Forumo BRE

ESPERANTO => Esperanta biblioteko => Fadeno komencita de: Miaohui je januaro 16, 2015, 04:41:30 atm

Titolo: Retadreso por legi kaj elŝuti 40-jarajn gazetojn "Juna Amiko"
Afiŝo de: Miaohui je januaro 16, 2015, 04:41:30 atm
Novaĵoj
JUNA AMIKO - 40 jaroj - ĈIUJ NUMEROJ EN LA RETO!
Kategorio: Movado; Dato: 2015-01-15 02:57:01

Ĉiuj numeroj de la 40 jara revuo Juna Amiko estas legeblaj en la reto en elektronika formato!

JUNA AMIKO - 40 jaroj - ĈIUJ NUMEROJ EN LA RETO!



   "Juna Amiko" estas internacia Esperanta revuo por lernejanoj kaj komencantoj, eldonata ekde 1974 de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ILEI. La revuo ekde la komenco aperas seninterrompe, helpas lernantojn de la lingvo, kaj antaŭ kelkaj monatoj festis sian 40-jaran jubileon.

Lige al la 40-jara jubileo de Juna Amiko, kiel komuna projekto de ILEI kaj Lingvo-Studio en Budapeŝto ni skanis ĉiujn 133 ĝisnunajn numerojn de la revuo kaj deponis ĝin en interreta biblioteko por publika legado en pdf-formato.

Adreso de la biblioteko: http://www.eventoj.hu/juna-amiko/

Estonte la freŝaj numeroj aperos en la biblioteko kun 2-jara prokrastado.

Ĉefa motoro kaj longtempa redaktoro de la revuo estis s-ro Kurucz Géza, nun honora membro de ILEI. Ekde la pasinta jaro la revuo estas redaktata kaj prizorgata de Stano Marĉek.

- Ĉefaj informoj pri Juna Amiko: http://ilei.info/revuoj/?lingvo=eo
- Historio de la revuo: http://eo.wikipedia.org/wiki/Juna_Amiko

------
László Szilvási, Lingvo-Studio, L.S.
www.eventoj.hu
Titolo: Re: Retadreso por legi kaj elŝuti 40-jarajn gazetojn "Juna Amiko"
Afiŝo de: Miaohui je januaro 17, 2015, 04:36:08 atm
Retadreso kaj pasvorto por are elŝuti la gazetojn: http://pan.baidu.com/s/1i33R2a5  Pasvorto(密码):wjl6