Forumo BRE

BUDDHISMO => La vivo de la Budho => Fadeno komencita de: Miaohui je majo 16, 2013, 08:32:08 atm

Titolo: 1-14. Serĉado en ses jaroj
Afiŝo de: Miaohui je majo 16, 2013, 08:32:08 atm
  14. Serĉado en ses jaroj

  Forlasinte sian duan instruiston Udaka, Reĝido Sidarto famiĝis kiel Asketo Gotamo. Li renkontis siajn kvin amikojn Kondana, Badiĝa, Vapa, Mahanama kaj Asaĝi. Forlasinte la luksajn palacon kaj vivon, ili fariĝis asketoj aŭ studentoj pri la vivo kaj ekvivis mallukse. Ili iris al Uruvela, kie Gotamo klopodis kaj torturis sian korpon ses jarojn dum liaj kvin amikoj subtenis kaj prizorgis lin.

  “Mi praktikos asketismon ĝis la plej alta grado,” decidis Gotamo, “Tio estas la vojo por atingi saĝon.” Li praktikis fastadon, kio estis unu el la plej bonaj metodoj por atingi saĝon laŭ onia opinio. Li tenis sian vivon per nur grajno da rizo ĉiutage, kaj poste tute per nenio. Lia korpo tiel maldikiĝis, ke liaj kruroj similis al bambuaj bastonoj; lia spino similis al ŝnuro; lia brusto similis al nefinita domsupro, kaj liaj okuloj kaviĝis profunde kiel ŝtonoj en profunda puto. Lia haŭto perdis sian oran koloron kaj tute nigriĝis. Fakte li aspektis kiel vivanta ostaro sen karno. Li suferis de teruraj doloro kaj malsato, sed li persistis en la meditado.

  Alia metodo por torturi sian korpon estas, ke oni sin detenas de spirado por longa tempo ĝis li perceptas grandan doloron en siaj oreloj, kapo kaj la tuta korpo. Li povus fali sur la teron perdinte sian konscion. Dum la periodoj de la plena luno kaj nova luno li iris en arbaron aŭ tombejon por mediti surportante malnovajn ĉifonaĵojn kolektitajn de tombejo kaj rubejo. Li havis timon en la komenco, precipe kiam alvenis sovaĝaj bestoj, sed li neniam provis forkuri. Li restis kuraĝe en tiuj timindaj lokoj meditante tutan tempon.

  Dum ses longaj jaroj li faris tiujn praktikadojn. Kvankam li klopodis longe spite al grandaj doloro kaj sufero, tamen li ankoraŭ trovis nek saĝon nek respondon al siaj demandoj. Li fine pensis: “Tiuj troaj rigorecoj ne estas la vojoj al iluminiĝo.” Li ekiris almzpeti manĝaĵon tra la vilaĝo por resanigi sian korpon. Kiam liaj kvin amikoj vidis tion, ili forlasis lin kun malespero. Alpreninte siajn bovlojn kaj robojn, ili foriris de li kaj ne plu volis fari ion ajn por li.
Titolo: Re: 1-14. Serĉado en ses jaroj
Afiŝo de: Petro je majo 16, 2013, 09:05:00 ptm
Kara amiko,
Mi trovis nur mankon de litero "o" en la vorto "almzpeti" en la lasta alineo de tiu teksto.
Kore
Petro
Titolo: Re: 1-14. Serĉado en ses jaroj
Afiŝo de: Miaohui je majo 18, 2013, 06:56:12 ptm
Dankon por via helpo, kara amiko.
Mi jam faris korektadon.
Titolo: Re: 1-14. Serĉado en ses jaroj
Afiŝo de: Petro je majo 18, 2013, 11:12:21 ptm
"bambaŭaj́" estas malĝusta. "Bambuo" ne skribiĝas kun hoketo kaj en ĝi, troas "a". Skribante "perceptas", vi forgesis "t".
Mi deziras por vi kuraĝon kaj forton.
Kore
Petro
Titolo: Re: 1-14. Serĉado en ses jaroj
Afiŝo de: Miaohui je majo 20, 2013, 05:38:44 atm
Refojan dankon por via helpo, kara amiko!
Mi faris alian korektadon.
Titolo: Re: 1-14. Serĉado en ses jaroj
Afiŝo de: Miaohui je junio 22, 2014, 06:39:10 ptm
Ekzerco 14. Ses jaroj de serĉado

  1. Kiam la Asketo Gotamo vivis en la arbaro dum ses jaroj? Kial li fariĝis tiel maldika?

  2. Kia estis lia korpo?

  3. Kio estas la metodoj por li torturi sian korpon?

  4. Kiom longe li faris tion?

  5. Kial li fine rezignis tion?

  6.Kial la kvin amikoj forlasis lin?