Forumo BRE

BUDDHISMO => Sutro de cent paraboloj => Fadeno komencita de: Miaohui je septembro 10, 2014, 02:17:00 ptm

Titolo: 79. Porti Benkojn por la Reĝo
Afiŝo de: Miaohui je septembro 10, 2014, 02:17:00 ptm
79. Porti Benkojn por la Reĝo

  Iam antaŭe, reĝo volis iri en Senĉagrenan Ĝardenon por sin amuzi. Li ordonis al sia subulo: "Portu benkon al la ĝardeno por ke mi ripozu."

  La subulo hontis tion fari, do li respondis al la reĝo: "Mi ne kapablas porti mane. Mi preferas porti ĝin dorse." La reĝo tuj ordonis meti tridek ses benkojn sur la dorson de la subulo, por ke tiu portu ilin al la ĝardeno. Pro tio la subulo estis mokita de la aliaj.

  La vulgaruloj ankaŭ kondutas same. Vidinte haron de virino, ili ne volas forpreni, dirante, ke ili observas disciplinon, sed pro allogo de la kleŝo, ili ne plu abomenas la tridek ses malpuraĵojn kiel haron, ungon, denton, fekaĵon, pison kaj aliajn, kaj tenas ilin firme senhonte ĝis la morto. Ili similas al la malsaĝulo, kiu portas la benkojn.