Aŭtoro Fadeno: 1-6. La rakonto de Monaĥo Mahakalo  (Legita 1844 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
1-6. La rakonto de Monaĥo Mahakalo
« je: novembro 18, 2013, 05:25:46 ptm »
    1-6. La rakonto de Monaĥo Mahakalo
    

  Kiel vento al malforta arbo,

  Marao venkas tiel facile al tiuj,

  Kiuj revas pri beleco,

  Vivas kun sensoj ne regitaj,

  Sin tenas malmoderaj en manĝado,

  kaj ne havas diligentecon kaj firman volon.
  

  Kiel vento ne povas movi ŝtonan monton,

  Marao ne povas venki al tiuj,

  Kiuj kontemplas malbelecon,

  Vivas kun sensoj bone regitaj,

  Sin tenas moderaj en manĝado,

  Kaj plenas de fido kaj diligenteco.

  Restante en la najbara urbo Setavjo, la Budho diris tiujn versaĵojn rilate al Mahakalo kaj lia frato Ĉulakalo. Ĉulakalo, Maĝihimo Kalo kaj Mahakalo estis fratoj kaj ĉiu el ili havis sian propran familion en Setavjo. Ĉulakalo kaj Mahakalo estis la fratoj plej aĝa kaj plej juna respektive. Ili kutime vojaĝis eksterlande kun karavano de kvincent ĉaroj kaj alportis varojn hejmen por vendi. Maĝihimo Kalo vendis la varojn, kiujn la fratoj aĉetis. Foje, ambaŭ fratoj veturis al Sravastio kun kvincent ĉaroj plenaj de diversaj varoj. Haltinte inter Sravastio kaj Ĝetavano, ili maljungis la brutojn. En la vespero Mahakalo vidis, ke noblaj disĉiploj loĝantaj en Sravastio iras kun floroj kaj incenso en la manoj por aŭskulti la Darmon. “Kie ili iras?” li demandis. Ricevinte la respondon, ke ili iras aŭskulti la Darmon, li pensis: “Ankaŭ mi iros.” Do li diris al sia frato: “Kara frato, gardu niajn ĉarojn. Mi iros aŭskulti la Darmon.” Do li iris al la Budho, esprimis sian estimon kaj sidiĝis en la ekstera vico de la aŭskultantoj.

  Tiutage la Instruisto predikis la Darmon orde laŭ mensa stato de Mahakalo, kaj citis unu sutron pri ĝeno de sufero, kaj alian sutron pri la kulpo, malsaĝo kaj malpureco de sensaj plezuroj. Aŭdinte la predikadon, Mahakalo monaĥiĝis ĉe la Instruisto. Ĉulakalo same fariĝis monaĥo, sed li pensis en la menso: “Post iom da tempo mi reiros al la ordinara mondo por preni mian fraton kun mi.”

  Post iom da tempo, Mahakalo fariĝis bikŝuo. Li iris al la Instruisto kaj demandis lin: “Kiom da devoj estas en nia religio?” La Instruisto informis lin, ke estas du. Mahakalo diris: “Estimata Sinjoro, mi monaĥiĝis en maljuneco. Do mi ne kapablas plenumi la Devon de lernado, sed mi povas plenumi la Devon de kontemplado.” Laŭ lia peto, la Instruisto lernigis al li praktiki meditadon en tombejo, kio kondukos lin al Arahanteco. Li kutime iris al la tombejo kiam ĉiuj enlitiĝis en la nokto, kaj revenis al la monaĥejo antaŭ la ellitiĝo de aliaj je la tagiĝo. Tiam subita malsano trafis junulinon, kaj apenaŭ ŝi malsaniĝis en la vespero, ŝi tuj mortis sen signo de maljuneco kaj malforteco. En tiu vespero, ŝiaj familianoj kaj amikoj portis ŝian kadavron al bruligejo kun lignaĵo, oleo kaj aliaj bezonaĵoj. Ili diris al la kremaciistino de la bruligejo: “Bruligu ĉi tiun kadavron.” Paginte la kutiman kotizon, ili transdonis la kadavron al ŝi kaj foriris. Kiam la kremaciistino deprenis la vestaĵon de la junulino kaj vidis ŝian belan orkoloran korpon, ŝi tuj pensis: “La korpo estas taŭga objekto de meditado por montri al la Honorulo.” Do ŝi iris al Mahakalo, salutis al li kaj diris: “Mi havas bonegan objekton de meditado. Mi petas, ke vi rigardu ĝin, Honorulo.” “Tre bone,” diris Mahakalo. Do li aliris, petis ŝin depreni la tukon kovrantan la kadavron kaj atente esploris la mortinton de la plandoj ĝis la harpinto. Poste li diris: “Metu la belan orkoloran korpon en la fajron, kaj bonvolu informi min tuj kiam la fajro ekbruligis ĝin.” Dirinte, li revenis al sia propra loko kaj sidiĝis. La kremaciistino faris laŭ la peto. Mahakalo iris al la kadavro kaj fiksrigardis ĝin. Kiam la flamo tuŝis la karnon de la kadavro, la koloro de la kadavro similis al tiu de makula bovo; la piedoj etendis kaj pendis sube; la manoj kurbiĝis falde kaj la frunto perdis la haŭton. La monaĥo pensis: “Jam putris kaj detruiĝis la korpo, kiu ĵus allogis la vidantojn el la sankta mondo.” Reveninte al sia tranoktejo, Mahakalo sidiĝis kaj klare kontemplis pri la putriĝo kaj morto. Li disvolvis la spiritan enrigardon kaj atingis Arahantecon kune kun supernaturaj povoj.

