80
« je: majo 11, 2013, 08:06:30 ptm »
Kara amiko,
Mi volus respondi por rimarkigi al vi iajn nelertaĵojn, kiel ekz. "sensitivaj", kiun mi elprenis de via teksto. Mi konsilas al vi uzi "sensivaj", pli ol tiu vorto, kiu rilatas al speco de floro, aŭ kreskaĵo, kiu retiriĝas, kiam oni tuŝas ĝin. Pro tiu fareblaĵo, oni nomas la vegetalon "sensitivo", kvankam la vegetala senso restas supozebla: la kreskaĵo kondutas kvazaŭ se ĝi havus sentojn. Tion, ni ne povos kontroli, krom se ni supozus homan reagon, fare de tiu kreskaĵo, kiu fakte ne estas homa. Tiun neeblecon, ni montras en Esperanto per la us-modo, kiun vi zorge evitas, mi rimarkis tion.
Do la vorton "sensitivaj", mi rekomendas anstataŭe uzi "sensivaj", kiu prezentos pli rektan kompreneblecon.
En la pensita frazo de Sidarto "Se mi provos movi ŝian manon por ke mi povos ĉirkaŭpreni ĝin lastafoje, mi timas, ke mi vekos ŝin, kaj ŝi malhelpos min de la foriro. Ne! Mi devas iri, sed post kiam mi trovos tion, por kio mi strebas, mi revenos por vidi lin kaj lian patrinon denove.” vi uzas por la verboj nerealajn tempojn, futuraj plejparte, mi preferus, ke vi uzu la us-modon, kiu prezentus hipotezon laŭ maniero pli elportebla, se mi povus diri tion. Same post volo, kiun "por ke" montras, prefere uzu la volitivan u-modon, do en via frazo "por ke mi povU ĉirkaŭpremi" kaj "mi timas, ke mi vekU" ĉar timo estas ankaŭ volo, en iu senco. Mi lasas vin serĉi en la lastaj vortoj de la frazo, kio povu esti reĝustigata. Se vi trovus miajn konsilojn neĝustaj, petu al Michel, ke li klarigu al vi tiujn uzojn, mi estus dankema pro tiu ĉi lia servo, kiam mi ne estas certa pri ili. La diskuton, oni povas daŭrigi, certe !
Mi esperas, ke vi komprenos min. La afero ne estas tute klara por mi, sed la baraktado estu profitebla por ĉiuj !
Kore
Petro