Forumo BRE

BUDDHISMO => Fundamento de Budhismo => Fadeno komencita de: Miaohui je aprilo 21, 2014, 12:56:20 ptm

Titolo: Ĉapitro 2. 17-21
Afiŝo de: Miaohui je aprilo 21, 2014, 12:56:20 ptm
  17. D: Kion signifas “kaŭzo kaj rezulto senĉese interkonektiĝas sen rompiĝo”?

  R: Ĉiuj darmoj estas produktitaj de kaŭzo kaj kondiĉo. Kvankam efemera, konstante estiĝanta kaj malestiĝanta, ili estas konstante konektitaj sen interrompiĝo kiel fluanta akvo. Se la antaŭaj malestiĝas, tuj sekvas la postaj sen interrompiĝo. Kaŭzoj produktantaj rezultojn en konstantaj serioj sen interrompiĝo. Tio estas vidpunkto laŭ la vertikala senso en tempo. Se oni rigardas horizontale, estas sennombraj diferencoj inter la variintaj specoj de kaŭzoj kaj rezultoj. Malgraŭ la kompleksaj rilatoj inter diversaj specoj de kaŭzoj, ili estas regitaj de antaŭaj reguloj sen konfuziĝo. Ĉiuspeca kaŭzo produktas rezultojn de la sama speco. Ekzemple, bona kaŭzo kondukas al bona rezulto. Kaŭzoj estigas konformajn rezultojn, kaj rezultoj korespondas al kaŭzoj. Unu speca kaŭzo ne povas estigi alispecan rezulton. Kiel ekzemple, se iu semas melonajn semojn, li rikoltas fruktojn de melonoj sed ne sojfaboj. Budhismo kredas, ke la leĝo de kaŭzoj estas fiksita kaj ĝi estas neŝanĝebla eĉ por la budhoj en sinsekvaj epokoj de estinteco, estanteco kaj estonteco. Tio estas la simpla ekspliko pri la konceptoj, ke “kaŭzoj kaj efektoj senĉese konektiĝas sen interrompiĝo”, “diversaj kaŭzoj kaj efektoj falas en diferentajn specojn”, “Kaŭzo kaj rezulto transiĝas en harmonio kaj en obeo unu al la alia” kaj “kaŭzo kaj efekto funkcias en ordo sen konfuziĝo”. Budhismo ankaŭ oponas la vidpunkton, ke fenomeno ne povas denove estiĝi post sia malestiĝo, kaj nomas tion “nihilisma vidpunkto”. Pri la budhisma analizo de kaŭzo, kondiĉo kaj efekto, estas teorioj de ses kaŭzoj, kvar kondiĉoj kaj kvin efektoj, pri kiuj mi ne diskutas detale ĉi tie.

  18: D: Pri la teorio de Dependa Origino menciita supre, ĉu troviĝas iu ajn sutro aŭ verko uzebla por plua pristudo?

  R: Ekzistas multe da sutroj kaj verkoj, kiuj diskutas pri la teorio de Dependa Origino. Kiel ekzemple, la antaŭe menciitaj dekunu signifoj de kaŭzo kaj efekto estis cititaj el leginda verko “Fenbie Yuanqi Ĉusheng Famen Jin”. Krome estas instruoplenaj la koncernaj partoj de “komentario pri Abidarmakoŝa-ŝastro” (Abidarmakoŝa-ŝastra) tradukita en la ĉina lingvo de Xuanzang kaj la “komentario pri la granda perfekteco de saĝo” ( Mahaprajnaparamita-ŝastra) tradukita en la ĉina lingvo de Kumaraĝivo.

  19. D: Post via ekspliko pri la dekunu signifoj de Dependa Origino, baziĝinta sur la kvar ĉefaj punktoj de “ne kreinto, senegoo, efemereco kaj sinsekvo de kaŭzo kaj rezulto”, mi jam havas bazan scion pri la teorio de Dependa Origino. Ĉu ni povas diri, ke tio estas la budhisma interpretado pri universa ekzisteco aŭ budhisma kosmologio?

  R: La kvar ĉefaj punktoj efektive resumiĝis en du vidpunktojn de “Efemereco” kaj “Senegoo”. “Efemereco” signifas la konstantecon de estiĝo kaj malestiĝo. Ĝi ankaŭ inkluzivas la konceptojn de “estiĝo kaj malestiĝo de momentero al momentero”, kaj “konstanteco de kaŭzo kaj rezulto”. “Senegoo” signifas, ke ne troviĝas decida povo ambaŭ de si mem aŭ de la universo. Do la signifo de “Sen kreinto” estas efektive inkluzivita en la koncepto de “Senegoo”. Ni resumis la budhisman interpretadon de universa ekzisteco per “Ĉiuj fenomenoj estas efemeraj, kaj al ĉiuj darmoj mankas egoo” (sabbe sankhara anicca, sabbe dhamma anatta). Tio ankaŭ povas nomiĝi la ĝenerala leĝo de ĉiuj darmoj. Jen kial la doktrinoj de “Efemereco” kaj “Senegoo” estas rigarditaj kiel Darmaj Sigeloj (Dhamma-lakkhana).

