ESPERANTO > Verkado kaj tradukado

Solvmetodoj multiĝas pli ol problemoj

(1/2) > >>

verdeca:
Nuntempe en nia mondo troviĝas grandnombraj problemoj ĉu internaciaj ,ĉu landaj ĉu eĉ familiaj ,tamen kun la tempopaso ,oni kapablas trovi multajn metodojn por sukcese solvi ilin .Ĉar homoj estas tre saĝaj kaj talentaj.Generacion post generacio nia homaro daŭriĝas kaj la socio progresas  senĉese  kaj rapide.Kvankam nun la monda krizo ankoraŭ ĉirkaŭas nin tamen ni devas esti memfidaj kaj esperplenaj por bonigi nian mondon kaj ankaŭ nian vivkondiĉon.

Petro:
Mi ne komprenis la titolon de via artikolo. Ĉu iu komparativa vorto ne mankus al ĝi? Mi esperas, ke vi korektu tion.
Dankon por via respondo.
Amike
Petro

Miaohui:
Eble nia amiko Verdeca volas esprimi, ke la metodoj estas pli multaj ol la problemoj.

Petro:
Dankon por via tuja respondo. Mi nun komprenas pli bone. Tamen ĉu "Verdeca" povas rilati al mi ? Kiel ? Mi sendis privatan mesaĝon, sed ne scias, ĉu li ricevis, ricevas aŭ ricevos ĝin. Ĉu li estis informita pri tio ?
Mi ankaŭ hieraŭ provis rilati kun Michel, per privata mesaĝo, por diskuti kun li pri liaj diroj en la elsendaĵo. Ĉu eblas rilati kun li alimaniere, ol per la forumo ?

Miaohui:
Jes, certe.
Evidente ankaŭ s-no Michel registriĝis en la forumo.
Ŝajne s-no Verdeca ne ofte vizitas la forumon, do lia respondo al via mesaĝo eble iom prokrastos. Mi informos lin per QQ, kutima tujmesaĝilo por ĉinoj.

Navigado

[0] Fadenlisto

[#] Sekva paĝo

Plena versio