Forumo BRE

BUDDHISMO => La vivo de la Budho => Fadeno komencita de: Miaohui je aŭgusto 28, 2013, 05:08:32 ptm

Titolo: 2-19. Ĝivaka, la budha kuracisto
Afiŝo de: Miaohui je aŭgusto 28, 2013, 05:08:32 ptm
  2-19. Ĝivaka, kuracisto de la Budho

  Ĝivaka estis la plej eminenta kuracisto en Hindio dum la vivperiodo de la Budho. Lia patrino estis altklasa amoristino. Ŝi metis lin en lignan skatolon kaj forĵetis lin sur rubaĵon ĉe la vojo tuj post lia naskiĝo.

  En la sama mateno kiam bebo Ĝivaka forĵetiĝis, Reĝido Abaja, filo de Reĝo Bimbisara, hazarde preterpasis la rubujon sur la vojo al la palaco. Kiam la reĝido trovis la bebon ankoraŭ vivanta, li ekkompatis ĝin kaj tuj ordonis, ke oni vartu ĝin kiel lian adoptan filon.

  Kiam Ĝivaka plenkreskis, li lernis medicinon de fama instruisto dum sep jaroj. Post nelonge, li famiĝis pro sia eksterordinara lerteco kiel kuracisto kaj kirurgo. Oni invitis lin kuraci reĝojn kaj reĝidojn inkluzive Reĝon Bimbisara. Sed el ĉiuj liaj prizorgataj eminentuloj, Ĝivaka prizorgis la Budhon kun granda plezuro, kaj vizitis lin trifoje ĉiutage.

  Ĝivaka helpis al la Budho en multaj manieroj. Post kiam Devadato ĵetis ŝtonon kaj ĝia peceto vundis la Budhon je la piedo, Ĝivaka kuracis la vundon.

  Konsciante pri la avantaĝo havi monaĥejon ĉe sia domo, Ĝivaka konstruigis monaĥejon en sia mangarba ĝardeno. Li invitis la Budhon kaj liajn disĉiplojn al la monaĥejo, oferis almozon kaj donacis la monaĥejon al la Budho kaj monaĥoj. Post la malferma ceremonio de la monaĥejo, Ĝivaka atingis sotapanon, la unuan ŝtupon de sankteco.

  Poste, kiam Reĝo Aĝatasatu demandis, kien li iru peti religian helpon, Ĝivaka gvidis lin al la Budho. Kvankam Reĝo Aĝatasatu mortigis sian patron laŭ la malica admono de Devadato, li fariĝis eminenta laika sekvanto de la Budho kaj subtenis la unuan konsiliĝon pri budhaj instruoj post la morto de la Budho.
Titolo: Re: 2-19. Ĝivaka, la budha kuracisto
Afiŝo de: Petro je aŭgusto 28, 2013, 06:32:13 ptm
Kara amiko,
Mi ĵus legis tiun tekston kaj trovis ĝin bonega, krom la esprimo "unuan budhisman konsiliĝon", kiun mi ne povis imagi al mi: ĉu "budhisma konsiliĝo" prezentas homojn, kiuj estas lertaj en ilia fako, ekz. pri Budhismo, aŭ estas propraj
al la stato de kuracisto, kiu daŭre konsiliĝas por akiri kun iliaj pacientoj ilian resaniĝon. Sinonimo = konsulto.
Dankon por tiu precizigo.
Kore
Petro
Titolo: Re: 2-19. Ĝivaka, la budha kuracisto
Afiŝo de: Miaohui je aŭgusto 30, 2013, 08:58:59 atm
Dankon por via respondo, kara amiko!

En la traduko mi menciis budhisma konsiliĝo, kaj ĝi fakte estas pri budhaj instruoj.

Dum vivis la Budho, li kutime faris instruon speciale al ĉiu, kiu venis por peti lian instruon. Akceptinte lian instruon, liaj disĉiploj foriris por praktiki ĝin sole, do ne estis komplekto de liaj instruoj.
Post lia nirvaniĝo, lia disĉiplo Kasapa kunvenigis kvincent arahantojn inkluzive de Ananda por okazigi la unuan budhisman konsiliĝon. En la konsilĝo, Ananda parkeris ĉiujn budhajn instruojn, Kasapa parkeris ĉiujn komentariojn kaj Upali parkeris ĉiujn vinajajn regulojn. Poste, tia konsiliĝo okazis kelkfoje ĝis oni notis la tutan enhavon de tripitako sur arbofoliojn kaj konserviĝis.

Do la konsiliĝo en la traduko estas la unua el tiuj aktivadoj.
Titolo: Re: 2-19. Ĝivaka, la budha kuracisto
Afiŝo de: Petro je aŭgusto 30, 2013, 03:53:44 ptm
Kara amiko,
Mi dankas por la klarigoj. Do fakte, vi uzis ĝustan vorton. La kialo de mia miskompreno rilate al "konsiliĝo" estis, ke mi malofte legas la PIV, dum mi
ĝisfunde legas la vortaron de G. Waringhien unue, ĉar ĝi donas fajnajn esprimojn, sed nur en la franca. kaj estas mankoj, ĉar la libron,
W. verkis en la jaro 1955. La ĵonglado inter la PIV kaj tiu vortaro estas sufiĉe peniga. Tamen mi multe ŝatas viajn klarigojn ĉar ili estas klaraj kaj
ofte ĝustaj.
Kore
Petro
Titolo: Re: 2-19. Ĝivaka, la budha kuracisto
Afiŝo de: Miaohui je junio 22, 2014, 11:48:30 ptm
Ekzerco 2-19. Ĝivaka, la kuracisto de la Budho
  1. Kiu savis infanon Ĝivaka?
  2. En kiu kampo Ĝivaka fariĝis spertulo?
  3. Kiel Ĝivaka helpis Aĝatasatu?
  4. Kio estas la atingo de Ĝivaka?