Aŭtoro Fadeno: 1-24. La rakonto de Reĝido Nanda  (Legita 2299 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
1-24. La rakonto de Reĝido Nanda
« je: junio 04, 2013, 07:25:05 ptm »
  24. La rakonto de Reĝido Nanda

  En la tria tago post kiam la Budho hejmenrevenis al Kapilavatu, oni invitis lin al la geedziĝa festo de lia pli juna duonfrato Reĝido Nanda kaj ties nova edzino Reĝidino Ĝanapada Kaljani. La Budho ĉeestis la geedziĝajn ceremonion kaj celebradon, benis ilin, kaj foriris lasinte sian almozbovlon ĉe Nanda.

  Nanda pensis: “Mi iros al la monaĥejo kaj redonos la bovlon.” Kiam Nanda iris en la monaĥejon, post iom da babilado kun li, la Budho demandis lin subite: “Nanda, ĉu vi volas fariĝi monaĥo?”

  “Jes, Sinjoro,” respondis Nanda, kaj la Budho ordinis lin kiel monaĥon.

  Poste, Nanda fariĝis tre malĝoja kaj malfeliĉa, sopirante al sia bela edzino. “Kial vi estas tiel malĝoja, Nanda?” demandis monaĥoj.

  “Fratoj, mi malkontentiĝis. Mi ne volas la nunan vivon. Mi volas forlasi por reiri hejmen.”

  La Budho iris al Nanda por babili kun li. Unue la Budho montris al li simiinon, kies nazo kaj vosto forbruliĝis, kaj kies felo vundiĝis de brulo kaj sangis. “Ĉu vi vidis tiun ĉi simiinon, Nanda? Memoru ŝin,” diris la Budho.

  Poste la Budho montris al Nanda 500 ĉielajn feinojn. “Nanda, ĉu vi vidis tiujn feinojn?”

  “Jes,” respondis Nanda.

  “Kiu estas pli bela, la feino aŭ Ĝanapada Kaljani?”

  “Sinjoro, kiel mia edzino estas multe pli bela ol la bruligita simiino, tiel la feinoj estas kompareblaj al Ĝanapada Kaljani.”

  “Bone, Nanda, kion vi faros poste?”

  “Honora Sinjoro, kiel oni akiros ĉielaĵon?”

  “Per plenumo de monaĥa devo.”

  “Tiel, estas granda plezuro por mi havi monaĥan vivon,” diris Nanda, kaj li eksekvis la instruon de la Budho tre atente.
« Lasta redakto: junio 13, 2013, 03:56:51 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 1-24. La rakonto de Reĝido Nanda
« Respondo #1 je: junio 22, 2014, 06:56:36 ptm »
Ekzerco 24. La Rakonto de Reĝido Nanda
  1. Kiu estis Nanda?
  2. Kion faris la Budho kiam li finis sian tagmanĝon?
  3. Kion Nanda faris?
  4. Ĉu Nanda estis feliĉa pri la monaĥa vivo? Kial?
  5. Kiel la Budho feliĉigis lin?
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.