Forumo BRE

BUDDHISMO => Sutro de cent paraboloj => Fadeno komencita de: Miaohui je septembro 19, 2014, 08:33:32 atm

Titolo: 87. Dividi ŝtelaĵon
Afiŝo de: Miaohui je septembro 19, 2014, 08:33:32 atm
87. Dividi ŝtelaĵon

  Iam antaŭe, aro da ŝtelistoj priŝteladis kune kaj havigis al si multajn posedaĵojn. Ili dividis la havaĵon laŭ rango. Teksaĵo de la Cerva Ĝardeno ŝajnis ne bone tinkturita, do ĝin ili opiniis ne valora kaj donis nur al tiu en la plej malsupera rango.

  La malsuperulo akceptis la dividaĵon kun malĝojo. Li plendis, ke li malprofitas de tio. Sed kiam li vendis la teksaĵon en bazaro, riĉuloj en la urbo pagis multe. Li enspezis kelkoble pli multe ol la aliaj kaj ekzaltiĝis de tio.

  Ordinaruloj ne scias, ĉu bonan rezulton kaŭzas almozdonado, do ili nur faris malgrandan oferon. Sed kiam ili ĝuas feliĉon naskiĝinte en la paradizo pro tio, ili ekbedaŭris pro malmulteco de sia bonfaro. La almozdonintoj similas al la malsuperulo, kiu ege ĝojis ricevinte grandan pagon pro la teksaĵo. Ili rikoltas grandan feliĉon pro la malgranda bonfaro kaj ili ĝojas pro tio kaj bedaŭras pro la malmulteco de sia bonfaro.