  Post kiam Mahakalo fariĝis arahanto, la Budho atingis Setavjon kaj iris en la Simsapan arbaron vojaĝante de loko al loko kun amaso da monaĥoj. Informiĝinte, ke la Budho jam atingis, la edzinoj de Ĉulakalo pensis: “Nun ni rehavigos la edzon al ni.” Do ili iris inviti la Budhon. Antaŭ la vizito fare de la Budho, monaĥo kutime iris antaŭe por doni atentigon. Kiam Ĉulakalo revenis hejmen por pretigi la almozdonon, liaj edzinoj forrabis liajn robojn. La ok edzinoj de Mahakalo ankaŭ pensis, ke ili povos revenigi la edzon por si mem. Iutage, ili aranĝis almozdonon al la Budho kaj disĉiploj. Poste ili petis al la Budho lasi Mahakalon malantaŭe por plenumi la benan formalaĵon pro ilia bonfaro. La Budho lasis Mahakalon en la estinta domo kaj foriris kun aliaj disĉiploj.

  Kiam la Budho atingis la vilaĝan pordon, la monaĥoj malĝojis kaj diris: “Kion faris la Budho! Ĉu li faris tion intence aŭ ne? Hieraŭ Ĉulakalo reiris hejmen kaj renkontis la finon de sia monaĥa vivo. Sed hodiaŭ alia monaĥo reiris. Tia afero neniam okazis antaŭe.” Sed la Budho sendis Mahakalon hejmen, kaj daŭrigis sian vojon. La monaĥoj diris: “La monaĥo Mahakalo estas virta kaj honesta. Ĉu ili ankaŭ ĉesigos lian monaĥan vivon?” La edzinoj de Mahakalo klopodis laikigi lin, sed li supreniris en la aeron per sia supernatura povo de arahanto. Li tuj aperis antaŭ la Budho kiam la Budho recitis tiujn versaĵojn. Monaĥo Mahakalo riverence esprimis sian estimon al la Budho kaj la Budho diris al aliaj monaĥoj, ke ili faris eraron pri Arahanto Mahakalo komparante lin kun Monaĥo Ĉulakalo.

  Se oni ofte pensas pri la malboneco de sensaj plezuroj, vivas kun siaj sensoj bone regitaj kaj sin tenas moderaj en manĝado, ili sin dediĉas al la Instruo kaj persistas en orda praktikado. Tiaj homoj estas ne venkeblaj de emocioj kiel ŝtona monto ne movebla de vento.

  Se oni alkroĉiĝas al la sensaj plezuroj, vivas kun sensoj neregitaj, kaj sin tenas malmoderaj en manĝado, ili estas malviglaj kaj havas malfortan persistemon kaj malfirman volon. Emocioj venkas tiajn homojn tiel facile kiel vento subigas malfortan arbon.

  Komentario

  Tiuj, kiuj havas false optimisman ideon, kaj pensas, ke la vivo estas lito de sendornaj rozoj, ili atentas nur pri la plezura flanko de la vivo kaj ignoras la malplezuran flankon. Rezulte de tio, ili sin alkroĉis al aferoj kaj diras “Tio estas mia.” aŭ “Tio estas mi mem.” Kiam tiuj aferoj alkroĉitaj de ili ŝanĝiĝis kaj disiĝis, ili lamentis, ke iliaj havaĵoj aŭ ili mem detruiĝis kaj mortis. Tiuj, kiuj rigardas la malplezuran flankon de la vivo kiel dornojn de rozoj, havas malfortan alkroĉiĝemon. Kiam okazas la sama afero, la ŝanĝiĝo kaj disiĝo de la alkroĉitaj aferoj ne donas al ili multe da doloro kaj majĝojo.

