Forumo BRE

BUDDHISMO => La vivo de la Budho => Fadeno komencita de: Miaohui je aprilo 30, 2013, 06:28:09 ptm

Titolo: 7. La kvar vidaĵoj: maljunulo
Afiŝo de: Miaohui je aprilo 30, 2013, 06:28:09 ptm
7. La kvar menciitaj: maljunulo

  La reĝo faris ĉion eblan por garantii, ke lia filo reĝido Sidarto kreskos bonfarte kaj estos preta por fariĝi reĝo sekvante liajn paŝojn. Li ordonis, ke oni konstruu altan muron ĉirkaŭ la palaco, inkluzive de ĝiaj parkoj kaj ĝardenoj. Sed la reĝido ĉiam estis malĝoja,  vivante kiel malliberulo. Iutage li diris al sia patro: "Mi devas eliri el la palaco por vidi, kiel vivas aliaj homoj."
  "Tre bone, mia filo," diris la reĝo, "iru eksteren por vidi, kiel vivas homoj en nia urbo. Sed antaŭ tio mi devas fari preparadon, por ke la vizito de mia nobla filo okazu bone kaj konvene."
  La reĝo ordonis, ke oni pretigu la urbon, beligante la stratojn kaj domojn por la vizito de lia filo, kaj bonvenigu lin kiam li preteriros. Post kiam oni ornamis la urbon, la reĝo diris: "Nun vi povas iri, mia kara filo, por vidi la urbon laŭplaĉe."
  Kiam la reĝido trapasis la stratojn, el malgranda domaĉo subite iris maljunulo kun haroj arĝente grizaj kaj en vestaĵoj tre malnovaj, disŝiritaj kaj malpuraj. La vizaĝo de la maljunulo sekiĝis kaj ŝrumpis. Liaj kaviĝintaj okuloj estis malklaraj, kaj li preskaŭ blindiĝis. En lia buŝo sin trovis neniu dento. Tremante tutkorpe, li staris tie arke kurbiĝinte kaj firme tenis ŝanceliĝantan bastonon per ambaŭ kurbaj kaj ostecaj manoj por sin deteni de falo.
  La maljuna almozulo sin trenis laŭ la strato, ignorante la feliĉon de ĉiuj aliaj homoj. Li malforte petis manĝaĵon de ĉirkaŭaj homoj kvazaŭ li mortus de malsato tiutage se li trovus nenion por manĝi. Kiam la reĝido vidis la maljunulon, li tute ne sciis, kion li rigardas. Estis la unua fojo en la vivo, ke li vidis tian maljunulon.
  "Kio estas tio, Ĉano?" li demandis sian ĉariston. "Tio efektive ne povas esti homo! Kial li fariĝis tiel kurba? Kial li tremegas? Kial liaj haroj estas arĝente grizaj, sed ne nigraj kiel la miaj? Kio okazis al liaj okuloj? Kie estas liaj dentoj? Ĉu iuj homoj naskiĝis tiaj? Diru al mi, bona Ĉano, kion tio signifas?"
  Ĉano diris al la reĝido, ke tiu estas maljunulo kaj li ne naskiĝis tia. "Li similis al ni dum sia juneco, kaj nun li fariĝis tia pro sia maljuniĝo." Ĉano konsilis al la reĝido, ke li forgesu la viron. Sed la reĝido ne estis kontenta. "Ĉiu en tiu ĉi mondo fariĝas tia, kia tiu ĉi maljunulo, se li vivas sufiĉe longe. Neniu povas tion malhelpi," diris Ĉano.
  La reĝido ordonis Ĉanon tuj veturi hejmen, ĉar li ege malĝojis kaj volis atente pensi pri la terura afero nomata maljuniĝo.
  Grandioza festeno okazis tiunokte por la reĝido, sed li tute ne interesiĝis pri tio, nek sentis ĝojon dum la manĝado kaj dancado. Li ĉiam pensis: "Iutage vi ĉiuj maljuniĝos kaj fariĝos malfortaj kaj kurbaj! Neniu el vi tion evitos, eĉ la plej bela!"
  Li ne povis endormiĝi nokte. Li pensadis kuŝante en la lito, ke ĉiu fariĝos maljuna, griza, ŝrumpa, sendenta kaj malbela kiel la maljuna almozulo. Li volis scii, ĉu oni jam trovis metodon por malhelpi la timigan maljuniĝon.
  Informiĝinte pri la rakonto, la reĝo malĝojis kaj maltrankviliĝis, ke lia filo forlasos la palacon. Li ordonis siajn servantojn prezenti pli da dancoj kaj manĝaĵoj. Sed la reĝido petis, ke la patro permesu lin vidi Kapilavaston en ordinara tago sen scio de alaj homoj pri la vizito.
Titolo: Re: 1-7. La kvar vidaĵoj: Maljunulo
Afiŝo de: Petro je majo 08, 2013, 07:32:58 ptm
Mi salutas, kara samideano.
Mi trovis ion por reĝustigi :"praparadon",vi devas ŝanĝi al "prEparadon"
Ĉu mi povas fari tion por la reĝustigo de viaj tekstoj ?
Dankon por via respondo.
Kore
Petro
Titolo: Re: 1-7. La kvar vidaĵoj: Maljunulo
Afiŝo de: Miaohui je majo 08, 2013, 07:40:12 ptm
Dankon por via helpon trovi mian tajperaron.

"Praparado" estas mistajpo de "preparado". En la nuna tempo mi elsendas tri cxapitrojn en unu elsendo. Mi disaxdigos cxapitron 7 ĝis 9 en la sekva elsendo. Do mi petas, ke vi atentigu min, se vi trovas erarojn.

Antaŭdankon!
Titolo: Re: 1-7. La kvar vidaĵoj: Maljunulo
Afiŝo de: Miaohui je junio 22, 2014, 05:26:23 ptm
Ekzerco 1-7. La kvar vidaĵoj: Maljuneco
  1. Kial la reĝido estis malfeliĉa en la palaco?
  2. Kion la patro diris kiam la reĝido petis permeson de li por iri el la palaco?
  3. Kion li vidis kiam li iris en la urbon?
  4. Kion la maljunulo diris?
  5. Kion la reĝido demandis al la ĉaristo?
  6. Kion la ĉaristo respondis al li?
  7. Ĉu la reĝido vidis multajn maljunulojn antaŭe? Kial?
  8. Ĉu vi opinias, ke vi ankaŭ maljunuĝos kiel tio?
  9. Kion la reĝo denove faris por lin ĝojigi?
Titolo: Re: 7. La kvar vidaĵoj: maljunulo
Afiŝo de: Miaohui je junio 25, 2017, 05:17:22 ptm
La retadreso por aŭskulti kaj elŝuti la sondokumenton:  http://www.budhano.cn/pod/budhavivo/vb-07.mp3