Forumo BRE

ESPERANTO => Esperanta novaĵo => Fadeno komencita de: Miaohui je marto 22, 2016, 05:15:31 atm

Titolo: MEDICINAJ INSTRU-FILMETOJ EN ESPERANTO!
Afiŝo de: Miaohui je marto 22, 2016, 05:15:31 atm
MEDICINAJ INSTRU-FILMETOJ EN ESPERANTO!

La retejo de "Khan Academy" enhavas multajn centojn de sciencaj, edukaj kaj instruaj materialoj por libera klerigado. Antaŭ kelkaj semajnoj kanada esperantisto Matthew Orlowski komencis traduki kaj subtekstigi kelkajn el ili al Esperanto, kaj laŭ la pozitivaj spertoj nun li komencis produkti proprajn filmetojn kun Esperanta voĉo.

La unua, 9-minuta filmeto temas pri "Enkondukaj konoj pri la funkciado de la koro". Estas aldonita ankaŭ la subteksto en E-o, se oni volas uzi ĝin.

La filmo estas trovebla en jutubo ĉe https://www.youtube.com/watch?v=hBpOgt5ldxs, kaj la ligilo kompreneble ankaŭ en la medicina sekcio de STEB ĉe http://www.eventoj.hu/steb/

Gratulon al Matthew Orlowski, kiu anstataŭ nomumi sin (honora) prezidanto de iu Esperanta faka asocio komencis konkrete realigi fakan aplikadon. Volonte mi raportus pri apero de similaj materialoj ankaŭ en aliaj sciencaj branĉoj.

Szilvási László

P.S. Vortaroj, terminaroj kaj faka literaturo por diversaj sciencaj branĉoj estas troveblaj ĉe la interreta biblioteko STEB.

----------------
Ret-Info / L.S.
__________________________________________________________________________________________
                       Reagu, komentu en nia fejsbuka pago: http://www.facebook.com/Ret.Info !