Aŭtoro Fadeno: 3-9. La rakonto de Sorejo  (Legita 6573 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
3-9. La rakonto de Sorejo
« je: aprilo 08, 2014, 10:57:36 atm »
  Bone trejnita menso superas homon

  3-9. La rakonto de Sorejo

  La bone trejnita menso

  Faras pli grandan bonon

  ol la patrino, patro

  Kaj ĉiu ajn parenco.

  Restante en la Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiun ĉi kvarverson, rilate al Sorejo, la filo de riĉulo en la urbo de Sorejo. Foje, Sorejo veturis per ĉevala ĉaro por baniĝi akompanate de siaj amiko kaj servistoj. Ĝuste tiam, monaĥo Mahakaĉajano ordigis siajn robojn ekster la urbo, kiam li pretis iri en la urbon Sorejo por peti manĝaĵon. Vidinte la junan mienon de la monaĥo, la junulo Sorejo pensis: "Kiel mi deziras, ke la monaĥo estus mia edzino, tiel ke la mieno de mia edzino estus simila al la lia." Ĵus kiam la deziro aperis en li, lia sekso ŝanĝiĝis kaj li subite fariĝis virino. Ege hontiĝinte, li tuj subiris de la ĉaro kaj forkuris laŭ la vojo al Taksilo. Liaj akompanantoj serĉis ĉie, sed ne trovis lin. La viriniĝinta Sorejo oferis sian sigelitan ringon al iuj irantaj al Taksilo, por ke tiuj permesu ŝin veturi per ilia ĉaro. Atinginte Taksilon, ŝiaj akompanantoj diris al juna riĉulo de Taksilo pri la virino, kiu venis kune kun ili. La juna riĉulo trovis, ke ŝi estas tre bela kaj aĝas konvene por li, li do edziĝis al ŝi. Kiel rezulto de la edziniĝo, ŝi naskis du filojn. Ŝi ankaŭ havis aliajn du filojn en la antaŭa geedziĝo kiel viro.

  Iutage, filo de soreja riĉulo venis al Taksilo kun karavano de kvincent ĉaroj. Sinjorino Sorejo rekonis lin kiel sian malnovan amikon kaj tuj faris inviton al li. La viro de Sorejo surpriziĝis pri la invito, ĉar li tute ne konis la virinon, kiu invitis lin. Li diris al sinjorino Sorejo, ke li ne konas ŝin, kaj demandis, ĉu ŝi konas lin. Ŝi respondis, ke ŝi konas lin tre bone. Ŝi ankaŭ demandis pri la bonfarteco de sia familio kaj aliaj homoj en la urbo Sorejo. La viro de Sorejo informis ŝin pri sia amiko, kiu malaperis mistere kiam tiu iris por baniĝi. Tiam sinjorino Sorejo malkaŝis sian personecon kaj rakontis pri sia tuta okazaĵo, pri la eraraj pensoj kontraŭ monaĵo Mahakaĉajano, pri la ŝanĝiĝo de sia sekso, kaj ankaŭ pri sia edziniĝo al juna riĉulo de Taksilo. La viro de Sorejo admonis al sinjorino Sorejo peti pardonon de la monaĥo. Monaĥo Mahakaĉajano vizitis Sorejon laŭ invito kaj akceptis la oferitan manĝaĵon. Post la manĝo, oni kondukis sinjorinon Sorejo al la monaĥo, kaj la viro de Sorejo raportis al li, ke la virino iam estis filo de soreja riĉulo. Li eksplikis, kiel Sorejo viriniĝis pro siaj eraraj pensoj kontraŭ la estimata monaĥo. Sinjorino Sorejo respektoplene petis pardonon de la monaĥo. La monaĥo diris: "Stariĝu, mi pardonas vin." Tuj kiam tiuj vortoj estis elbuŝigitaj, la virino denove aliseksiĝis en viron. Sorejo estis scivola, kiel en la ekzisteco kaj kun sola korpo li spertis la ŝanĝiĝon de sekso kaj eĉ naskis filojn. Opiniante, ke liaj travivaĵoj estas lacigaj kaj abomenindaj, li decideme forlasis la mondan vivon kaj aliĝis al la samgo kiel monaĥo.

  Monaĥiĝinte, li ofte ricevis demandojn: "Al kiuj el viaj filoj vi pli korinklinas, al la filoj naskigitaj aŭ naskitaj de vi?" Li kutime respondis, ke li pli amas tiujn, kiujn li havas kiel virino. Oni tiel ofte metis la demandojn al li, ke li ege ĉagreniĝis kaj hontiĝis. Li do restis sola, diligente kontemplis la kadukiĝon kaj pereiĝon de la korpo kaj tuj atingis arahantecon kune kun analitika rigardo. Poste, kiam oni starigis al li la malnovajn demandojn, li respondis, ke li ne plu havas specialan korinklinon al iu ajn el ili. Aŭdinte tion, aliaj monaĥoj pensis, ke li mensogas. Kiam ili raportis al la Budho pri la malsamaj respondoj de Sorejo, la Budho respondis: "Mia filo ne mensogis. Li diris la veron." 

  Bone gviditaj pensoj povas helpi homojn fariĝi pli bonaj ol ties patro aŭ patrino.

« Lasta redakto: aprilo 21, 2014, 06:07:03 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.