Forumo BRE

ESPERANTO => Verkado kaj tradukado => Fadeno komencita de: verdeca je januaro 24, 2013, 12:48:38 ptm

Titolo: Ĝojinda informo
Afiŝo de: verdeca je januaro 24, 2013, 12:48:38 ptm
Ĵus mi ricevis informon ĝojindan por ĉiuj ĉinaj geesperantistoj,ke Katalin.la redaktorino de Edukado.net ,akceptis inviton viziti Ĉinion .Ŝi estas ne nur elstara sed ankaŭ spertoriĉa esperantlingva instruistino certe mondfama .En mia lando la nombro de esperanto-komencantoj estas granda ,do por ni nesesas bona instruisto ja .Bedaŭrinde por mi  nur ,ke mi ne havos ŝancon renkontiĝi kun ŝi ,ĉar la distanco inter mia urbo kaj ŝia  vizitonta urbo estas ege fora .Antaŭe mi kelkfoje faris interparoladon kun ŝi tamen nur tajpe kaj ne voĉe ,en la retpaĝo Edukado,net. 
Titolo: Re: Ĝojinda informo
Afiŝo de: Miaohui je januaro 24, 2013, 02:37:40 ptm
Ĝojinda informo. Mi esperas, ke ŝi povos resti iom longe por helpi elbaki plurajn esperantajn instruistojn en Ĉnio.