  La paro da versaĵoj montris la metodon trovi feliĉon en la vivo per senkroĉiĝo al la mondaj aferoj. La unua ŝtupo por tio estas reala penso. Regi sensojn povas haltigi la reagon al plezura kaj malplezura cirkonstancoj kun emocioj de deziro kaj abomeno. Ekzercoj de sindetenado en nia manĝado kaj venko al maldiligenteco estas necesaj por daŭrigi la praktikadon koncentri nian atenton sur ĝustaj aferoj, kaj klarigi nian menson pri emociaj alkroĉiĝoj.
« Lasta redakto: novembro 23, 2013, 06:09:49 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: 1-6. La rakonto de Monaĥo Mahakalo
« Respondo #1 je: novembro 19, 2013, 12:42:03 atm »
Mi ne komprenis "domastroj" kaj "vaĵoj". Kion signifas tiuj vortoj ?
Mi vidis "krimaciistino" anstataŭ "kremaciistino", do mi tamen povis kompreni.
Alie, mi trovis "malĝojs", do mankas la verba vokalo (a, i aŭ o ?).
Kiam vi parolas pri "allogeco", ĉu ne mankas la "n" de akuzativiĝo en la frazo?
Mi baraktis por montri al vi la vortojn, kiuj metis miskomprenon. Ĉu vi povis vidi ilin, aŭ ĉu mi devas antaŭanonci ilin per la numero de la koncerna paragrafo, por ke vi povu retrovi kelkajn el ili?
Dankon por tiu tre interesa teksto, sed mi petas vin, ke vi faru malpli longan tekston, per pli mallongaj frazoj por ke mi povu pli bone kompreni ilin.
Restu simpla en viaj rezonadoj.
Mi bone komprenis la esencon, kvankam ne ĉio. Mi relegos la tekston, en sia tuto, kaj mi provos aldoni mian opinion.
Kore kaj amike
Petro
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 1-6. La rakonto de Monaĥo Mahakalo
« Respondo #2 je: novembro 19, 2013, 04:28:36 atm »
Dankon por viaj atenta tralegado kaj atentigo pri miaj eraroj.
En la traduko "domastroj" estas tajperaroj de "dommastroj", "krimaciistino" estas tajperaro de "kremaciistino", "vaĵo" estas tajperaro de "varo" kaj "malĝojs" estas tajperaro de "malĝojis".

La tekston mi tradukis el la anglalingvo, kaj de tempo al tempo en miaj tradukoj aperis anglecaj frazoj malplaĉaj. Do mi pli atentos pri tio ŝanĝos la malonan stilon dum miaj verkado kaj tradukado.

Mi faris alian modifon al mia traduko kaj faros postajn ĝis ĝi estos laŭeble plej bona.

Ĉion bonan al vi!
« Lasta redakto: novembro 19, 2013, 05:30:52 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: 1-6. La rakonto de Monaĥo Mahakalo
« Respondo #3 je: novembro 20, 2013, 08:10:08 ptm »
Dankon por via zorgema laboro, koncerne erarojn. Mi trovis aliajn, ekz. en la unuaj frazoj, kiel "Al tuj, kiuj komtemplas malplaĉaĵojn", ĉu devus esti: "Al tIuj, kiuj koNtemplas malplaĉaĵojn"?
Komence de la dua paragrafo, mi trovis "memsa", kiu kondukas al "mensa". Ĉu vi konsentas ?
En la tria paragrafo, denove "KoMtemplado" eraras ! En la sama paragrafo, ĉu "punkteca" rilatas al makuloj, kiujn povus porti la beston aluditan (nome la bovon).
Mi relegis la tutan tekston. Mi esperas, ke ni ne retrovu aliajn malglataĵojn.
Amike.
Petro
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 1-6. La rakonto de Monaĥo Mahakalo
« Respondo #4 je: novembro 21, 2013, 05:04:17 atm »
Dankon por via zorgema laboro, koncerne erarojn. Mi trovis aliajn, ekz. en la unuaj frazoj, kiel "Al tuj, kiuj komtemplas malplaĉaĵojn", ĉu devus esti: "Al tIuj, kiuj koNtemplas malplaĉaĵojn"?
Komence de la dua paragrafo, mi trovis "memsa", kiu kondukas al "mensa". Ĉu vi konsentas ?
En la tria paragrafo, denove "KoMtemplado" eraras ! En la sama paragrafo, ĉu "punkteca" rilatas al makuloj, kiujn povus porti la beston aluditan (nome la bovon).
Mi relegis la tutan tekston. Mi esperas, ke ni ne retrovu aliajn malglataĵojn.
Amike.
Petro

Dankon por via refoja tralegado. Jes, en la antaŭa versio troviĝas ankoraŭ tajperaroj:
"memsa" devas esti "mensa".
"komtemplado" devas esti "kontemplado"
En la nova modifo mi ŝanĝis la vorto "punkto" per "makulo", kiu estas pli taŭga.
Mi faris alian modifon en la tuta traduko, kaj faros tion antaŭ mia voĉlegado, por ke estas malplej da eraroj en la traduko.
Ĉion bonan al vi!
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.