Aŭtoro Fadeno: Kiam grekoj renkontis Budhon...  (Legita 4618 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Olivier

  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 11
  • Karma: +0/-0
  • Serĉanto, el Francio
    • Vidi profilon
Kiam grekoj renkontis Budhon...
« je: marto 22, 2013, 06:47:17 atm »
Dum la IVa jarcento aK, la macedono Aleksandro lanĉis siajn armeojn al la konkerado de Azio cele al venki la persan malamikon. Post lia morto, en la jaro 323 aK, disvolviĝis greka reĝlando, la ŝtato de Gandhara kies la teritorioj egalas je la aktualaj zonoj de nordorienta Pakistano kaj orienta Afganio. Tiu lando troviĝis je la kruciĝo de la grandaj civilizacioj kiel la greka, la persa kaj la barata. Tiuj riĉaj influencoj impulsis la kreadon de elektita civilizacio kaj kultura sinkretismo kiuj miksis la grekajn pensadon kaj arton kun budhismo. Oni nomis la arton kreitan en tiu provinco : la grek-budhisma arto.
Ekzemple, en la antikva urbo de Aï Khanoum, en la aktuala nordoriento de Afganio, oni povis trovi belan grekan urbon kun stupoj, hindaj kaj grekaj temploj. Greka kaj persa influencoj videblis kun la reprezentadoj de Bodhisatvo aŭ aliajn personojn de la budha mitologio.
Tiel, iuj statuoj (vidu unu el ili en la paĝo "Budhisma albumo") montras budhon sub la trajto de Apolon, la suna dio de la antikvaj grekoj. Aliaj reprezantadoj figuras Budhon je la bildo de la heroo Heraklo.

La unuaj reprezantadoj de Budho naskiĝis en tiu regiono kaj same, ankaŭ ŝajnas ke la mahayana skolo havas sian devenon tie. Eble la renkonto inter la greka pensado kaj barata budhismo donis naskiĝon je tiu reformo de budhismo. Tio montras ankaŭ ke okcidenta kaj orienta pensado ne estas tiel malsimilaj kiel oni kutimas pensi. Ili povas sin influi unu la alian.

Tiu arta stilo daŭrigis ĝis la 7a jarcento. Por vidi nun kelkajn mirindaĵojn de tiu epoko, necesas viziti paskitanaj muzeoj sed en mia lando, en Francio, kelkaj el ili estas videblaj en la pariza museo nomata Musée Guimet....kiun mi vizitis en 2009 ! Bonan memoraĵon ! Do se iam vi venas en Parizo, ne hezitu vidi la gandharan arton.

http://www.guimet.fr/fr/component/glossaire/?word=Gandh%C3%A2ra
« Lasta redakto: marto 23, 2013, 06:36:17 atm de Olivier »

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: Kiam grekoj renkontis Budhon...
« Respondo #1 je: marto 23, 2013, 02:28:31 atm »
Dankon, kara Olivier! Mi estas Petro, mi vivas apud Liono kaj vidis viajn kontribuojn al tiu budhista retloko, kiu aparte zorgas pri la internacia lingvo Esperanto. Mi esploras la tutan retlokon kaj vidas, ke vi ŝatas tiujn miajn pasiojn, nome antikvecon kaj lingvon, kiu spronas mian emon al miksado de kulturoj. Do mi sopiras por via respondo, kiun mi esperas pozitiva. Mi ankaŭ dankas kaj gratulas pro via partopreno al la elsendaĵo de nia amiko Miaohui. Ĝis!
Petro 
Petro

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: Kiam grekoj renkontis Budhon...
« Respondo #2 je: marto 23, 2013, 02:39:04 atm »
Mi trovis vortojn, kiujn mi ne bone komprenis: ekz. "reprezantado" (kiun mi ŝanĝis al verŝajna "reprezEntanto") kaj "paskitana", kiu probable montras la adjektivadon de la lando "Pakistano"
Eble, vi povos klarigi al mi "gandhara", kiu certe ne rilatas al la ĉefo de neperforto, Gandho !
Dankon por tiuj klarigoj
Petro
Petro

Elsalutinta Olivier

  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 11
  • Karma: +0/-0
  • Serĉanto, el Francio
    • Vidi profilon
Re: Kiam grekoj renkontis Budhon...
« Respondo #3 je: marto 23, 2013, 06:41:58 atm »
Saluton Petro,

Dankon pro via mesaĝo. Estis reprezentado ke mi volis skribi kaj ne efektive reprezantado...mi korektis la vorton...Gandhara estas la antikva nomo de tiu regiono kiu komprenis parte Pakistanon kaj Afganion.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Gandhara
http://fr.wikipedia.org/wiki/Gandh%C3%A2ra
http://en.wikipedia.org/wiki/Gandhara

Mi tre ŝatas gandharan arton ĉar ili reprezentas la sintezon kaj la ligo inter la greka pensado kaj budhismo. Mi tre ŝatas grekajn filosofojn kiel Epikuro kaj Seneko...kaj kiel mi interesiĝas pri la pensado de Budho, tiam la grek-budhisma arto permesas al mi miksi la du... :)
Mi scias ke sendube tio ne estas tre ortodoska pensado...
« Lasta redakto: marto 23, 2013, 06:55:22 atm de Olivier »

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: Kiam grekoj renkontis Budhon...
« Respondo #4 je: marto 24, 2013, 05:45:20 atm »
Dankon por viaj informoj, karaj amikoj.
La kunfandiĝo de ambaŭ kulturoj vere akcelis disvastiĝon de budhismo kaj budhisma kulturo  en diversaj landoj. Post kiam budhismo enkondukiĝis en Ĉinio, okazis refoja kunfandiĝo kun ĉina kulturo, tio estigis la fundamenton de ĉina kulturo de la nuna tempo.
« Lasta redakto: marto 24, 2013, 01:57:38 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Olivier

  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 11
  • Karma: +0/-0
  • Serĉanto, el Francio
    • Vidi profilon
Re: Kiam grekoj renkontis Budhon...
« Respondo #5 je: marto 25, 2013, 05:51:31 atm »
Budhismo estas religio pli fleksebla ol monoteismoj, tiel, pli tolerema, ĝi kapablas adaptiĝi al diversaj malsimilaj kulturoj, ĉu kiel antaŭe kun la greka pensado, ĉu kiel nun kun la ĉina, la tibeta aŭ la japana pensadoj.
Mi vidis en franca televido personon kiu sin reklamis pri budhismo kaj kristanismo. Sendube, la budhistoj povas akcepti tiun aserton sed mi dubas ke kristanaj skoloj jesas pri tio.   ???