Forumo BRE

ESPERANTO => Verkado kaj tradukado => Fadeno komencita de: verdeca je septembro 16, 2013, 10:38:41 atm

Titolo: Solvmetodoj multiĝas pli ol problemoj
Afiŝo de: verdeca je septembro 16, 2013, 10:38:41 atm
Nuntempe en nia mondo troviĝas grandnombraj problemoj ĉu internaciaj ,ĉu landaj ĉu eĉ familiaj ,tamen kun la tempopaso ,oni kapablas trovi multajn metodojn por sukcese solvi ilin .Ĉar homoj estas tre saĝaj kaj talentaj.Generacion post generacio nia homaro daŭriĝas kaj la socio progresas  senĉese  kaj rapide.Kvankam nun la monda krizo ankoraŭ ĉirkaŭas nin tamen ni devas esti memfidaj kaj esperplenaj por bonigi nian mondon kaj ankaŭ nian vivkondiĉon.
Titolo: Re: Solvmetodoj multiĝas ol problemoj
Afiŝo de: Petro je septembro 26, 2013, 03:39:17 atm
Mi ne komprenis la titolon de via artikolo. Ĉu iu komparativa vorto ne mankus al ĝi? Mi esperas, ke vi korektu tion.
Dankon por via respondo.
Amike
Petro
Titolo: Re: Solvmetodoj multiĝas ol problemoj
Afiŝo de: Miaohui je oktobro 02, 2013, 08:24:15 atm
Eble nia amiko Verdeca volas esprimi, ke la metodoj estas pli multaj ol la problemoj.
Titolo: Re: Solvmetodoj multiĝas ol problemoj
Afiŝo de: Petro je oktobro 02, 2013, 08:53:00 ptm
Dankon por via tuja respondo. Mi nun komprenas pli bone. Tamen ĉu "Verdeca" povas rilati al mi ? Kiel ? Mi sendis privatan mesaĝon, sed ne scias, ĉu li ricevis, ricevas aŭ ricevos ĝin. Ĉu li estis informita pri tio ?
Mi ankaŭ hieraŭ provis rilati kun Michel, per privata mesaĝo, por diskuti kun li pri liaj diroj en la elsendaĵo. Ĉu eblas rilati kun li alimaniere, ol per la forumo ?
Titolo: Re: Solvmetodoj multiĝas ol problemoj
Afiŝo de: Miaohui je oktobro 02, 2013, 09:27:23 ptm
Jes, certe.
Evidente ankaŭ s-no Michel registriĝis en la forumo.
Ŝajne s-no Verdeca ne ofte vizitas la forumon, do lia respondo al via mesaĝo eble iom prokrastos. Mi informos lin per QQ, kutima tujmesaĝilo por ĉinoj.
Titolo: Re: Solvmetodoj multiĝas ol problemoj
Afiŝo de: verdeca je oktobro 03, 2013, 10:48:18 atm
Elkoran dankon al mia franca  amiko Petro pro via atentigo pri mia  frazo " solvmetodoj multiĝas ol problemoj"kaj eble la frazo " solvmetodoj estas pli multaj ol problemoj" estas facile komprenebla ,cxu ?
Titolo: Re: Solvmetodoj multiĝas pli ol problemoj
Afiŝo de: Petro je oktobro 03, 2013, 11:31:34 ptm
Kara amiko
Mi dankas pro viaj reĝustigo kaj tuja mesaĝado. Ne hezitu fari demandojn, kiam vi ne komprenas ion.
Ĉu vi povis legi la tekstojn, kiujn mi jam korektis en la forumo, kiuj temas pri la vivo de la Budho ?
Ĝis la relegado, kara samideano.
Kore
Petro