Aŭtoro Fadeno: Rakonto pri Fingringo  (Legita 4122 fojojn)

0 anoj kaj 2 Gastoj rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Rakonto pri Fingringo
« je: januaro 10, 2013, 11:00:03 atm »
Rakonto pri Fingringo

   Antaŭ longa tempo estis iluminiĝinta lamao sinkulturanta sur alta monto. Li havis multajn disĉiplojn, kiuj loĝis en la kavernoj de la monto. Oni frekventis al li kun granda oferaĵo por kulte esprimi sian estimon, kaj ricevi de li benon kaj meriton spite al longa vojo de cent eĉ mil kilometroj. La lamao ĉion akceptis, kaj poste ĵetis la oferaĵojn malproksimen. La objektoj falis ĝuste antaŭ la ermitajn disĉiplojn laŭ ties bezono.

  Sub la monto vivis almozulo. Li tuttage sin okupis pri peto de manĝaĵo kaj mono, tamen la havaĵo ne povis plenigi lian stomakon. Li vivis en grandaj mizero kaj malsato, do li ofte pensis: "Kiel mi min vivtenos se mi maljuniĝos kaj ne plu povos eliri por peti almozon?" Foje, venis al li saĝa ideo, ke li iru al la lamao por peti lian helpon. La malriĉulo pensis, ke vere maljustas la homa sorto. La lamao sidis ĉiutage senfare dum la aliaj donacadis al li, sed la povrulo klopodadis tuttage almozpetante, kaj li neniel povis sin satigi.

  Li do iris al la lamao kaj petis, ke tiu donu ĉion ricevitan en la tuta tago. La lamao konsentis senhezite kaj invitis la malriĉulon resti ĉe li. Kutime la pilgrimantoj svarmis al la monto por kulti la lamaon, tamen tiufoje dum la atendo de la malriĉulo, neniu alvenis en la tuta tago. Do la almozulo malesperiĝis. La lamao konsolis lin atendi plue, dirante, ke oni oferos al li grandan donacon. Li do atendis avide kun granda maltrankvilo ĝis la profunda nokto. Finfine venis homo kun bova felo al la lamao. La alveninto diris, ke li estas malriĉa kaj havas nenion alian krom la felo. Li deziregis donaci ĝin al la lamao por havigi al si meriton. La lamao akceptis la donacon kaj transdonacis ĝin al la malriĉulo. Vidinte, ke la donaco estas nenio alia ol bovfelo, la malriĉulo malesperiĝis kaj ekploregis dolore. "Ne ploru," la lamao konsolis lin, "vi ricevis grandan rekompencon. Vi donacis al li peceton da bovfelo kiel fingringon en via antaŭa vivo, kaj nun vi ricevis de li tutan felon de bovo. Ĉu la rekompenco ricevita de vi ne estas granda?"

  Ĉio, kion ni havas nun en nia vivo, estis semita en niaj antaŭaj vivoj. Se ni deziras feliĉon, kiun ni ankoraŭ ne havas nun, ni semu ĝin senprokraste.
« Lasta redakto: februaro 23, 2013, 04:34:00 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta verdeca

  • Malsupera membro
  • **
  • Afiŝoj: 61
  • Karma: +2/-0
    • Vidi profilon
Re: Rakonto pri Fingringo
« Respondo #1 je: januaro 11, 2013, 12:47:54 ptm »
la havaĵo eĉ ne povis plenigi lian ventron= la havaĵo ecx ne povis plenigi lian stomakon .

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: Rakonto pri Fingringo
« Respondo #2 je: januaro 11, 2013, 01:07:55 ptm »
la havaĵo eĉ ne povis plenigi lian ventron= la havaĵo ecx ne povis plenigi lian stomakon .

Dankon por via atentigon, kara amiko. Mi jam faris modifon.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.