Forumo BRE

ESPERANTO => Esperanta aktivado => Fadeno komencita de: Zhao Venki je januaro 13, 2013, 09:07:45 ptm

Titolo: Mankas Esperanto-librovendejo ĉe la retejo Taobao
Afiŝo de: Zhao Venki je januaro 13, 2013, 09:07:45 ptm
Por novaj komencantoj, mankas al ili Esperanto-lernolibro. Kutime komencantoj, precipe memlernantoj trovi librojn malfacile.
Mi opinias, ke estu bone se iu persono aŭ organizo stariĝus libro-vendejo ĉe Taobao. Tio povos plifaciligi la lingvo-lernadon. Ne nur bone por lernantoj, sed ankaŭ por ĉiuj ĉinaj esperantistoj.
Kiu povas fari tion, aŭ ĉu jam troviĝas iun?
Titolo: Re: Mankas Esperanto-librovendejo ĉe la retejo Taobao
Afiŝo de: Miaohui je januaro 13, 2013, 11:44:38 ptm
Samideano Zhao diris prave. Nun ege mankas oficiala librejo de Esperanto en Ĉinio. En Ĉinio eble la plej grandaj vendistoj de esperantaj libroj estas sinjoro Wei Ŝan (Montego) kaj Xi'an-a Esperanto-asocio, tamen ili ne viglas en vendado per interrteo. Ankaŭ mi proponis al Xi'an-a Esperanto-asocio pri la reta librejo.
En la nuna tempo oni povas aĉeti eksterlandajn librojn ĉe http://www.amazon.cn, sed la prezo estas sufiĉe alta por ĉinoj. Oni ankaŭ vendas malnovajn librojn en retejo http://www.kongfz.com, tamen la specoj ne estas multaj.
Budhana Retejo Esperantista havas propran esperantan bibliotekon en Monaĥejo Tiefosi. Ankaŭ mi havas intencon ordigi kaj publikigi la katalogon de niaj kolektitaj libroj por ke samideanoj prunte legi aŭ fotokopii, tamen tio bezonas multan tempon, kiu ege mankas al mi.