Forumo BRE

BUDDHISMO => La vivo de la Budho => Fadeno komencita de: Miaohui je aŭgusto 31, 2013, 08:32:07 atm

Titolo: 2-22. Monaĥo laboranta tro pene
Afiŝo de: Miaohui je aŭgusto 31, 2013, 08:32:07 atm
  2-22. Monaĥo strebanta tro pene

  Sona estis filo de riĉa komercisto. Li plej ŝatis aŭskulti muzikon de liuto kaj ludi la instrumenton. Li plenkreskis en riĉeco kaj lukso, do lia haŭto estis tre mola kaj delikata. Oni eĉ diris, ke haroj kreskis el la haŭto de liaj plandoj. La onidiro tiel furoris, ke Reĝo Bimbisara speciale invitis lin al la palaco por rigardi liajn eksterordinarajn piedojn, pri kiuj li aŭdis multe.

  Sona vivis ĉe la Vultura Montpinto en Raĝagaha, kie la Budho restis dum kelkaj pluvaj sezonoj. Iutage Sona iris al la Vultura Montpinto aŭskulti la budhan instruon, en kiu temis pri feliĉa sperto de senkrociĝo al mondaj deziroj. Sona deziris ĝui tian feliĉon, do li petis la Budhon ordini lin kiel monaĥon.

  Fariĝinte monaĥo, li lernis metodon de konstanta meditado eĉ dum piedirado. Li ege entuziasmiĝis pri tio. Ĉiutage li piediradis tien kaj reen meditante en la monaĥejo ĝis iutage liaj piedoj havis vezikojn kaj sangis.

  Sed anstataŭ feliĉon, Sona spertis nur doloron kaj malesperon post ĉiuj siaj klopodoj. Sopiroj al mondaj aferoj ankoraŭ aperadis en lia menso. “Tute senutile,” Sona diris al si mem. “Mi jam strebis pene, sed ankoraŭ ne atingis la deziratan celon. Estas pli bone por mi reveni al mia laika vivo kaj ĝui la kutiman feliĉon per almozdonado.”

  Kiam la Budho aŭdis pri tio, li iris viziti Sonan. “Sona,” li diris, “mi aŭdis, ke vi ne atingis bonan rezulton en via medita praktikado kaj volis reiri al la laika vivo. Ĉu vi restos kiel monaĥo kaj provos denove se mi klarigos al vi, kial vi ne havis bonan rezulton?”

  “Jes, mi provos, Sinjoro” respondis Sona.

  “Sona, vi estis muzikisto kaj kutime ludis liuton. Diru al mi, ĉu vi faras bonan muzikon kiam la fadenoj estas bone agorditaj, nek tro streĉe nek tro malstreĉe?”

  “Mi povas fari bonan muzikon, Sinjoro,” respondis Sona.

  “Kio okazus se la fadenoj estus tro streĉaj?”

  “Mi ne povus fari bonan muzikon, Sinjoro,” diris Sona.

  “Kio okazus se la fadenoj estus tro malstreĉaj?”

  “Mi povus fari nenian muzikon, Sinjoro,” respondis Sona.

  “Sona, ĉu vi scias, kial vi ne spertis la feliĉon de rezignado al mondaj avidoj? Vi strebis tro pene en via meditado. Do faru tion en maniero modera, sed ne tro malstreĉa. Provu alifoje kaj vi havos bonan rezulton.”

  Sona komprenis tion. Li restis en la monaĥejo kiel monaĥo kaj atingis sanktecon post nelonge.
Titolo: Re: 2-22. Monaĥo laboranta tro pene
Afiŝo de: Miaohui je junio 22, 2014, 11:55:03 ptm
Ekzerco 2-22. La Monaĥo klopodis tro pene
  1. Kiel kreskis Sona?
  2. Kial Sona monaĥiĝis?
  3. Kio estis la kaŭzo, ke Sona gajnis bonajn rezultojn de sia meditado?
  4. Kiel la Budho komprenigis Sonan?