Aŭtoro Fadeno: Jara raporto pri miaj esperantaj aktivadoj en 2014  (Legita 2719 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Jara raporto pri miaj esperantaj aktivadoj en 2014
« je: januaro 01, 2015, 06:36:46 atm »
  Jara raporto pri miaj esperantaj aktivadoj en 2014

  Per monhelpo de Ĉielismo, prezidento de Xi’an-a Esperanto-asocio, mi partoprenis en la esperanta renkontiĝo okazigita de ŭonbulisma organizo en Koreio januare de 2014 kaj faris tri prelegojn pri budhismo aparte en esperanta rondo kaj dum la esperanta renkontiĝo. Miaj prelegoj estis publiligitaj en esperantaj kaj budhismaj gazetoj originale aŭ tradukite en korea lingvo.

  La ĉefa celo por mia partopreno estas esplori, ĉu Ŭonbulismo estas Budhismo au apartenas al Budhismo. Mi trovis, ke la deveno kaj teorio de la religio havas nenian rilaton kun Budhismo, kvankam la kreinto de la religio havis similan travivaĵon kiel tiu de Ŝakjamunio kaj lia celo ankaŭ estis fariĝi iluminiĝinto. Mi parolis kun pastroj kaj esperantigistoj de Ubunlismo, kaj ili ankaŭ ne konsentis, ke Ubunlismo estas budhismo aŭ apartenas al budhismo kvankam ilia fina celo ankaŭ estas fariĝi budho.

  En julio kaj aŭguto mi okazigis kaj gvidis someran kurson dum preskaŭ unu monato kunlabore kun Ĉina ILEI kaj Xi’an-a Esperanto-asocio. En la kurso lernis dekses kursanoj el Ĉinio, Taiwan, Koreio kaj Nepalo. Poste mi partoprenis en prepara laboro okazigi internacia esperanta seminario (Amo3) en Urbo Xi’an, kaj la seminario okazis sukcesplene.

  Poste mi okazigis retan kurson de fundamenta Esperanto.

  En la jaro 2014 mi ekesperantigis tri librojn kaj jam fintradukis la kompletan version de “La sutro de cent paraboloj”, el kiu mi jam adaptis parton de fabloj kiel publikigitan libron “Budhismaj fabloj” antaŭe.

  Mia retradio ĉesis pro mia klopodo por la someraj aktivadoj, kaj ankoraŭ ne redaŭriĝis ĝis nun. Mi klopodas redaŭrigi ĝin post la printempa festo.

  Antaŭ kelkaj monatoj mi ofte pripensis, kion mi faru poste. Mi trovis, ke mi havas kapablon eduki kursanojn kapablajn pri budhisma traduko, tamen mankas al mi taŭga loko kaj necesa mono por ke ili ĉefe partoprenu en la esperantigado de budhismaj verkoj, do mi ofte hezitis antaŭ du elektoj, ĉu trovi konvenan lokon kaj kolekti monon por fondi veran bazlokon por eduki budhanajn esperatistojn kaj kune esperantigi budhismajn verkojn aŭ sole labori ĝis elĉerpiĝo de mia energio kaj turni min al retiriĝo.

  Antaŭ unu monato mi ricevis inviton veni al la suda parto de Ĉinio kaj akceptis respondecon administri tute rekonstruatan monaĥejon. Eble tio donos al mi pli da okupiteco kaj ankaŭ espero pri la budhisma tradukejo. Mi intencas okazigi esperantan kurson dum la vintra feriotempo en alia monaĥejo Ŝeŝjŭesi kaj okupiĝas pri la preparado nun.

  Mi bezonas helpon de samideanoj esprantistaj kaj budhanaj por la estontaj aktivadoj kaj esperas, ke ni vidos la sukceson post nia klopodado.


« Lasta redakto: januaro 02, 2015, 04:49:03 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.