Aŭtoro Fadeno: 96. Falsa blindulo  (Legita 4857 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
96. Falsa blindulo
« je: oktobro 04, 2014, 03:11:03 ptm »
96. Falsa blindulo

  Iam antaŭe, metiisto laboris por reĝo. Kiam li ne plu povis elteni la pezan laboron, li sin ŝajnigis blinda kaj estis liberigita. Kiam aliaj metiistoj informiĝis pri tio, ankaŭ ili volis sin blindigi por eviti la pezan laboron. Saĝulo admonis ilin: "Kiel vi volas suferigi vin vane per sinblindigo? "

  Tiaj malsaĝuloj estas mokitaj de aliaj.

  La ordinaruloj ankaŭ tiel kondutas. Ili mensogas kaj detruas disciplinojn por malgrandaj famo kaj profito, kaj pro tio ili renaskiĝos en la tri suferaj statoj post la morto kvazaŭ la malsaĝuloj, kiu volis sin blindigi por iom da profito.
« Lasta redakto: oktobro 06, 2014, 06:14:46 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.