Aŭtoro Fadeno: Ĉapitro 1. 27-33  (Legita 4514 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Ĉapitro 1. 27-33
« je: marto 21, 2014, 09:12:23 ptm »
  27. R: Ĉu estas konsento pri la jaro de la budha nirvano?

  D: La budhanoj de Sudorienta Azio ĝenerale opinias, ke la jaro de la budha nirvano estis 545 a.K., do en la jaroj 1956 kaj 1957 en multaj landoj okazis la 2500-a (dumil-kvincenta) datreveno de la budha nirvano. Sed en Ĉinio estas malsamaj opinioj pri la jaro de la budha forpaso. Oni ĝenerale agnoskas, ke la jaro estis 486 p.K., 59 jarojn pli malfrue ol la teravada kalendaro de Sudorienta Azio.

  28: D: Kio estas la tago de la budha nirvano?

  R: En Ĉinio oni kutime opinias, ke la 15-a de la dua monato laŭ la luna kalendaro estas la tago de la budha nirvano, la 8-a de la kvara monato estas la tago de budha naskiĝo kaj la 8-a de la dekdua monato estas la tago de la budha iluminiĝo. Sed en la sudaj kaj sudorientaj landoj de Azio la 15-a de la kvara monato laŭ la Gregoria kalendaro (koresponda kun la 15-a de la kvara monato de la ĉina luna kalendaro) estas la sankta tago nomata Vesako (S. Vaiŝakya), kiun oni rigardas kiel la tagon de la budhaj naskiĝo, iluminiĝo kaj nirvano.

  29. D: De via parolo mi lernis bazan scion pri la vivo de Budho Ŝakjamunio. Ĉu vi bonvolas iom paroli pri la historia fono de budhisma origino?

  R: Tio estas iom malfacila demando. Unue mankas materialoj pri hindia historio, kaj due, mi ne faris profundan studon pri tio. Sed mi volontas dividi miajn informon, materialon kaj opinion por viaj pluaj referenco, pristudo kaj juĝo.

  30. D: Bone. Mi opinias, ke ĉiuj religioj kaj ideologioj estas historiaj produktaĵoj. Estas utile lerni ion pri la sociaj cirkonstancoj de tiu tempo por kompreni Budhismon pli bone. Mi esperas, ke vi povos paroli pri la ĉefaj punktoj de tio.

  R: Mi unue parolos pri la tiama situacio. Ĉu vi scias, ke en la antikva hindio estis regiono nomata "Meza regno"?

  31. D: Mi ne opinias, ke mi scias pri tio. En kiu parto de Hindio ĝi troviĝis?

  R: Antaŭ ĉirkaŭ 3500-4000 jaroj, la arjanoj iom post iom migris el centra Azio en la regionon Hinda rivero, konkeris la indiĝenojn kaj fiksloĝiĝis tie. Ili asimilis la indiĝenan civilizacion kaj fondis multajn regnojn. Dum longa tempo poste, la regiono estis la politika kaj kultura centroj de bramana civilizacio kaj arja popolo. Do tiu ĉi regiono nomiĝis Meza Regno. La vastaj regionoj en la oriento kaj sudo de Ganga valo estis rigarditaj kiel necivilizitaj "frontoj". Sed granda ŝanĝo okazis en la tempo de Ŝakjamunio. La regionoj de la origina meza regno malprosperis, dum tiuj en la sudorienta fronta regiono ekprosperis. Inter ili estis la nove fondita regno Magadho, kie Ŝakjamunio loĝis plej longe kaj predikis plej multe. La centro de civilizacio jam translokiĝis al novaj urboj, kiaj Raĝagaho, Magadho, Sravastio en Kosalo kaj Vesalio en Vaĝio, inter kiuj Raĝagaho estis precipe grava.

  32. D: Ĉu estis iu ajn speciala karaktero pri la socia, ekonomia kaj kultura sferoj en tiuj nove fonditaj regnoj krom la potenco kaj prospereco?

  R: Laŭ mia baza studo, estis tri kondiĉoj rimarkindaj: (1) la plimultiĝo de naciaj konfliktoj; (2) la disvolviĝo de socia produktivo en ekonomio kaj (3) la estiĝo de nova kontraŭbramana penstendenco. Ĉiuj el la tri aferoj centriĝis sur la kastan sistemon.

  33. D: Kio estas la kasta sistemo?

  R: La kasta sistemo estiĝis post kiam arjanoj iris en Hindion. Oni uzis la vorton "kasto" por traduki la sanskritan vorton "varna" (P. Vanna). Ĝia originala signifo estis "koloro" aŭ "kvalito". Laŭ la teorio la blankaj arjanoj estis el supera raso dum la nigraj dravidanoj kaj aliaj indiĝenoj estis el malsuperaj rasoj. En la komenco, oni uzis tiun sistemon por distingi arjan popolon de la nearja, sed poste pro la plua divido laŭ okupoj kaj profesioj, la kasta sistemo antaŭe uzita por distingi arjanojn de nearjanoj ankaŭ troviĝis inter arjanoj mem. Do aperis la distingo de kvar kastoj: la plej alta kasto estis bramano, la klaso de pastroj, kiuj administris religiajn ritojn kaj aferojn de edukado kaj kulturo (iuj el ili poste fariĝis reĝoj). La sekva estis kŝatrio, la klaso de reĝoj kaj militistoj, kiuj administris militan kaj politikan aferojn; la tria estis Vaiŝjo, kiu konsistis el komercistoj, metiistoj kaj kamparanoj okupiĝantaj pri kamplaboro, kaj la kvara estis Ŝudro, kiu konsistis el farmlaborantoj, paŝtistoj, servantoj kaj sklavoj. La unuaj tri kastoj estis el arjanoj kaj la lasta estis el nearjanoj. Ĉiu kasto havis sian propran hereditan profesion, ne rajtis geedziĝi inter malsamaj kastoj, kaj precipe ĉiuj miksadoj inter Ŝudro kaj aliaj kastoj estis rigore prohibitaj. Estis specialaj leĝoj super la idoj de ŝudraj viroj kaj virinoj el aliaj kastoj. Ekzemple, oni donis la hontigan titolon "Ĉandalo" al la infano naskiĝinta de ŝudra viro kaj bramana virino. La stato de Ĉandaloj estis la plej mizera kaj ili estis konataj kiel "ne tuŝeblaj homoj" ĉar oni ne permesis ilin kontakti kun la aliaj. De generacio al generacio, tiuj homoj faris la plej humilajn laborojn kiel portantojn de mortintoj, buĉistojn kaj ekzekutistojn. La kasta sistemo estis ne nur notita en leĝoj, sed ankaŭ neeviteble troviĝis en religiaj doktrinoj kaj reguloj. En la meza regno oni rigore plenumis la kastan sistemon sub la potenca influo de Bramanismo.
« Lasta redakto: marto 30, 2014, 05:46:19 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.