Aŭtoro Fadeno: 1-5. La rakonto de Kosambiaj monaĥoj  (Legita 2056 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
1-5. La rakonto de Kosambiaj monaĥoj
« je: novembro 15, 2013, 07:57:26 atm »
  1-5. La rakonto de Kosambiaj monaĥoj

  Kverelantoj ne konscias,

  ke ni mortos en tiu ĉi mondo.

  Ĉesas la kverelado de tiuj,

  Kiuj konscias tion.

  Restante en Ĝetavana Monaĥejo de Sravastio, la Budho recitis tiun versaĵon rilate al la monaĥoj de Kosambio.

  El la monaĥoj de Kosambio formiĝis du grupoj. Unu grupo sekvis majstron de Vinajo dum la alia sekvis majstron de budha instruo. Foje ili kverelis inter si pri malgranda regulo de Vinajo. Eĉ la Budho ne povis ĉesigi ilian kvereladon. Do li forlasis ilin kaj sole ekpasigis Vasaon, la religian retiriĝon, en Rakita Bosko ĉe Parilejaka arbaro dum la pluva sezono. Tie li estis prizorgata de elefanto.

  Informiĝinte, kial forlasis la Budho, la laikaj budhanoj de Kosambio rifuzis almozdoni al la restaj monaĥoj. Pro tio la monaĥoj konsciis pri sia eraro kaj interpaciĝis. La laikaj budhanoj ankoraŭ ne traktis ilin tiel respektoplene kiel antaŭe ĝis ilia konfeso al la Budho pri sia kulpo. Sed la Budho restis malproksime kaj tiam estis en la mezo de la Vasao, do la kosambiaj monaĥoj pasigis la Vasaon mizere kaj malfacile.

  En la fino de la Vasao, Anando kaj multaj monaĥoj iris al la Budho kaj transdonis la mesaĝon de Anatapindiko kaj aliaj laikaj disĉiploj por peti lin reveni. Post nelonge la Budho revenis al Ĝetavana monaĥejo en Sravastio. La monaĥoj sekvis lin tie, genuiĝis kaj konfesis sian kulpon. La Budho riproĉis ilin pri ilia malobeemo al li. Li atentigis al ili, ke ili ĉiuj mortos iutage, do ili devas ĉesigi la kvereladon kaj ne plu konduti kvazaŭ ili neniam mortus.   

  Multaj el ni ne volas alfronti la realecon de efemereco kaj morto. Ni kverelas unu kun alia kvazaŭ ni vivus por eterne ĉar ni forgesas la fakton, ke nia vivo estas mallonga. Sed se ni alfrontas la fakton de morto, niaj kvereladoj ĉesiĝos. Ni konscios pri la malsaĝo de batalado kiam ni estas destinitaj al morto. Ekscitite de emocioj, kiuj nebuligis nian penson, ni ne povas vidi la veron pri la vivo. Sed kiam ni vidas la veron, niaj pensoj liberiĝos de emocioj.

  Komentario:

  La esenco de Budhismo estas alfronti realecon de morto kaj efemereco. Ni suferas ĉar ni tenas nin for de realeco, misgvidite de emocioj. Emocioj kontraŭas al realeco, do ili estas destine venkita de realeco. Kiam ni alfrontas la realecon de morto, ĉesiĝos ne nur la kolero, sed ankaŭ ĉiuj egoismaj emocioj. Ekzistas nenio alia ol reala penso, kiu ĉesigas ĉiujn malfeliĉojn. Tiuj, kiuj ne alfrontas realecon laŭ budhisma metodo, konstante deprimiĝas, koleras kaj suferas en malbona konsekvenco.

  Ĝenerale oni ne konscias, ke morto falos al ili iutage. Ili agas ignorante tiun ĉi universalan veron. La kultivadon de virtoj ofte malatentis ambaŭ monaĥoj kaj laikaj homoj, kiuj ignoras la morton kaj opinias, ke ili estas senmortaj. Ili sin miksas en konfliktoj kaj disputadoj, kaj ofte afliktiĝas kun siaj esperoj kaj aspiroj detruitaj. De tempo al tempo ili prokrastas sian laboron kun espero fari ĝin en granda skalo estonte, sed rekoltas nenion plenumitan. Do estas prave, ke oni devas pensi pri morto ĉiutage.

  Atenti pri morto estas centro de budhisma metodo kompreni la veran naturon de vivo. En tiu ĉi mondo estas diversprofesiaj homoj, kiuj ege malamas la vorton “morto”, des malpli pensi pri ĝi. Sorĉite de longa vivo, bona farto, juneco kaj prospero, ili tute forgesas la fakton, ke ili estas destinitaj al morto. Droninte en tiuj efemeraj plezuroj de kvin sensoj, ili nur serĉas materian kontentecon en tiu ĉi mondo. Tute ignorante la estontan vivon, ili nur diboĉas en malvirtaĵoj per korpo, penso kaj parolo. Ili rigardas la efemeran vivon eterna. La Budho predikis tiujn vortojn por estigi malkontentecan konscion de tiuj homoj blindaj kaj sensciaj, por ke ili havu malpli da doloro kaŭzita pro disiĝo de parencoj, infanoj, riĉeco kaj havaĵo, kaj ke li povos radikigi la doktrinon de eferereco en ĉiuj homoj, konvinki ilin pri la nekontentigebleco de vivo kaj gvidi ilin al atingo de eterna trankvileco.

  Tiu, kiu ne komprenas la budhisman doktrinon, estas sorĉita de longa vivo kaj sin opinias senmorta kvankam li vidis multajn mortojn ĉirkaŭe; li estas sorĉita de bona farto kaj sin opinias libera de malsano kvankam li vidis sennombrajn malsanulojn ĉirkaŭe; li estas sorĉita de juneco kaj sin opinias kiel iun, kiu ne estas destinita al maljuneco, kvankam li vidis nemalmultajn maljunulojn; li estas sorĉita de riĉeco kaj prospero kvankam li vidis nekalkuleblajn homojn malriĉiĝintaj pro perdo de havaĵo; kaj li neniam pensas momenton, ke li ankaŭ eble falus en tian staton.
« Lasta redakto: novembro 18, 2013, 09:15:00 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.