Aŭtoro Fadeno: 1-4. La rakonto de Kalijakini  (Legita 2449 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
1-4. La rakonto de Kalijakini
« je: novembro 12, 2013, 05:34:53 atm »
  1-4. La rakonto de Kalijakini

  Tiuj kun malamo,

  Neniam liberiĝas per malamo.

  Ili liberiĝas per amo.

  Jen estas eterna vero.

  Restante en Ĝetavana Monaĥejo de Sravastio, la Budho eldiris tiun versaĵon rilate al sterila virino kaj alia, kiu povis naski infanon.

  Iam vivis viro. Lia edzino estis sterila kaj ne povis naski infanon. Timante, ke ŝiaj edzo kaj bopatrino kondutos malbone al ŝi, la edzino aranĝis, ke la edzo prenis kromedzinon. Dufoje, apenaŭ la kromedzino gravediĝis, la sterilulino donis al ŝi manĝaĵon miksitan kun drogoj kaj abortigis la infanon. La kromedzino tenis la sekreton pri sia tria gravediĝo kontraŭ la sterilulino. Sed kiam la sterilulino informiĝis pri tio, ŝi refoje kaŭzis abortigon. Malfeliĉe la kromedzino mortis en la nasko. La malfeliĉa virino pleniĝis de kolero antaŭ sia morto, kaj ĵuris sin venĝi kontraŭ la sterilulino kaj ties idaro. Jen komenciĝis ilia malpaco. 

  Dum iliaj postaj ekzistoj, ambaŭ ili renaskiĝis kiel kokino kaj katino, kuniklino kaj leopardo, kaj fine kiel filino de nobelo en Sravastio kaj demonino. Iutage Demonino Kalijakini persekutis la nobelan filinon kaj ŝian infanon. Kiam la virino aŭdis, ke la Budho donas religian predikon en Ĝetavana monaĥejo, ŝi kuris al li kaj metis sian filon ĉe liajn piedojn por peti protekton. La malica demonino estis barita ekster la monaĥejo. Post kiam oni enlasis ŝin, la Budho admonis ambaŭ virinon kaj demoninon. La Budho rakontis al ili pri iliaj estintaj okazaĵoj kiel rivalaj edzinoj kaj kiel ili tenis malamon unu kontraŭ la alia. Ili komprenis, ke malamo kaŭzas pli da malamo, kaj ili povas ĉesi ĝin nur per amikeco, komprenemo kaj bona deziro. Ili ambaŭ konsciis pri sia eraro kaj interpaciĝis laŭ la admono de la Budho. 

  La Budho proponis, ke la virino transdonu sian filon al la demonino. Timante pri la sekureco de sia filo, ŝi hezitis, sed pro sia plena konfido al la Budho ŝi finfine donis infanon al la demonino.

  La infanon varme akceptis la demonino, kiu redonis lin al lia patrino post kisado kaj karesado al li. Rezulte de tio, ili ne plu malamis inter si.

  Tiuj, kiuj klopodas konkeri malamon per malamo, similas al militistoj kun armiloj klopodantaj venki aliajn armitajn. Tio pliigas malamon anstataŭ ĉesigi ĝin. La antikva saĝo provizas malsaman metodon eternan por venki malamon. Tiu eterna saĝo estas renkonti malamon per amo. La klopodo venki malamon per malamo neniam sukcesas. Sed la metodo venki malamon per amo estas ĉiam efika. Jen kial la metodo estas priskribita kiel eterna saĝo.

  La principo montrita en tiu ĉi versaĵo estas klara. kvereladoj neniam povas finiĝi per kverelado. Milito neniam finiĝas per postaj militoj. Malamo neniam finiĝas per verŝi malamon pro malamo. Tiuj malbonaĵoj finiĝas nur per rezignado de kolero, malamo, kverelado kaj militoj. Malamo ĉesas nur per amikeco, indulgo kaj forgeso.
« Lasta redakto: novembro 18, 2013, 09:15:26 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: 1-4 La rakonto de Kalijakini
« Respondo #1 je: novembro 13, 2013, 01:21:48 atm »
En la lasta paragrafo, mi vidis "kvarelado", anstataŭ "kverelado" kaj en
la komenco de la teksto (unua granda paragrafo), mi vidis "gravidiĝo",
kiam devis esti skribita "gravediĝo".
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 1-4 La rakonto de Kalijakini
« Respondo #2 je: novembro 13, 2013, 04:21:14 atm »
Dankon por via helpo.
Mi faris alian modifon en la traduko. Ĉion bonan al vi!
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.