Aŭtoro Fadeno: 2-32. La unua konsiliĝo pri budhaj instruoj  (Legita 4151 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
2-32. La unua konsiliĝo pri budhaj instruoj
« je: oktobro 16, 2013, 05:51:57 atm »
2-32. La unua konsiliĝo pri budhaj instruoj

  Post la forpaso de la Budho konsiliĝo okazis por konservi liajn instruojn.

  Kompreneble, la forpaso de la Budho estis granda perdo al multaj sekvantoj, precipe tiuj kun atingoj, do multaj disĉiploj dronis en profunda malĝojo. Sed iu, kiu monaĥiĝis en maljuneco, ege ĝojis pro la forpaso de la Budho.

  “Ne malĝoju, fratoj,” li diris, “Ne ploru. Ni liberiĝis de la granda asketo. Li senĉese nervozigis nin, dirante, 'Tio estas taŭga kaj tio estas ne taŭga.' Nun ni estas tute liberaj por agi laŭ nia plaĉo.” La neatenditaj vortoj de la maljuna monaĥo hazarde kaŭzis al Maha Kasapa, la tria ĉefa disĉiplo de la Budho, kunvenigi la ĉefajn arahantojn por konservi kaj protekti la budhajn instruojn. La aliaj prestiĝaj monaĥoj konsultiĝis pri tio, kaj ĉiuj subtenis la proponon.

  Kiam Reĝo Aĝatasatu informiĝis pri la decido de la monaĥa komunumo, li faris ĉiujn necesajn aranĝojn, por ke la monaĥoj konvenu ĉe la enirejo de Satapani Kaverno en Raĝagaha.

  Oni pretigis kvin cent sidejojn en la granda halo, sed nur 499 famaj arahantoj kolektiĝis por la konsiliĝo. La malplena sidejo konserviĝis por Ananda, kiu estis nur sotapana en tiu tempo.

  Baldaŭ estis nur unu tago antaŭ la komenco de la konsiliĝo. Ananda pensis: “La konsiliĝo okazos morgaŭ. Estas ne dece por mi partopreni nur kiel lernanto anstataŭ arahanto. Mi devas labori pene por purigi mian menson en la resta mallonga tempo.”

  Por purigi sian menson, li elspezis multe da tempo en la nokto praktikante korpan kontempladon, unu el la meditaj ekzercoj instruitaj de la Budho. Kiam estis preskaŭ tagiĝo, li decidis: “Mi kuŝiĝos momenton,” sed dume, li ankorŭ tenis sian atenton sur la korpo. Apenaŭ lia kapo ektuŝis la kapkusenon post kiam liaj piedoj forlasis la teron, ĉiuj liaj restaj malpuraĵoj malaperis el lia menso. Li arahantiĝis kaj partoprenis en la konsiliĝo kiel arahanto.

  La kunsido komenciĝis post tri monatoj de la forpaso de la Budho. Oni rigardis tion kiel la unuan budhisman konsiliĝon.

  Maha Kasapa prezidis la unuan konsiliĝon. Oni elektis Upali por respondi demandojn pri Vinajo, la disciplina regularo por monaĥoj kaj monaĥinoj. Anando, kiu havis eksterordinarajn memorkapablon kaj honoron aŭdi ĉiujn predikojn de la Budho, elektiĝis por reciti ĉiujn predikojn de la Budho kaj respondis demandojn pri la budhaj instruoj.

  Dum la unua budhisma konsiliĝo oni kolektis kaj kunigis budhajn instruojn kiel Palian tripitakon, kiu pasas de unu al alia generacio de gemonaĥoj. En la antaŭa periodo de budhismo troviĝis neniu skriba noto de budhaj instruoj. La monaĥoj kaj monaĥinoj parkeris ĉiujn instruojn kaj transdonis ilin al la sekva generacio en la sama maniero. Jen la buŝa tradicio.

  En 82 p.K. konsiliĝo de arahantoj okazis en Srilanko dum la regperiodo de pia sinhala reĝo Vata Gamani Ahaja, kaj tie oni unuafoje skribis la instruojn de la Budho en Ola-folioj.
« Lasta redakto: oktobro 25, 2013, 11:00:00 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: 2-32. La unua konsiliĝo pri budhaj instruoj
« Respondo #1 je: oktobro 21, 2013, 11:18:00 ptm »
Tria frazo : "eksteratenditaj vortoj" => mi prefere uzos "neatenditaj". Fine de la alineo :"kaj ĉiuj subteniS la sugeston".
Fine de la sepa alineo "kiel arahanteco", mi preferus "kiel freŝbakita arahantano". "eco" donas ideon de kvalito, kiun tiu samreligiulo certe havis sed lia partopreno en la konsiliĝo ne povis esti komparita al kvalito, nur en stato de arahanteco, li povis ĝui la staton, ne la kvaliton, se vi komprenas min.
En la sekva frazo, vi komencas per "La konsido", vorto, kiun mi ne trovis. Eble vi volis skribi "kunsido".
La posta frazo entenas "memorkablon" anstataŭ "memorkapablon". Poste vi skribis "recidi" anstataŭ "reciti".
Nur tiujn eraretojn mi rimarkis.
Afable kaj kore.
Petro
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-32. La unua konsiliĝo pri budhaj instruoj
« Respondo #2 je: oktobro 22, 2013, 05:36:17 atm »
Dankon por via helpo. Mi jam ĝisdatigis la tradukon.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 2-32. La unua konsiliĝo pri budhaj instruoj
« Respondo #3 je: junio 23, 2014, 12:17:25 atm »
Ekzerco 2-32. La unua budhisma konsilio
  1. Kiu kaŭzis al Maha Kasapa konvenigi la konvenon?
  2. Kiu faris aranĝon por la unua konsilio? Kie?
  3. Kiom da arahantoj elektiĝis?
  4. Kion faris Ananda por atingi arahantecon?
  5. Kiu estis prezidanto de la unua budhisma konsilio?
  6. Kiuj elektiĝis por respondis demandojn pri la Vinajo kaj Darmo?
  7. Kiel Tripitako pasis de generacio al generacio?
  8. Kiam oni eknotis la Tripitakon skribe?
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.