  20. D: Kio estas la signifo de Darmaj Sigeloj (Dhamma-lakkhana)?

  R: Sigelo signifas markon aŭ stampon. Imperia sigelo atestas la autoritecon de dokumentoj kaj permeson cirkuli ilin sen malhelpo. Ni uzas ĝin ĉi tie same por esprimi principajn doktrinojn de Budhismo. Se iu ajn doktrino konformas al “Darmaj Sigeloj”, oni povas rigardi ĝin kiel veran instruon de la Budho. Se oni mastras la “Darmajn Sigelojn”, ili povas kompreni ĉiujn darmojn sen malhelpo. Jen kial ili nomiĝas “Darmaj Sigeloj”. Se ni aldonas “Nirvano estas serena” post “Ĉiuj fenomenoj estas efemeraj” kaj “al ĉiuj darmoj mankas egoo”, ni nomas ilin Tri sigeloj de la Darmo. Aldoninte “Ĉiuj malpuraj darmoj kondukas al sufero” ni havas la Kvar Sigelojn de la Darmo.

  21. D: Ĉu vi bonvolas ekspliki la signifon de “Ĉiuj kleŝoj kondukas al sufero”?

  R: Kleŝo signifas mensan afliktiĝon. Laŭ opinio de Budhismo, ordinaraj homoj ne komprenas la veron, ke ĉiuj darmoj estiĝas kaj malestiĝas kondiĉe laŭ la naturo de efemereco kaj senegoo. Ili avide kroĉiĝas al la efemeraj aferoj, kaj persiste serĉas “min” aŭ “mian” spite la darmojn de senegoo. Tio nomiĝas iluzio, kiu kondukas al mensa afliktiĝo (kleŝo), do ĝi ankaŭ nomiĝas mensa afliktiĝo (kleŝo). Ekzistas multaj specoj de afliktiĝoj, kiel avido, (raga) kolero aŭ malamo (dosa), iluzio (moha aŭ avijja) aŭ senscieco pri la vero de efemereco kaj senegoo. Ni prenas tiujn tri kiel tri venenojn. Kune kun aroganteco (mana), suspektemo aŭ dubo, kaj eraraj vidpunktoj (micĉa-ditti, kiel la kredo en eterneco aŭ sassata-ditthi, la kredo en malkonstanteco aŭ ucĉeda-ditthi), ili estas ses fundamentaj kleŝoj. Kleŝoj estigas diversajn karmojn. Karmojn montras agoj de la korpo, (kaya-kamma), parolo (vacl-kamma) kaj menso (mano-kamma). Kleŝo kaj karmo kondukas al estonta renaskiĝo de korpo kaj menso (nama-rupa) kiel ĉielulo, homo, inferulo, demono aŭ besto. Se estiĝas kleŝoj, rekreiĝas karmoj kaj denove reestiĝas la korpo kaj menso. Tiu ĉi cirklo de vivo kaj morto (samsaro) daŭras senfine kaj konsistigas suferon. Kiam ni parolas pri la homa vivo, ni ĝenerale kredas, ke ekzistas ok specaj suferoj (dŭkha), kiuj estas la suferoj de naskiĝo, kiu estas doloro suferata en la utero kaj dum la naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo, morto, apartiĝo de la amata afero, kontakto kun la malamata afero, senkapableco akiri deziraĵon, kaj kroĉiĝo al la kvin kuniĝoj. La kroĉiĝo al la kvin kuniĝoj estas kleŝo, kiu estigas korpon, senson, percepton, sensformiĝon kaj konscion. La kvin kuniĝoj siavice estigas kleŝon, do ili nomiĝas kuniĝoj de kleŝo. La fluo de la kvin kuniĝoj konstante ŝanĝiĝas, kaj estas plena de suferoj el naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto. Do la kvin kuniĝoj estas suferaj. Ni povas resumi, ke laŭ diro de budhoj, en la mondo plenas senfina sufero, kiu estas nek estigita per si mem, nek dependa al iuj dio-kreintoj, nek estiĝinta per hazardeco. La suferoj estiĝas pro kaŭzoj kaj kondiĉoj. Kiel ni diris antaŭe, kleŝoj estigas karmojn, kaj karmoj estigas suferojn de naskiĝo kaj morto. Jen la budhisma ekspliko pri Dependa Origino de sufero. Por pli vasta analizo, mi parolos pri “la dek du ligoj de Dependa Origino”.