj homoj, kiel mi, kiuj trovas viajn tekstojn klaraj kaj bonstilaj ? La konsilo "konjugacii la i-vortojn", venis de samideano Ŝerpijo, en lia libro "Esperantaj Gramatikiloj". Ĉu vi legis tiun libron ?
Dankon por via respondo, vi estis tute afabla tion fari.
Respekteme kaj samideane
Petro

59
La vivo de la Budho / Re: 2-13. La tragedio de Reĝo Bimbisara
« je: aŭgusto 15, 2013, 07:47:51 ptm »
La traduko estas bona. Mi nur trovis rimarketon por fari : en la 7a frazo,"Anstataŭ puni Aĝatasatu pro lia malbona intenco, Reĝo Bimbisara fari lin reĝo." Por mi, kiel franca, mi ne tre ŝatas vidi tiun duan i-vorton ne konjugaciita. Vi povas anstataŭi la i-vortojn per konjugaciitaj formoj, kiuj estos pli klaraj kaj kompreneblaj : "Anstataŭ ke li punis Aĝatasatu pro lia malbona intenco, Reĝo Bimbisara faris lin reĝo." Ĉu vi rimarkis ion, kiam vi rememoras al vi la ĉinan konstruon ? Eble mi komplikas la aferon. Do se vi ne vidas diferencon, ne zorgu pri tio. Ne tre gravas. La kialo estas, ke en la franca, kiam ni parolas per i-vortoj, ni draste simpligas la konjugacion, celante forgesi la personojn, kiuj agas. Sed tio iom difektas la kompreniĝon...
Se vi ne bone komprenas, kion mi diras, petu pliajn klarigojn.
Petro

60
La vivo de la Budho / Re: 2-11. Juĝata kaj la sep specoj de edzinoj
« je: aŭgusto 12, 2013, 04:53:34 atm »
Restas la frazo de la dekdua alineo, nome “Estas edzo simila al servistino". Ĉu ne estus "edzino", anstataŭ "edzo" ? Eble, mi ne komprenis la kialon de via vortigo. Fakte, oni povas kompreni la sencon de "edzo", kiel ĝenerala edzo, kiu povas tradukiĝi sen ina derivado. Do superfluos mia rimarko, ĉu jes ? Klarigu al mi, mi petas.
Vi certe povas klarigi tion, se vi bone komprenas la lingvon

Paĝoj: 1 2 3 [4] 5 6 7 8